Aŭtuna lingvotrejnado en Jekaterinburgo

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburgo okazis novembre de 2014, la dua - januare de 2016, kaj ambaŭ lingvostudadoj iĝis sukcesaj instruaj kaj edukaj aranĝoj tre bezonataj de diversnivele parolantaj esperantistoj en ilia strebo pliperfektigi proprajn lingvokonojn – kaj kapablojn. Jes ja, venis jam tempo daŭrigi ĉi tiun sperton kaj organizi por ĉiuj dezirantaj esperantistoj la trian lingvotrejnadon en Jekaterinburgo!

Aliĝu!

La aŭtuna lingvotrejnado okazos dum la festaj tagoj la 4an – 6an de novembro 2017.
 
Organiza grupo:
 
1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo.
2. Vladimir Opletajev (Surgut) – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.
3. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.
 
Studprogramo:
La programo efektiviĝos en du grupoj konforme al la niveloj A2; B1,B2. La trejnado havas du kategoriojn de partoprenantoj: instruistoj kaj kursanoj. Kategorio de sporadaj vizitantoj, gastoj kaj observantoj mankas. La lingvotrejnadon gvidos esperantistoj, posedantaj instruajn spertojn en la regiona, landa kaj internacia skaloj. Instruisto estas persono, kiu pretas prepari kaj gvidi instruan aŭ kulturklerigan programojn minimume por tri 60-minutaj instruhoroj. Instruontoj estas petataj sin anonci kaj kontakti nun la Organizan grupon kaj prezenti siajn ofertojn.
 
La trejnado celas aktivigi lingvokonojn de ĉiuj dezirantaj esperantistoj, evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn: aŭdan komprenon, parolkapablojn, skribokapablojn, legokomprenon, trakti fonajn kulturajn kaj movadajn temojn per lingvaj ludoj kaj konkursoj, vesperaj programoj, metiejoj, prelegoj ktp. Estas antaŭvidata aparta grupo por infanoj, en kiu en luda kaj vigla formo oni praktikos Esperanton.
 
Al la lingva studado estas invitataj diversaĝaj komencintaj esperantistoj, kursfinintoj, memlernintoj, Esperanto-lernantoj, dezirantaj plibonigi siajn lingvokonojn kaj evoluigi la parolkapablojn. Ĉiuj kursanoj ricevos certigilon de la Organiza grupo pri partopreno en la lingvotrejnado. Baza aliĝkotizo por kursanoj – 1000 rubloj, por membroj de REU – 700 rubloj , por studentoj kaj pensiuloj – 500 rubloj, por infanoj (ĝis inkl. 14 j.) – senpage. Estas planate okazigi entute dek tri 45-60-minutajn lecionojn. Partoprenontoj de la studado devos plenumi antaŭkursajn taskojn, se tion petos konkreta instruisto.
 
Vespera programo:
La varia vespera programo kompletigos la tuttagan studadon. Post la 18-a horo ĉiujn partoprenantojn atendas “Amika vespero”; rakonto de Olga Ŝilajeva pri la ĉina festivalo “Teo kaj Amo” kun la teŭmado kaj prezentoj de filmoj; rakonto de Roman Jefremov pri la partopreno en la 102a UK en Seulo kun la montrado de fotoj; rakonto de Lidija Jerofejeva pri la Esperanto-studado en Barlaston (Britio);
intelektaj, lingvaj kaj societaj ludoj, gvidataj de Roman Jefremov: “Kio? Kie? Kiam?” “Pentristoj 1”, “Pentristoj 2”, prelego de Lena Ĥusanova pri la projekto “Amikumu”; informa programo de Vladimir Opletajev kaj Aleksandr Mitin pri Rusia Esperantista Unio; komuna koncerto.
 
Loĝado:
La loĝado en dulita ĉambro kostas por unu tagnokto 650 rublojn por unu persono. Kalkulu do du tranoktojn en “Uktus”. Laŭdezire oni povas okupi sola la dulitan ĉambron por pli alta prezo (1300 rubloj).

Manĝado:
La trifoja manĝado en la sanatoria manĝejo por unu diurno kostas 710 rublojn. La tutaranĝa manĝokompleto: du matenmanĝoj (160x2), tri tagmanĝoj (300x3), du vespermanĝoj (250x2) kostas 1720 rublojn.

Kiel atingi la sanatorion:
1) De la fervoja stacidomo unue necesas subtere transiri la apudstacidoman placon kaj iri plu laŭ la dekstra flanko de la strato “Sverdlov” ĝis la unua haltejo (kvinminuta piediro) kaj veturi per la naveda buseto № 056 – tra la busa stacidomo (haltejo "Avtovokzal") ĝis la haltejo "Molodogvardejcev" (plej proksima al “Uktus”). La veturado daŭras 50-60 minutojn. La bileto kostas 28
rublojn. De la haltejo “Molodogvardejcev” ĝis la sanatorio “Uktus” necesas piediri 5-8 minutojn.
2) De la suda busa stacidomo (haltejo "Juĵnij avtovokzal") necesas veturi per la navedaj busetoj № 056, 083 ĝis la haltejo "Molodogvardejcev". La bileto kostas 28 rublojn.
3) Se iu deziros preni taksion, tiu povas mendi ĝin telefone: 2888888.
 
Manieroj pagi la aliĝkotizon:
 
Aliĝkotizo: A) laboranto – 1000 rubloj; B) membro de REU – 700 rubloj; C) pensiulo, studento – 500 rubloj; D) infanoj - senpage.
 
Bonvolu ĝiri vian kotizon, uzante iun el la subaj pagebloj.
1) Per poŝtelefona transpago (por la tenantoj de la kartoj “Sberbank Rossii”: sendu sms al la numero 900 kun la teksto: "перевод 9224801151 XXX". Anstataŭ XXX skribu vian sumon (superepago 1%, se via karto produktita ekster Tjumena kaj Omska  regiono).
2) Per bankaŭtomato/pagaŭtomato de la banko “Sberbank Rossii”, “Sberbank Online” al la Karto numero 5336 6900 6074 8052 (telefonnumero +7 922 480 11 51), (superpago por la transpago estas 1 %, se vi transpagas ne el Tjumena regiono), transpago pere de bankoficisto – 2-3 %.
3) Per Yandex–mono al la konto kun la numero 4100143445779 (revo-tek@ya.ru (link sends e-mail) / +7 922 480 11 51). La sistemo mem indikos la superpagon, kutime 0,5%.
Vi povas transpagi kontante sen superpago pere de bankaŭtomato/pagaŭtomato de Sberbank aŭ pagaŭtomatoj de“Svjaznoj” aŭ aliaj (Vi povas viziti la paĝaron de la Yandex–mono)
 
Ne forgesu sciigi retpoŝte la organizantojn pri la sendita de vi aliĝkotizo (nomo, dato, pagmaniero) al la adreso: lingvotrejnado@ural-sib.org (link sends e-mail)
 
Por kontaktoj:
 
 
Ĝis la revido novembre en Jekaterinburg, lernemaj kaj instruemaj esperantistoj!

Organiza grupo de la lingvotrejnado

Aliĝu!

 

Aliĝintoj:

1. Rzjanin Dmitrij (Revda)
2. Opletajev Vladimir (Surguto)
3. Kudrjavceva Raja (Jekaterinburgo)
4. Veselov Pavel (Tjumeno)
5. Jefremov Roman (Glazovo)
6. Jefremova Sofia (Glazovo)
7. Ŝiliaeva Olga (Glazovo)
8. Ĥlizov Konstantin (Jekaterinburgo)
9. Zalogina Anastasija (Verĥnjaja Piŝma)
10. Rzjanin Stepan (Revda)
11. Melnikov Miĥail (Revda)
12. Matvejeva Vera (Jekaterinburgo)
13. Vŝivcev Timofej (Miasso)
14. Vŝivceva Tatjana (Miasso)
15. Vŝivcev Filipp (Miasso)
16. Kovaljova Valentina (Novosibirsko)
17. Paŝĉenko Sofija (Novosibirsko)
18. Zelenina Darja (Ĉelabinsko)
19. Kuznecova Jelena (Samaro)
20. Tereŝĉenko Uljana (Samaro)
21. Husanova Elena (Jekaterinburgo)
22. Degtjareva Julija (Jekaterinburgo)
23. Razboynikov Pavel (Jekaterinburgo)
24. Moĉalova Julija (Jekaterinburgo)
25. Veselov Artjom (Tjumeno)
26. Borisova Nadeĵda (Tjumeno)
27. Kumkov Sergejo (Jekaterinburgo)
28. Ivanova Svetlana (Jekaterinburgo)
29. Jerofejeva Lidija (Niĵnij Tagilo)
30. Borodin Valerij (Niĵnij Tagilo)
31. Malcev Valerij (Niĵnij Tagilo)
32. Osipova Aleksandra (Jekaterinburgo)
33. Osincev Aleksander (Jekaterinburgo)
34. Lokis Sergej (Jekaterinburgo)
35. Fedosov Pjotr (Moskvo)
36. Popov Nikolaj (Jekaterinburgo)
37. Basov Aleksandr (Luberci)
38. Terjohin Vladimir (Jekaterinburgo)
39. Golovkina Anastasiya (Tjumeno)
40. Mitin Aleksandro (Niĵni-Novgorodo)
41. Maliŝeva Jekaterina (Sankt-Peterburgo)
42. Lebedev Aleksandr (Jegorjevsko)
43. Laziĉ Natalia (Moskvo)
44. Uspenskaya Jelena (Jekaterinburgo)
45. Insapova Elvira (Neftejugansko)
46. Gonĉarova Irina (Odincovo)
47. Kirina Irina (Jekaterinburgo)
48. Ivanova Marina (Jekaterinburgo)
49. Sutjagina Nadeĵda (Jekaterinburgo)
Signo + montras, ke la kotizo estas ricevita.

Aliĝilo:

 

Aranĝoj: