La 18-an de decembro 2010 en Jekaterinburg okazis tradicia Zamenhof-festo, organizita de la urba esperantista klubo “Arĝenta flamo”, kun 30 partoprenantoj el 6 uralaj urboj.
La ampleksa programo okupis la tutan posttagmezon kaj daŭris ĝis la malfrua vespero. Jekaterinburgaj kaj tjumenaj esperantistoj prezentis retrospektivon de gravaj E-eventoj el la jaro 1910. Okazis prezentado de interesaj E-libroj fare de Aleksander Osincev, Rafija Kudrjavceva, Vladimir Opletajev. Ĉiujn amuzis gaja skeĉo pri doktoro Zamenhof, en kiu majstre kaj sprite aktoris Viktor Kudrjavcev. Legu pli »
Laŭ la bona Movada tradicio festi ĉiujare decembre Zamenhof-feston, en urbo Jekaterinburg ankaŭ kunvenas esperantistoj de nia regiono por kune festi la Zamenhof-tagon. Ĉi-jara preparado al la festo jam komenciĝis. Ĉe la organizantoj aperis ideo lanĉi du konkursojn, ligitajn kun Z-tago kaj ni invitas vin aktive partopreni ilin!
Dum la unua sabato de oktobro (02-10-2010) en Jekaterinburg okazis Esperanto-renkontiĝo, kiun jekaterinburga esperantistino Arina Osipova bele kaj trafe nomis “Kune aŭtune!” Vere, ni ĉiuj renkontiĝis post longa paŭzo; restis malaŭntaŭe la memorinda kaj eventoriĉa somero, kaj ni certe havis kion rakonti unu al la alia. Ĝenerale, aŭtuna renkontiĝo en Jekaterinburg, kiam ni invitas geamikojn el la najbaraj urboj kaj kiam temas pri someraj E-aranĝoj, kiujn bonŝancis partopreni uralaj esperantistoj, - iĝas la afero jam tradicia, ĉar ĝi akurate okazas aŭtune jam dum 5-6 lastaj jaroj. Legu pli »
Dum kelkaj monatoj mi ne parolis esperante, kaj pro tio atendis la E-renkontiĝon en Jekaterinburg kun malpacienco. Sabato estas ĉiam plezuro post malfacila semajno, kaj ankaŭ tiu ĉi estis same plezuriga. La vetero bonegis, dum la vojo mi ĝuis la buntan belecon de flavaj kaj ruĝaj arboj… Tuj kiam post nemallonga vojo mi venis al Jekaterinburg, mia humoro malboniĝis. Legu pli »
Unue, mi shatis la etoson. Mi sidis en la halo, rigardis kaj
auskultis, kaj parolis, kaj partoprenis en la prezentajho de nia
chelabinska grupo, kaj deklamis kune kun A.Kalashnikov kaj
G.Terentjeva; mi ridetis al homoj kaj ili ridetis al mi… Mi pensis, ke
mi estas tiom bonshanca esti parto de tiu chi ghoja kaj gaja etoso,
esti unu el tiuj energiaj homoj.
Due, estas bone, ke la renkontighon partoprenis multe da novuloj kaj
mi scias, ke ech ne chiuj el ili povis veni – do, mi vidis, ke Legu pli »
Viktoro kaj mi disdividis la partojn de la Zamenhof-festo, kiujn ni priskribu laгvice. Sed niaj priskriboj de la arangho estas ja ne nur rakontoj pri tio, kiel chio okazis, sed ankau la impresoj, tial mi shatus komenci jen de kio. Legu pli »
Chiujare en decembro uralaj kaj siberiaj esperantistoj, samkiel tutmonda eserantistaro, festas tradician Zamenhof-feston au Tagon de E-libro. Chi-foje ghi estis iom neordinara, char ghi estis ne vica Zamenhof-tago, sed jubilea kaj dedichata al 150-a datreveno de Ludoviko Zamenhof.
Do, la organiza teamo invitas chiujn dezirantojn, spertajn esperantistojn kaj novulojn kune festi Zamenhof-tagon en Jekaterinburg la 19-an de decembro ekde la 16-a horo. Legu pli »
Ne gravas, ĉu vi estas junaj aŭ junanimaj, jam enamiĝintaj aŭ nur enamiĝontaj - se vi ŝatas festi la tagon de Sankta Valenteno en aparte romantika etoso, neniam preterlasu la belajn Amotagojn en Jekaterinburg. Legu pli »
La 12-an de januaro en frosta Jekaterinburg ni ĝuis la varman feston. Mi ĉiam bedaŭris, ke ne povas renkonti la venon de la Nova Jaro en Esperantujo, kun geamikoj, ĉar laŭ la tradicio ĝi estas festata familie, kaj nur nemultaj el ni ŝatus lasi ĉi-nokte siajn proksimulojn. Legu pli »