Miaj impresoj pri Zamenhof-festo

Urboj: 

Aranĝoj: 

Viktoro kaj mi disdividis la partojn de la Zamenhof-festo, kiujn ni priskribu laгvice. Sed niaj priskriboj de la arangho estas ja ne nur rakontoj pri tio, kiel chio okazis, sed ankau la impresoj, tial mi shatus komenci jen de kio.

Nia kutima lokalo en jekaterinburga “Domo de Paco kaj Amikeco”, kie dum kelkaj lastaj jaroj pasis Z-festoj, chi-foje ne estis disponebla por ni. Do, ni devis serchi alian lokon kaj luis la halon en la hotelo “Bolshoj Ural”. Estas interese, ke dum traktado de lu-kondiĉoj kun la hotela direktorino evidentighis, ke shi estas bone informita pri Esperanto, char antau multaj jaroj finis elementan kurson de Esperanto en Novosibirsk. Shi miris, ke la lingvo prosperas ghis nun, kaj ech diris paron da vortoj en Esperanto!

La dua mia impreso ankaŭ estis tre pozitiva. Ni aperis en la hotelo preskau chiuj samtempe, veninte al fiksita horo. Neniu el la organizantoj speciale zorgis pri la ornamo de la ejo, kiel kutime tio okazis antaŭe. Tial ni komencis de komuna ornamado de nia halo. Tjumenanoj pendigis surmure siajn murgazetojn pri la klubo, jakaterinburganoj dislokigis laŭ la salono salutvortojn kaj gajan emblemon de la vespero. Iuj pumpis aerglobetojn, aliaj preparis kaj diasmetis regalajhojn por la festa tablo. La preparado iris rapide kaj glate, en ghi ankaŭ aktivis unuafoje partoprenantaj novuloj. Tia kunaktivado ekde la komenco donis al la renkontigho bonan impulson, unuiginte chiujn.

Dua parto de la vespero estis pli distra, leghera kaj gaja. Unuaj elpashis novuloj de chiuj urboj, ili prezentis sin al la cetera publiko, montris preparitajn skechojn kaj ŝercojn, poste plenumis kelkajn shercajn taskojn kaj aprobe de la tuta halo estis akceptitaj en la amikan rondon de ural-siberia esperantistaro. Post tio komencighis gaja ĉetabla festeno kun tostoj, surprizoj, konkursoj, ludoj kaj tiel plu. Tjumena E-klubo “Revo” donacis al jekaterinburga “Arghenta flamo” portreton de L.Zamenhof, kiu estis akceptita ĝoje kaj tre kontente.

Chiuj estis aktivaj dum tiu ĉi vespero. Aleksandr Kalashnikov organizis komunan deklamadon de poemo “Odo al ghojo” de Shiller kelklingve, altirinte por la elpasho chelabinskaninojn Galja Terentjeva kaj Dasha Zelenina. Chiuj cheestantoj kunkantis la “Odon” akompane de la muziko. Same proprainiciate elpashis Rimma Nikolajevna el Chusovoj (Perma regiono), shi deklamis versajhojn kaj kantis. Estis bela amika valso en plenumo de Aleksandro Kalashnikov el Tjumeno kaj Lidija Jerofejeva el Nijhnij Tagil! Vigle kaj aktive pasis interurba konkurado, por kiu mi proponis shercajn taskojn kaj ludojn. Tre ghojigis teama unueco de chelabinskanoj kaj eltrovemo, kreemo de tagilanoj. Dum la lasta ero de la konkurso chiuj teamoj prezentis laŭ la tasko siajn Neghulinojn. Ili estis tiom diversaj: la plej juna kaj charma de Chelabinsko, la plej natura de Jekaterinburg kaj la plej gaja de Nijhnij Tagil. Chiuj Neghulinoj estis premiitaj per malgrandaj festaj abietoj kun verdaj steloj surpinte.

Dum la tuta vespero en la halo regis plena harmonio inter esperantistoj novaj kaj malnovaj, junaj kaj maljunaj, jhusbakitaj kaj veteranoj. Tiun etoson shajne eksentis chiuj kaj ghi ighis la plej grava kaj agrabla impreso de la tuta festo.

 Raja Kudrjavceva

Komentoj el VKontakte