Jekaterinburg

Pri la decembra virtuala kunveno de uralaj esperantistoj, dediĉita al Zamenhof-tago 2022

La partoprenintoj de la decembra virtuala kunveno

Dezirante daŭrigi nian belan tradicion nepre okazigi la vican Zamenhof-tagon en Jekaterinburgo, ni aktive prepariĝis al ĝi decembre. Sed, kiel estas konate, la vivo verkas propran scenaron: ekfuriozis serioza epidemio de gripo en Uralo kaj ekmalsanis ankaŭ multaj niaj Esperanto-aktivuloj. Tial, kun granda bedaŭro, ni devis anstataŭigi la planitan ĉeestan kunvenon per la virtuala. Sed tio havis ankaŭ sian avantaĝon, ĉar la renkontiĝon sukcesis partopreni la geamikoj, kiuj apenaŭ povus veni por ĉeesti ĝin. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Vizito de la muzeo “Literatura vivo de Uralo” en la naskiĝtago de M. Cvetajeva

Afiŝo de la okazinta en la muzeo elspozicio

Ĉiuj poeziŝatantoj scias, ke la 8-n de oktobro ĉi-jare estis la 130-jara naskiĝdatreveno de la fama rusa poeto, prozisto kaj tradukisto Marina Ivanovna Cvetajeva. La carino de poezio, la grandega poeto de unu el la grandegaj poeziaj epokoj (de la Arĝenta jarcento de rusa poezio) – tiel oni nomas ŝin. Marina Cvetajeva donacis al ni la penetran poezion, kiu daŭre vivas en la animoj de multegaj adorantoj de ŝiaj verkoj. En la tago de ŝia naskiĝo en multaj rusiaj urboj kaj lokoj okazis kulturaj eventoj, dediĉitaj al ŝi. Legu pli »

Urboj: 

Pri la sabata piedira ekskurso en la centro de Jekaterinburgo

La afiŝo pri la piedira ekskurso, organizita de la urba muzeo de verkistoj de Uralo

Dum la varmaj kaj sunaj tagoj de la postsomero oni ŝatas pli da tempo pasigi ne hejme, sed promenante sub la ĉielo, enspirante freŝan aŭtunan aeron kaj ĝuante vidaĵojn de la urbo jam en la belaj aŭtunaj koloroj. Kaj sabate la duopo de jekaterinburgaj esperantistoj (mi kaj Vjaĉeslav Gusev) trovis bonegan eblecon por tia promenado, partopreninte la interesan piediran ekskurson en la urbo. La ekskurso nomiĝis “Majakovskij en la urbo de estonteco” kaj okazigis ĝin la urba muzeo de verkistoj de Uralo. Legu pli »

Urboj: 

Pri la eksterurbiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj en la lasta somera tago

La parto de nia grupo antaŭ la starto de la promenado en la parko: De dekstre: Vjaĉeslav Gusev, Jelena Uspenskaja, Sergej Kumkov kaj Raja Kudrjavceva. Fotis Viktoro Kulakov

La somero, kiel ĉiam kugle traflugis – trabrilis, kaj jam cedis la lokon al la aŭtuno. Onidire, ĉiun sezonon necesas renkonti kun amo kaj adiaŭi danke. Nia esperantista grupo bonege adiaŭis la someron en ĝia lasta tago, la 31-n de aŭgusto. Ni havis la bonŝancon pasigi tiun lastan aŭgustan tagon eksterurbe, ĉe naturo, en la bela natura parko “Baĵovaj lokoj”. Legu pli »

Urboj: 

La festa kunveno de esperantistoj en Jekaterinburgo

Ligna simbola arbo de diversaj popoloj en la kunvensalono kun la afiŝo de nia festa kunveno

La 10-n de julio jekaterinburgaj esperantistoj havis la festan kunvenon, dediĉitan al la 135-jara naskiĝdatreveno de Esperanto. Jam la mateno de tiu somera dimanĉa tago estis plena de lumo, suno kaj esperoj; ĉiuj antaŭaj grizaj kaj pluvaj tagoj restis en la pasinto, la naturo “larĝe ridetis”, kaj la vetero favoris al ni. Kaj same kiel estis sennuba kaj hela la ĉielo de tiu tago, tiel sennubaj kaj helaj estis ĉiuj momentoj de nia festa renkontiĝo. Legu pli »

Urboj: 

Nova renkontiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj kun la pianisto Andrej Korobejnikov

Por grupo de jekaterinburgaj esperantistoj la vespero, kune pasigita la 25-n de aprilo en la urba filharmonio iĝis la vera festo de animo! Post dujara paŭzo pro la kronvirusa pandemio ni denove renkontiĝis kun la konata pianisto-esperantisto Andrej Korobejnikov, vizitinte lian belegan koncerton en la filharmonio. Estis ĝoje, ke al nia kompanio povis ankaŭ aliĝi esperantistino el Miasso Tatjana Koneva, kiu nuntempe gastas en Jekaterinburgo ĉe nia Lena Uspenskaja. Legu pli »

Urboj: 

Virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj, dediĉita al la Internacia Tago de geamikoj

La 10-n de junio sukcese pasis la vica virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj. Jam la duan fojon belega preteksto por kunveni rete iĝas la Internacia Tago de geamikoj, kiu ne estas dume oficiala festo, sed tamen ĝi iĝas pli kaj pli populara kaj estas festata multlande kaj multloke la 9-n de junio. Do, okaze de tiu ĉi tago ni kunvenis rete pasintsomere junie, kaj ankaŭ ĉi-jare la bela preteksto ebligis al ni revidiĝi kun amikoj – esperantistoj kaj travivi la emociigan etoson de kunestado en amika rondo. Legu pli »

Urboj: 

Virtuala renkontiĝo de uralaj esperantistoj, dediĉita al Zamenhof-tago 2020

La skanita elokventa arkiva dokumento pri la naskiĝo de Lejzer Zamenhof, kiun montris surekrane Vera Matvejeva

Ĉiujare en decembro uralaj esperantistoj, samkiel tutmonda esperantistaro, festas la tradician Zamenhof-feston aŭ Tagon de la Esperanta libro, dum kiu esperantistoj omaĝas al la kreinto de Esperanto kaj dediĉas sian atenton al la Esperanta literaturo. Kaj certe ni ĉiam atendas tiun ĉi feston, ĉar ĝi ankoraŭ ebligas al ni ĉiuj revidiĝi kun amikoj – esperantistoj, denove sperti solenan kaj emociigan etoson de kunestado en unu samlingva rondo. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Intervjuo: Raja Kudrjavceva

La 1-4an de majo 2019 en Jekaterinburgo brile pasis la 4-a Lingvotrejnado. En la tria ĝia tago Raja Kudrjavceva — la ĉeforganizanto de la evento — rakontas pri kialoj de malfacilaĵoj dum la preparado, pri siaj ĉefaj helpantoj, pri la strukturo de la aranĝo kaj enhavo de la programeroj. Raja nomas la instruistojn kaj dankas ilin. El novaĵoj estos la instruado por startuloj kaj por C-niveluloj. Raja esperas, ke troviĝos aliaj organizantoj de lingvotrejnadoj en sekvontaj jaroj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

La 4-a lingvotrejnado en Jekaterinburgo, okazigita spite al ĉio…

Raja Kudrjavceva dum la 4-a lingvotrejnado

Pasas la lasta printempa monato de 2019, forportante kune kun si la belajn tagojn de la 4-a lingvotrejnado en Jekaterinburgo, kiuj, espereble, ankoraŭ vivas en kolektiva memoro de la partoprenintoj.

Estis vere agrable tralegi jam kelkajn afiŝitajn postaranĝajn impresojn de diversaj homoj el diversaj lokoj: Aleksandr Lebedev (Dolgoprudnij de Moskva provinco), Olga Ŝilajeva (Glazovo), Tatjana Vŝivceva (Miasso), Irina Gonĉarova (Odincovo), Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagilo), kiuj diverse, sed tre pozitive respegulis la eventon. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj de Lidija Jerofejeva

Mi plezure legis la artikolon de Irina Gonĉarova pri la lingvotrejnado en Jekaterinburg. Bedaŭrinde, mi povis partopreni nur dum unu tago kaj duono. Tamen mi sentas min feliĉa, ke ĉio pasis tiel bone kaj interese. Mi havis eblecon ĉeesti nur kelkajn programerojn. Plejparte mi partoprenis en la lecionoj de Ilja Gnusarjov, kun kiu mia edzo kaj mi konatiĝis dum la UEA kongreso en Slovakio, en Nitra en 2016, kie Ilja laboris kiel volontulo. Certe, li maturiĝis en Esperanto dum preskaŭ tri jaroj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj de Olga Ŝilajeva

Do finiĝis la lingva trejnado, kaj mi revenis hejmen. La kapo kun granda malfacilo revenas al eksteresperanta vivo – hejmaj kaj laborejaj aferoj. Mankas instruistoj kaj spertaj homoj, kiuj pliriĉigus miajn sciojn. Mankas energio de granda urbo, amika etoso, kantado ĝis mateno, scivolemaj kapoj kaj helaj okuloj.

Certe mankas sento de ordigita, ne tiom rapida vivo, ĉar en la normala vivo mi preskaŭ ĉiam estas en terura hasto pro multaj farendaj aferoj. Do por mi vere gravis ellasi internan streĉon, kolektitan dum la vintro kaj la lernojaro. Kaj mi pli-malpli sukcesis ja. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj de Irina Gonĉarova: La 4-a Lingvotrejnado en Jekaterinburgo: nove kaj denove

Forkuras en historion de Rusia Esperanto-movado la superbaj tagoj de la 4-a Lingvotrejnado, pasinta la 1-4-an de majo 2019 en Jekaterinburgo. Rapidu ni kapti rememorojn, kiuj neniam lasos nin, sed certe perdos sian emocian freŝecon malantaŭ ĉiutagaj aferoj kaj aliaj Esperanto-okazintaĵoj.…  Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Paĝoj

Abonu al RSS - Jekaterinburg