Konferenco de legantoj pri la verkaro de Mikaelo Bronŝtejn

EsPrimo: 

EsPrimo-10, Jekaterinburg, 02.05. 2014

Unu el gravaj kaj pintaj kulturklerigaj taskoj de la organizantoj de EsPrimo-10 estis okazigo de la konferenco de legantoj pri la verkaro de Mikaelo Bronŝtejn. La personeco de la populara rusia Esperanta aŭtoro, liaj prozaj, poeziaj kaj bardaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj libroj fone de la baldaǔa jubilea naskiĝdato formis multfacetan konigan kampon, kiu disponigis al interesitaj legemuloj unikan ŝancon kontakti la meritplenan artiston ŝatantan atente observi, plumsperte atesti kaj nedubeble plastike reflekti la travivatan epokon el propraj scioj kaj aǔtentaj spertoj.

La programo realigita en neformala poliloga maniero implicis ankaŭ praktikan celon - atentigi esperantistojn pri la verkoj de la plej populara kaj sukcesa Esperanta verkisto de la nuntempa Rusio. Apartan frandan guston atribuis al la kunveno aktiva partopreno kaj interveno de Mikaelo mem, kiu kore kaj anime estis malfermita al demandoj, opinioj, komentoj.

Post la inaǔgura prezento de la aǔtoro al la publiko kaj liaj propraj vortoj pri la vivovojo ĉiuj ĉeestantoj kunagadis dum duonhoro en kvar apartaj grupoj traktante specifajn kreajn branĉojn, pri kiuj la jubileulo jam majstras ne malpli ol kvindek jarojn, ĉar la unua Esperanta poemlibreto de Mikaelo Bronŝtejn aperis kiam li estis nur 13-jara knabo!

Kun Vladimir Opletajev ŝatantoj de prozaj verkoj provis analizi la stilon de la romanoj, noveloj kaj legolibroj, identigi preferatajn temojn, intrigojn kaj protagonistojn, kiujn virtuoze reliefigas la rakontisto en sia individua beletra maniero.

Poeziŝatantojn kolektis en sia rondo Raja Kudrjavceva. El la stako de pluraj poemlibroj kun centoj da originalaj kaj tradukitaj poemoj estis ekstraktitaj versaĵoj, pri kies ritma formo kaj enhavo unisone ekbatis poeziemaj koroj celantaj deklami, citi aǔ voĉlegi plaĉajn strofojn kaj versliniojn, akcentante la talenton kaj laboremon de la poeto, kiu prave emfazas sian taskon: “La vortojn trovi. L’ pensojn formi.     Aliel viv” ne bonas por mi”.

 Aleksandr Osincev en la grupo pri tradukitaj libroj agitis aǔskultantojn ekkoni la neordinaran scienc-fikcian mondon de la fratoj Strugackij per iliaj romanoj tradukitaj de Mikaelo Bronŝtejn, ĉe kiu la multjara amikeco kun Arkadij kaj Boris Strugackij generis nereturneblan kulturan mision peradi ilian verkaron al la vasta mondo pere de Esperanto.

Sub la gvido de Andrej Peĉonkin ŝatantoj de la barda arto pasiiĝis diskutante pri la rolo de poeto kaj bardo preta defii sociajn aǔ movadajn obstaklojn kaj aklami novajn ideojn por plibonigi kaj humanigi la vivon.

Reveninte al la plenkunsido ĉiuj grupkuratoroj kaj aliaj konferencanoj povis esprimi siajn opiniojn pri la tuta verkaro de Mikaelo, lia beletra arto kaj liaj apartaj libroj. La poeto subite surprizis ĉiujn prezentinte al la publiko ĵus eldonitan de ”Impeto” poemkolekton “Kaj ekmatenos”. Li koncize referis pri la nova poezia libro, ĝiaj temoj kaj motivoj, deklamis kelkajn poemojn el ĝi. Post la konferenco EsPrim-anoj aĉetis entute pli ol kvin dekojn da libroj kaj kompaktaj diskoj de la verkisto!

La finala parto de la kunveno havigis al pluraj scivolemaj legantoj eblecon intervjui la artiston, meti al li plej diversajn demandojn pri legitaj libroj, aǔtoraj ideoj kaj konceptoj, pri verstekniko kaj kreaj planoj. Mikaelo Bronŝtejn sciigis la aǔskultantojn pri la verkado de nova historia romano pri vivo de rusiaj esperantistoj en la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento. Estas konate, ke en ĉiuj liaj prozaj verkoj ĉefrolas esperantistoj kaj oni aspiru nur antaǔĝui momenton, kiam legantoj povas sekvi en nova libro interesegajn intrigojn en tre komplika postrevolucia periodo de Rusio.

Laǔ opinioj de la organizantoj kaj multaj aliaj partoprenantoj la konferenco al ĉiuj prezentis ekskluzivan eblecon senpere dialogi kun la verkisto, pli bone kompreni la mondon de liaj travivaĵoj, lian individuecon kaj trajton de lia stilo. Menciindas, ke la dialogoj ne ĉesis dum la konferencaj horoj kaj daǔris samtage ekster la konferencejo ĝis la malfrua nokto. Mikaelo subskribis kelkajn dekojn da libroj donacante aǔtografojn al ĉiuj ŝatantoj de liaj verkoj. Espereble la konferenco stimulis plurajn interesitojn trovi, pruntepreni, akiri librojn de la rusia E-verkisto, legi ilin, kunsenti interesajn peripetiojn, ĝui originalan lingvaĵon kaj finfine fariĝi literaturaj adeptoj de Mikaelo Bronŝtejn, al kies baldaǔa jubileo estis dediĉita ĉi tiu evento. En unu el siaj poemoj li asertis, ke “Talento estas nur     aldono al laboro -   laboro ĝis frenez’,     laboro ĝis senmovo,   ĝis kiam  trans fenestr’   naskiĝas tago nova.”  Ĉiuj EsPrim-anoj deziras al Mikaelo multajn kreajn tagojn sur senlime vasta literatura kampo kaj atendas liajn novajn verkojn!

Vladimir Opletajev (Surgut)

 

“Rusia Esperanto-Gazeto”, № 2 – 3 (81 – 82), paĝoj 15 - 17

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte