Ĉio ŝanĝiĝas
Urboj:
Aranĝoj:
Mi venas al Zamenhof-tago jam la trian jaron. Se mi simple provus rememori tiujn renkontiĝojn, mi konkludus, ke nenio ŝanĝiĝas. Sed nun mi rigardas tion kiel historion kaj komprenas, ke ĉio ŝanĝiĝas.
Min konsternis, ke mia lingvonivelo preskaŭ ne ŝanĝiĝas. Mi ĝojas, ke ĉiuj aliaj ŝanĝiĝas, akiras novajn scipovojn, ideojn, sperton, kaj ĉiujare mi venas al alia, nova, pli bona renkontiĝo. Tiu ĉi estis pli bone organizita (la ĉambro, la manĝo kaj la loĝejo ankaŭ gravas), la programo estas pli interesa, homoj estas pli multaj, kaj pli multaj estas la urboj, el kiuj ili venas. Mi sentis veran tutmondan etoson: ni aŭskultis rakonton pri la Esperanto-lernejo en Barlastono, legis leterojn al Zamenhof, skribitajn de diversaj homoj el la tuta mondo kaj eĉ parolis kun esperantistoj el Danio, Hispanio kaj Japanio.
Mi centfoje vidis tion skribata kaj dirata, sed mi volas ripetadi: mi venos al tiaj renkontiĝoj por la etoso, por la energio, kiun interŝanĝas kun vi eterne junaj, netrankviligeblaj homoj, kiuj interesiĝas pri ĉio, kiuj iĝas tra jaroj nur pli spertaj kaj interesaj homoj. Mi venos por novaj scioj. Por amo, radiata de miaj amikoj. Por inspiro, kiu igas min labori kaj vivi.