Aldoni novan komenton

Impresoj de Tatjana Vŝivceva

Urboj: 

Aranĝoj: 

Pri la 4a lingvotrejnado. Jekaterinburgo. 1-4 de majo 2019

Rememoroj de averaĝa partoprenanto

 

Trejnad’ komenciĝis kaj daŭras jam lante.

La fino de ĝi dume foras.

Team’ instruista la fortojn streĉante,

Insiste kaj klere laboras.

Kaj kaŝe deie “…deponis provizon… divanon… pianon…” ja sonas

 

En du salonetoj kaj granda salono

Atente aŭskultas grupanoj.

Akceptas l’informon sen iu admono –

Streĉad’ l’instruista ne vanos!

Kaj kaŝe deie “…valizon… tornistron… kanistron… ĉapelon…” ni aŭdas.

 

Babilas C-grupo pri literaturo,

Ĝin logas ludad’ intelekta.

La bildpriskribadon kaj kvizon kulturan

Neniu el ili neglektas.

Kaj foje “la damon”, “la vilan hundeĉjon” ni preterrigarde jam spektas.

 

Pri l’sperto riĉigi la vortoprovizon

Aŭskultas kun ĝoj’ B-grupanoj

Rond’ konversacia kaj certe la kvizo

Ja estas por ili en planoj.

Kaj kaŝe deie “…hirthara hundego… portisto numero…” sonplaŭdas.

 

A-grupo tre strebas al la lecionoj.

Frekventas salonon sen striko.

Kaj kaptas avide ĝi ajnan informon –

Movadan kaj pri gramatiko.

Kaj kaŝe deie “…kanajloj!..friponoj!..fatraso!..” la aŭdon ja tiklas.

 

Vespere ni ĝuas la Teon kaj Amon,

Spektante filmetojn kaj certe

Amikavespere amikas teame,

En fino komune koncertas.

Kaj jam sur scenejo “… divanon… pianon…hundeĉjon…” l’aktoroj prezentas.

 

Dum noktoj ni dormas. Oj! Ne! Ĉapelumas.

Homlupoj vagadas. La sonoj

De valso en ritmo de pluvo nin lulas

(Konkorde kun pluv’ sur balkonoj).

Kaj la harmoniko jubilas kaj ploras, penetras animon la sonoj.

 

Jen Karter kuretas laŭ la koridoro,

Portante “kuler’o”n en manoj.

Zo Peĉjo zo zoza zozem’ zo la koro

Zozoze zozadas zozanojn.

Kaj la harmoniko plu ĝeme lamentas, plu tondras kaj marŝas avane…

 

Traflugis rapide la tagoj admiraj.

Jam ĉio proksimas al fino.

Ni gaje ekskursas kaj – korodeŝire –

Adiaŭon Tempo difinas.

 

Do, ĝis, la amikoj kaj la amikinoj!

Ni firme al sorto ja fidas,

Kei iam, dum sekva trejnado – la kvina –

Ni unu l’alian ekvidos!

Tatjana Vŝivceva, Miasso