La antaŭnomoj de Zamenhof

Antaŭ 107 jaroj la 14an de aprilo 1917 forpasis la aŭtoro de Esperanto. Kiujn antaŭnomojn havis li? Tiun ĉi temon detale esploris N.Z. Maimon.

La unua nomo, kiun juda infano ricevas, estas hebrea kaj fariĝis kutimo, ke li ricevu la nomon de mortinta avo, aŭ – se tiu ankoraŭ vivas – de alia karmemora parenco. Kiu do estis la hebrea nomo de Zamenhof?

La originala hebrea nomo, donita al la knabo dum la cirkumcida festo, estis: Eliezer. Sed “Eliezer” estas multsilaba, ne oportuna en la ĉiutaga parola lingvo. Ĉe multsilaba nomo mallongigo plej ofte okazas. La saman sorton havis “Eliezer” en la jida lingvo, ĝi akceptis la formon “Lejzer”. Sole en ĉiutaga profana vivo ĝi estis uzata. Por religiaj necesoj oni ĉiam uzis la plenan nomon “Eliezer”.

Se Zamenhof naskiĝus ĉe ordinara juda familio, tiam la nomo ”Lejzer” (aŭ la origina “Eliezer”) restus unusola dum lia tuta vivo. Sed liaj gepatroj estis klerismanoj. Ili do malfermis sian domon por enlasi la sonojn de aliaj lingvoj, kaj kune kun ili ankaŭ alia nomo envenis: Lazar. La antaŭa nomo devis retiriĝi, cedi lokon por la nova, sed ne tute malaperis. “Lazar” verdire estas varianto de “Lejzer”, ne tute fremdlingva, Talmuda nomo, sed internacie konata.

En ĉiuj dokumentoj de la studenta tempo la nomo “Lazar” ankoraŭ troviĝas, sed hejme oni jam nomis lin “Ludvik”. Tion oni faris sub influo de la rusa kaj pola lingvoj. Post la doktoriĝo de Zamenhof en 1885 la nomo “Lazar” publike ne plu aperas. Anstataŭ ĝi troviĝas ĉiam: Ludoviko.

Nova modifo venis dum la jarcentturniĝo 1898-1900. Zamenhof kunmetis siajn du lastajn antaŭnomojn: Lazaro-Ludoviko. Ekde tiu tempo ĉiuj libroj montras la duoblan nomon, en mallongigita formo: D-ro L.L. Zamenhof. Tiu modifo fariĝis necesa, ĉar lia frato Leono esperantistiĝis en 1898 kaj komencis verki en la internacia lingvo kun la subskribo L. Zamenhof. Tial, por eviti miskomprenon, venis la lasta modifo “D-ro L.L. Zamenhof”.

Jen do la estiĝo kaj disvolviĝo de la antaŭnomoj de D-ro Esperanto:

Eliezer (Malnovtestamenta nomo: Dio helpis min) –

Lejzer –

Lazar –

Ludvik (Malnovgermana kaj pola nomo: Fama militisto) –

Ludoviko (Fama militisto) –

Lazaro-Ludoviko –

D-ro L.L. Zamenhof.

Laŭ la libro “La kaŝita vivo de Zamenhof” (1978) de N.Z. Maimon, paĝoj 48 - 50

fonto

Komentoj el VKontakte