Malnova Nova jaro en la esperantista rondo

Urboj: 

Jekaterinburgaj esperantistoj apud la novjara arbo en la muzeo "Ermitejo – Uralo" la 13-n de januaro (demaldekstre al dekstren: Viktoro Kulakov, Jelena Uspenskaja, Natalja Mansurova, Raja Kudrjavceva, Vera Matvejeva kaj Marina Soldatova). Fotis Vjaĉeslav Gusev

Raja Kudrjavceva dum la vizito de la elspozicio apud la portreto de Petro la Unua en la muzeo "Ermitejo – Uralo"
Raja Kudrjavceva dum la vizito de la elspozicio apud la portreto de Petro la Unua en la muzeo "Ermitejo – Uralo"
Jekaterinburgano Vjaĉeslav Gusev dum la vizito de la ekspozicio apud la kestohorloĝo el la cara palaco
Jekaterinburgano Vjaĉeslav Gusev dum la vizito de la ekspozicio apud la kestohorloĝo el la cara palaco
Ni kune apud la Novjara arbo en la muzeo "Ermitejo – Uralo" la 13-n de januaro 2024, Fotis Marina Soldatova
Ni kune apud la Novjara arbo en la muzeo "Ermitejo – Uralo" la 13-n de januaro 2024, Fotis Marina Soldatova
Jekaterinburgaj esperantistoj ĉe la festa tablo dum la festado de la Malnova Nova jaro. Fotis Aleksandra Osipova
Jekaterinburgaj esperantistoj ĉe la festa tablo dum la festado de la Malnova Nova jaro. Fotis Aleksandra Osipova
Ĉe la tablo jekaterinburganoj: Viktoro Kulakov, Arina Osipova, Vera Matvejeva, Raja Kudrjavceva
Ĉe la tablo jekaterinburganoj: Viktoro Kulakov, Arina Osipova, Vera Matvejeva, Raja Kudrjavceva
Jekaterinburganoj Natalja Mansurova, Vjaĉeslav Gusev, Jelena Uspenskaja, Marina Soldatova
Jekaterinburganoj Natalja Mansurova, Vjaĉeslav Gusev, Jelena Uspenskaja, Marina Soldatova
Aleksandra Osipova kun la novjara donaco
Aleksandra Osipova kun la novjara donaco
Marina Soldatova dum la festo
Marina Soldatova dum la festo
Ni kune ĝojaj kaj feliĉaj. Fotis Arina Osipova
Ni kune ĝojaj kaj feliĉaj. Fotis Arina Osipova
Viktoro Kulakov kun la novjara donaceto
Viktoro Kulakov kun la novjara donaceto
Jelena Uspenskaja kun la novjara donaceto
Jelena Uspenskaja kun la novjara donaceto
Aleksandra Osipova provas gitarludi
Aleksandra Osipova provas gitarludi

Januaro en Rusio estas la monato malavara je festoj: Novjarfesto, Kristnasko kaj ankoraŭ tia neoficiala festa aldonaĵo kiel Novjaro laŭ la malnova Julia stilo. La unuaj du festoj kutime estas familiaj, la lasta finas tiun ĉi vicon de la jarŝanĝaj festoj kaj estas aparte ŝatata de rusianoj, ĉar ĝi donacas ankoraŭ unu eblecon kolektiĝi ĉe la festa tablo jam kun geamikoj,kolegoj k.t.p.
Ankaŭ jekaterinburgaj esperantistoj profitis la okazon por kune pasigi la sabatan vesperon de la 13-a de januaro. Ni decidis tiutage kunigi la utilon kun la plezuro kaj komence kunviziti la kultur-klerigan centron “Ermitejo – Uralo” por vidi tie la ekspozicion “Jekaterino la Unua - heredintino de aferoj de Petro la Granda”. La ekspozicio estas koincidigita al la 300-jariĝo de Jekaterinburgo kaj ĝi prezentas la figuron de la rusa imperiestrino, kiu estis rekte ligita kun la urala ĉefurbo kaj ĝia unua loĝantaro.

Ni povis ekvidi vere rarajn eksponaĵojn, kiel dumvivajn portretojn de Petro la Unua kaj de Jekaterino la Unua, luksan reĝan kaleŝon, kiun imperiestroj uzis dum la promenadoj en Petergofo, kestohorloĝon el la cara palaco, la spegulon, kies kadro estis farita de Petro la Unua mem k.t.p. Entute la ekspozicio enhavas 150 eksponaĵojn: pentraĵojn, skulptaĵojn, objektojn de ĉiutaga cara vivo kaj unikajn historiajn tolbildojn el la kolekto de la muzeo “Ermitejo” en Sankt-Peterburgo.
Post la vizito de la ekspozicio ni kune piediris al la Domo de Uralaj popoloj. Kaj kvankam la vespero estis frosta, malvarma kaj neĝa, ni paŝis kontentaj kaj inspiritaj kaj ĉies humoro estis ĝoja. En la bele ornamita salono nin atendis jam anticipe preparita festa tablo kaj ni plezure kunpasigis la vesperon, dum kiu ni gratulis unu la alian kaj interŝanĝis agrablajn donacetojn, kune tostis, gustumis festajn frandaĵojn, kunkantis, babilis je diversaj temoj, ŝerce divenis la sorton de la ĉeestintoj, fotiĝis kaj eĉ sukcesis registri la videon de la komuna gratulo al la sekvonttaga urala jubileulo... Do, la vespero estis plena de multaj agrablaj kaj memorindaj momentoj kaj ni kunfestis tiun ĉi feston–paradokson - Malnovan Novan jaron - en tre varma kaj animeca etoso.

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo

fonto

Komentoj el VKontakte