“Aŭtuna Kuko” novembre en Jekaterinburg
Urboj:
Ĉi-jara aŭtuno inspiris nin organizi ankoraŭ unu aŭtunan renkontiĝon, krom jam tradicia septembra, kiu kutime okazas en Jekaterinburg.
Pri la renkontiĝo ni ekpensis kaj komencis ĝin plani ankoraŭ oktobre kaj eĉ volis nomi ĝin “Aŭtuna inspiro”. Sed preskaŭ kiam ni estis pretaj anonci pri ĝi kaj inviti ĉiujn dezirantojn ĝin partopreni, ie en la reto aperis informo pri “Aŭtuna inspiro” – la aranĝo preparata de moskva esperantista teamo. Kompreneble, por ne ripetiĝi, ni tuj trovis la alian nomon por nia renkontiĝo: ĝi iĝis “Aŭtuna kuko”.
“Autuna kuko” sukcese okazis en Jekaterinburg la 9-an de novembro kaj kunvenigis ĉirkaŭ 20 partoprenintojn. Krom jekaterinburgaj esperantistoj la renkontiĝon partoprenis ankaŭ 2 tjumenanoj: Pavel Veselov kun sia frato Sergeo.
La organizantoj tre klopodis krei varman amikan etoson, detale pripensis kiel konvene aranĝi la spacon de nia renkontiĝejo: la venintojn renkontis la pendanta surmure speciala slogano:
“En malvarno kaj pluvo aŭtunaj
Vin varmigos amikaj brakumoj!”
Surtablaj ornamaĵoj ĝojigis la okulojn per la bunteco de la koloroj: specialaj tablotukoj kun kvazaŭ disĵetitaj autunaj folioj – rufaj, flavaj, oraj; diverskoloraj kandeloj ktp. Ĉio servis por agordi la ĉeestintojn lirike kaj romantike. .. Ankaŭ la mallonga filmeto, dum kiu akompane de bela muziko de “Autuna valso”, surekrane aperis ravaj aŭtunaj pejzaĝoj, kies beleco neniun povis lasi indiferenta.
La programo komenciĝis de ŝerca amika diskuto inter Arina Osipova, kiu ŝatas aŭtunon kaj ĝuas ĝin, kaj Aleksandr Osincev, kiu, milde dirante, preferas aliajn sezonojn de jaro, kiuj malpli deprimas kaj kutime pliĝojigas lin. Post tiu ŝerca dialogo estis intervjuitaj ankaŭ aliaj partoprenintoj, kiuj esprimis sian rilaton al aŭtino, rakontis pri asocioj kaj emocioj, kiujn elvokas tiu sezono.
Poste estis bruligitaj la kandeloj kaj la programon daŭrigis alia duopo: Aleksandra Osipova, deklaminta la esperantan tradukon de priaŭtuna poemo de nia klasikulo A.S. Puŝkin, kaj Viktoro Kudrjavcev, prezentinta la saman poemon en originalo. Ankau Jana Husanova deklamis tre belan poeziaĵon de M.Giŝpling, ligitan kun aŭtuna temo, kaj Raja Kudrjavceva prezentis la prozaĵon, enhavantan kaŝitan intrigon: oni aŭdis kvazaŭ virinan monologon kun la sinceraj konfesoj pri ŝiaj vivobservaĵoj kaj preferoj kaj nur fine eblis kompreni, ke tiu ĉi “virino” estis mem Aŭtuno.
Kiel apartaj programeroj kaj dum la paŭzoj sonis surpianaj muzikaĵoj, belege prezentitaj de Julia Moĉalova. La programon tre agrabligis ankau la gitarludo de Sergej Lokis.
Niaj fotistinoj, Julija Degtjarjova kaj Katja Zamislova, preparis surprizon por la partoprenintoj, donacinte al ĉiuj memfaritajn bildkartojn kun aŭtunaj pejzaĝoj kaj subskriboj en Esperanto. Dum la vespero ni interŝanĝis per tiuj bildkartoj kaj dorsflanke aldone lasis siajn bondezirojn al la amikoj.
Aparta fokuso en la programo estis donita al la aŭtunaj naskiĝintoj, kiuj estis kelkaj, kaj ĉiuj ili ricevis tiuvespere agrablajn donacetojn kaj amikajn gratulojn. La tuta nia kompanio gaje tostis je ilia sano! Sur la festa tablo certe estis kaj tortoj, kaj kukoj. Sed mem la programo de tiu ĉi vespero estis granda “kuko”, kunbakita de ni ĉiuj.
Fine de la vespero ni plezure fotiĝis kune. Sube vi povas vidi la fotojn, kiuj reflektas apartajn momentojn de tiu ĉi agrabla evento.