Добавить комментарий

“Aŭtuna Kuko” novembre en Jekaterinburg

Urboj: 

Ĉi-jara aŭtuno inspiris nin organizi ankoraŭ unu aŭtunan renkontiĝon, krom jam tradicia septembra, kiu kutime okazas en Jekaterinburg.

Pri la renkontiĝo ni ekpensis kaj komencis ĝin plani ankoraŭ oktobre  kaj eĉ volis nomi ĝin “Aŭtuna inspiro”. Sed preskaŭ kiam ni estis pretaj anonci pri ĝi kaj inviti ĉiujn dezirantojn ĝin partopreni, ie en la reto aperis informo pri “Aŭtuna inspiro” – la aranĝo preparata de moskva esperantista teamo. Kompreneble, por ne ripetiĝi, ni tuj trovis la alian nomon por nia renkontiĝo: ĝi iĝis “Aŭtuna kuko”.

“Autuna  kuko” sukcese okazis en Jekaterinburg la 9-an de novembro  kaj kunvenigis ĉirkaŭ 20 partoprenintojn. Krom jekaterinburgaj esperantistoj la renkontiĝon partoprenis ankaŭ 2 tjumenanoj: Pavel Veselov kun sia frato Sergeo.

La organizantoj tre klopodis krei varman amikan etoson, detale pripensis kiel konvene aranĝi  la spacon de  nia renkontiĝejo: la venintojn renkontis la pendanta surmure speciala slogano:

“En malvarno kaj pluvo aŭtunaj

 Vin varmigos amikaj brakumoj!”

Surtablaj ornamaĵoj ĝojigis la okulojn per la bunteco de la koloroj: specialaj tablotukoj kun kvazaŭ disĵetitaj autunaj folioj – rufaj, flavaj, oraj;  diverskoloraj kandeloj ktp. Ĉio servis por agordi la ĉeestintojn lirike kaj romantike. .. Ankaŭ la mallonga filmeto, dum kiu akompane de bela muziko de “Autuna valso”, surekrane aperis ravaj aŭtunaj pejzaĝoj, kies beleco neniun povis lasi indiferenta. 

La programo komenciĝis de ŝerca amika diskuto inter Arina Osipova, kiu ŝatas aŭtunon kaj ĝuas ĝin, kaj Aleksandr Osincev, kiu, milde dirante, preferas aliajn sezonojn de jaro, kiuj malpli deprimas kaj kutime pliĝojigas lin. Post tiu ŝerca dialogo estis intervjuitaj ankaŭ aliaj partoprenintoj, kiuj esprimis sian rilaton al aŭtino, rakontis pri asocioj kaj emocioj, kiujn elvokas tiu sezono.

Poste estis bruligitaj la kandeloj kaj la programon daŭrigis alia duopo: Aleksandra Osipova, deklaminta la esperantan tradukon de priaŭtuna poemo de nia klasikulo A.S. Puŝkin, kaj Viktoro Kudrjavcev, prezentinta la saman poemon en originalo. Ankau Jana Husanova  deklamis tre belan poeziaĵon de M.Giŝpling, ligitan kun aŭtuna temo, kaj Raja Kudrjavceva prezentis la prozaĵon, enhavantan kaŝitan intrigon: oni aŭdis kvazaŭ virinan monologon kun la sinceraj konfesoj pri ŝiaj vivobservaĵoj kaj preferoj  kaj nur fine eblis kompreni, ke tiu ĉi “virino” estis mem Aŭtuno.

Kiel apartaj programeroj kaj dum la paŭzoj sonis  surpianaj muzikaĵoj, belege  prezentitaj de Julia Moĉalova. La programon  tre agrabligis ankau la gitarludo de Sergej Lokis.

Niaj fotistinoj, Julija Degtjarjova kaj Katja Zamislova, preparis surprizon por la partoprenintoj, donacinte al ĉiuj memfaritajn bildkartojn kun aŭtunaj  pejzaĝoj  kaj subskriboj en Esperanto. Dum la vespero ni interŝanĝis per tiuj bildkartoj kaj dorsflanke aldone lasis siajn bondezirojn al la amikoj.

Aparta fokuso en la programo estis donita al la aŭtunaj naskiĝintoj, kiuj estis kelkaj, kaj ĉiuj ili ricevis tiuvespere agrablajn donacetojn kaj amikajn gratulojn. La tuta nia kompanio gaje tostis je ilia sano! Sur la festa tablo certe estis kaj tortoj, kaj kukoj.  Sed mem la  programo de tiu ĉi vespero estis granda “kuko”, kunbakita de ni ĉiuj.

Fine de la vespero  ni plezure fotiĝis kune. Sube vi povas vidi la fotojn, kiuj reflektas apartajn momentojn de tiu ĉi agrabla evento.

 Julia Degtjarjova, Katja Zamislova kaj Julia Moĉalova

Antaŭ la komenco. Sergeo Lokis kaj Julia Moĉalova trarigardas la bildkartojn kun la aŭtunaj pejzaĝoj.

Ĉio pretas por komenci la aranĝon.

Aleksandra Osipova kaj Viktor Kudrjavcev deklamas la fragmenton el priaŭtuna poemo de A.S. Puŝkin

Jana Husanova voĉlegas la poemon de M. Giŝpling

Raja Kudrjavceva prezentas monologon de Aŭtuno

 Pavel Veselov, Irina Kirina, Viktor Kudrjavcev, Slava Gusev, Marina Soldatova

Ĉe la tablo dum la amika festeno

Ĉe la tablo dum la amika festeno

La pianludon de Julia Moĉalova akompanas gitarludo de Sergeo Lokis

Komuna foto de la partoprenintoj fine de "Aŭtuna Kuko"

Komuna foto de la partoprenintoj  de la novembra E-renkontiĝo en Jekaterinburg