EsPrimo-5

EmblemoInvito al EsPrimo-5


    Karaj geamikoj!


    Uralaj esperantistoj invitas vin partopreni la tradician Ural-Siberian regionan renkontiĝon “EsPrimo-5” (Esperantista Primavero) kun la ĉefa temo “Kunagi fervore, inspire kaj kore!”, kiu okazos en la ĉefurbo de Uralo – Jekaterinburg.
 
Kiam okazos?
 
La 01-an – 4-an de majo 2008.
 
Kie okazos?
 
Surbaze de sufiĉe komfortkondiĉa kuraca ripozejo “Uktus”, kiu situas en la urbo mem.
Variantoj de loĝado:
1) en 2-ĉambraj luksaj apartamentoj kun duŝejo kaj necesejo;
2) en dulitaj ĉambroj kun komuna higiena ekipo por du ĉambroj;
3) en pli grandaj ĉambroj kun 7-10 kuŝlokoj.
 
Kio okazos?
 
– Estos kelkaj tagoj de mergiĝo en Esperanton. Ni planas strikte ne-krokodilan E-renkontiĝon kun ĉiutagaj paroligaj tempoj en etaj grupoj por novuloj, interesaj prilingvaj prelegoj por spertuloj, diversaj klerigaj programeroj por ĉiuj.
– Estos bela eblo por amika komunikado kun VIP-prezentoj, ronda tablo kun priparolo de interurba kunagado, kun distraj vesperoj, kulturaj kaj amuzaj programeroj, aliaj variaj aktivecoj: ekspozicioj, E-filmoj, ludoj, kantado, dancado ktp.
– Okazos ĝuindaj koncertoj de nia gasto el Pollando Georgo Handzlik kaj de niaj rusiaj kantistoj.
– Vi povos partopreni en busaj ekskursoj tra la urbo kaj al la limo de Eŭropo kaj Azio, en eksterurba ekskurso laŭ via plaĉo kaj viziti tute apude situantan akvoparkon.
 
Kotizoj kaj prezoj
 
Aliĝkotizoj:
– 1-a aliĝperiodo (antaŭ 01.04) – 200 rub.
– 2-a aliĝperiodo (antaŭ 01.05) – 250 rub.
– surloke – 300 rub.
Rabato por gejunuloj ĝis 25-jaraj – 100 rub.
La aliĝkotizoj sendendas al la adreso:
620041 Jekaterinburg, abonkesto 132, Kudrjavcev Viktor Vasiljeviĉ.
 
Prezoj por loĝado (por diurno):
– en luksaj ĉambroj – 1000 rub.
– en 2-litaj ĉambroj – 500 rub.
– en 7-10-litaj ĉambroj – 300 rubloj.
Manĝado 3-foja – 250 rub diurne.
Mendeblas aparte: matenmanĝo – 90 rub, tagmanĝo – 120 rub, vespermanĝo – 90 rubloj.
 
Kiel atingi?
 
De la fervoja stacidomo veturu per metroo ĝis la urba centro – stacio “Ploŝĉadj 1905 goda”, poste – per la buso 19 aŭ itinera buseto 19 ĝis la haltejo “Gonĉarnij”, de tie piediru dum 10-15 minutoj ĝis la bazejo “Uktus” (str. Prostornaja 1).

La organiza teamo

Urboj: 

EsPrimo: 

Комментарии из VKontakte