Urboj:
Dum la varmaj kaj sunaj tagoj de la postsomero oni ŝatas pli da tempo pasigi ne hejme, sed promenante sub la ĉielo, enspirante freŝan aŭtunan aeron kaj ĝuante vidaĵojn de la urbo jam en la belaj aŭtunaj koloroj. Kaj sabate la duopo de jekaterinburgaj esperantistoj (mi kaj Vjaĉeslav Gusev) trovis bonegan eblecon por tia promenado, partopreninte la interesan piediran ekskurson en la urbo. La ekskurso nomiĝis “Majakovskij en la urbo de estonteco” kaj okazigis ĝin la urba muzeo de verkistoj de Uralo.
Estas konata la fakto, ke la fama poeto V. Majakovskij en la frosta januaro de la 1928-a jaro vizitis Sverdlovskon enkadre de sia prelegvojaĝo laŭ la itinero: Kazano – Sverdlovsko- Permo – Vjatka (nuna Kirovo). En la urbo li pasigis 4 tagojn kaj la programo de lia restado ĉi tie estis tre riĉa. La poeto voĉlegis siajn poeziaĵojn kaj la poemon “Ĥoroŝo!“ (“Bone!”) en la Aferklubo (nuntempe en tiu ĉi domo estas la urba filharmonio), vizitis novajn domojn de sverdlovskaj metalurgiistoj, renkontiĝis kun la studentoj de la instituto pri minejoj, ludis bilardon, gustumis pelmenojn kun la ursa viando, estinte gaste hejme ĉe la tiama estro de la urba ekzekutiva komitato A. Paramonov. Krom tio Majakovskij vizitis la lokon de la enterigo de la lasta rusa caro kaj liaj familianoj.
La poeto trafis en Sverdlovskon en la kulmino de ĝia rekonstruo kaj aliformiĝo en la industrian centron. La malnova urbo ĝisvivadis tiam la lastajn tagojn, ĉie ĉirkaŭe rapide kreskis la nova urbo – kiu impetis, kiel tiam ŝajnis, al la hela estonto. En la aero ŝvebis la antaŭsento de la grandaj ŝanĝoj. Tial kiam la poeto demandis ĉe A. Paramonov “kion la urbo konstituas nun”, la respondo estis: “Nenion konstituas. Tio, kion vi vidis, estas la hieraŭa tago, sed por la urbo plej gravas ĝia morgaŭo, kaj por tio ni laboras”. La literaturiston impresis la vastskala konstruado en la urbo kaj li nekredeble rapide verkis ĉi tie la poemon “Jekaterinburgo – Sverdlovsko”, kiu jam sekvonttage estis publikigita sur la literatura paĝo de la taggazeto “Urala laboristo”. Ĝenerale en la sverdlovskan ciklon de la poeziaĵoj de Majakovskij entute eniris liaj tri poemoj: krom la jam menciita estis ankoraŭ “Rakonto de la fandisto Ivan Kozirev pri enloĝiĝo en la novan loĝejon” kaj la poemo “Imperiestro”, kiun la poeto коmencis verki post la vizito de la Ipatjeva – domo kaj la loko de la enterigo de la korporestaĵoj de Nikolao la Dua kaj liaj familianoj.
Multon interesan eksciis ni en tiu ĉi tago, promenante en la urbocentro laŭ la “spuroj de V. Majakovskij”, aŭskultante liajn poemojn kaj provante kompreni la historiajn zigzagojn. Rapide traflugis la trihora piedira ekskurso, kies fino vere surprizis nin: ĉar ni alvenis al la lasta domo, kiun ankaŭ vizitis la poeto en tiama Sverdlovsko. Kaj tiu domo estis la malnova, ruiniĝanta nun konstruaĵo, la arkitektura monumento en la stilo de la konstruktivismo – Domo de Kulturo, en kiu antaŭ kelkaj jaroj situis mia laborloko kaj samtempe la kunvenejo de jekaterinburgaj esperantistoj. Antaŭe mi sciis, ke tiu ĉi konstruaĵo estas historia, ĉar en ĝi siatempe renkontiĝis kun la publiko la artisto kaj aŭguristo W, Messing, ĉi tie aperis la unua en Sovetio klubo de rokmuziko. Kaj jen la nova brila malkovro!
Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo
Aldoni novan komenton