Novjaraj novaĵoj el Tobolsko

Afiŝo de la societo "Bona volo" en Tobolsko
Afiŝo de la societo "Bona volo" en Tobolsko
Bele ornamita novjara arbo en la kunvenejo de "Bona volo"
Bele ornamita novjara arbo en la kunvenejo de "Bona volo"
Tiel neordinare estas ornamita nia ĉambro
Tiel neordinare estas ornamita nia ĉambro
Dilara Gadirova (gvidantino de la societo "Bona volo" en Tobolsko) kun la gastoj, meze de la foto
Dilara Gadirova (gvidantino de la societo "Bona volo" en Tobolsko) kun la gastoj, meze de la foto
Dum la novjaraj festoj ankaŭ sonas muziko kaj belaj kantoj
Dum la novjaraj festoj ankaŭ sonas muziko kaj belaj kantoj
La memfaritaj ornamaĵoj kun la simboloj de "Bona volo"
La memfaritaj ornamaĵoj kun la simboloj de "Bona volo"
Dum festaj tagoj nian kunvenejon ofte vizitas gastoj ne nur el Tobolsko, sed ankaŭ el aliaj urboj de Rusio
Dum festaj tagoj nian kunvenejon ofte vizitas gastoj ne nur el Tobolsko, sed ankaŭ el aliaj urboj de Rusio
Membroj de "Bona volo" kun la gastoj el historia klubo de la urbo Niĵnevartovsko
Membroj de "Bona volo" kun la gastoj el historia klubo de la urbo Niĵnevartovsko
Malnova konstruaĵo, de la 1909-a jaro, kie antaŭe estis apoteka provizejo kaj en la dua etaĝo loĝis la apotekisto, kaj nun ĉi tie estas la kunvenejo de la societo "Bona volo"
Malnova konstruaĵo, de la 1909-a jaro, kie antaŭe estis apoteka provizejo kaj en la dua etaĝo loĝis la apotekisto, kaj nun ĉi tie estas la kunvenejo de la societo "Bona volo"

Laŭ la malnova rusa tradicio novjaraj festoj en Rusio daŭros preskaŭ ĝis la mezo de januaro. Dezirante ĝoje kaj utile travivi tiujn ĉi festajn tagojn, mi decidis rakonti kurte pri miaj novjaraj novaĵoj, kiuj estas ligitaj kun la agado de la loka societo "Bona volo". Ricevinte la ejon por nia organizaĵo en la tre malnova (1908-1909), neloĝata konstruaĵo unu jaro antaŭe, ejon en la ruiniĝanta stato, ni eĉ ne imagis, ke ni scipovos ion gravan organizi tie ĉi-jare. Tamen niaj klopodoj kaj libervola laboro pri purigo de la brikmuroj kaj blankigo de la plafono kaj de la fenestroj havis sukcesan rezulton, kaj la aspekto de la ejo rimarkinde ŝanĝiĝis! Antaŭ la Novjara festo ni pripensis, kiel ni povus plibeligi kaj dekori nian ĉambron. Du aŭ eĉ pli da kapoj estas pli bone ol unu, ĉu ne? Komence aperis la ideo pri la originala Novjara arbo, kiun ni nomis "Ĉudo v perjaĥ" - (Miraklo lanuga”). Plue, estis lanĉita metiejo pri farado de novjaraj dekoraĵoj kun la simboloj de la organizaĵo "Bona volo". Kaj la plej alloga estis propono de nia loka pentristo N.I. Sitjko: eksponi tie aŭtorajn pentraĵojn! Ni ankaŭ decidis regali ĉiujn venontajn dum la festaj januaraj tagoj gastojn per varma teo kun dolĉaĵoj. Dirite - farite! Rigardu fotojn kaj imagu, kiel ĉio okazis. Nia ejo aspektas tre ĉarme, neordinare bele! La brila ideo vivigi la antikvan domon realiĝis dank' al la penoj de membroj de la societo "Bona volo". Kaj fine mi volas diri: Ne timu revi, ne timu malfacilaĵojn! Se estas samideanoj, multon vi povas fari kaj mirigi vin kaj aliajn!!!
 

Feliĉon kaj fortan sanon al ĉiuj!!!
Dilara Gadirova, u. Tobolsko

fonto

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte