Pri la tradicia eksterurbiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj en la tagoj de bela postsomero

Urboj: 

Tre suna kaj varma dimanĉa mateno de la nuna belega , karesema postsomero kunvenigis hieraŭ nin esperantistojn jam je la deka horo. Nia 12 kapa kompanio intencis lasi la urbon kaj kune pasigi la tagon ĉe naturo kaj tiel adiaŭi la someron. Ĉi- jare por subteni la bonegan multjaran tradicion estis elektita interesa loko, situanta ne tro malproksime, nur je 35 km de Jekaterinburgo direkte al Sredneuralsko. Per tri privataj aŭtoj post kvardekminuta vojo ni atingis histori-etnografian parkon, kiu nomiĝas “La tero de praŭloj”. Ĝi troviĝas en arbara masivo kaj funkcias ekde la 2014.
Tie nin jam renkontis la mastroj, kaj komenciĝis alloga tema ekskurso, dediĉita al prahistorio de Uralo kaj homoj, kiuj loĝis en ĉi-lokoj antaŭ kvin mil jaroj kaj lasis post si multe da enigmoj: ŝtonajn konstruaĵojn, pri kies destino sciencistoj ĝis nun diskutas, surrokajn desegnaĵojn, manfaritajn ŝtonajn ilojn por ĉasado kaj ĉiutaga vivo. Kreintoj de tiu ĉi parko trovis dum la ekspedicioj tra Uralo ĉirkaŭ 350 antikvaj konstruaĵoj. En la muzea kolekto estas prezentitaj fotoj el tiuj ekspedicoj kaj trovitaj dum ili antikvaj artefaktoj.
Simbolo de la etnoparko estas bildprezento de ŝamano de la surroka desegnaĵo, trovita sur bordoj de rivero Tagil. Oni nin konatigis kun la historio de la mansi-popolo. Nun modernaj mansi estas malmultnombra etno – tio estas prafiloj de antikvaj uralaj gentoj, kiuj loĝis ĉi-tie ankoraŭ ĝis la veno de slavoj. Estis tre atentokapta rakonto pri la neordinara kulturo de la popolo, specifaĵoj de ĝia ĉiutaga vivo, pri ĝiaj mitoj kaj legendoj. Ni povis ankaŭ vidi mirindajn konstruaĵojn de mansi, kiuj nomiĝas sumjaĥi. Tio estas arbaraj konstruaĵoj sur unu aŭ kelkaj piedoj, kiuj iĝis prototipo de lignaj dometoj ( избушки на курьих ножках) el rusaj fabeloj. Krome ni eksciis, kiel antikvaj mansi ĉasadis kaj fiŝkaptis, kreskigis infanojn en tiaj malfacilaj vivo- kaj klimatkondiĉoj, kiel ili respektis urson k.t.p.
Oni ankaŭ instruis nin kiel fari stampon de iu elektita totema besto.
Tre plaĉis al ni komunikiĝi kaj fotiĝi kun simpatiaj loĝantoj de la parko: nordaj cervoj, dresita nigra korvo, belaj blankaj anseroj.
Dum la tagmanĝa tempo la mastroj de la parko regalis nin per bongusta tagmanĝo, kuirita je la fajro. Post ĝi ni ankoraŭ vizitis burtikon de memoraĵoj, iom promenis en bela aŭtuna arbaro, iris al du grandaj dolmenoj sur la teritorio de la parko, kune fotiĝis tie. Ĉiuj ŝajne restis kontentaj pri nia eksterurba vojaĝo en tiu suna dimanĉa tago kaj revenis hejmen kun same animece – suna humoro. Dankon al nia esperantistino Rita Husanova por la helpo en la organizado de la tre memorinda eksterurbiĝo!
Amike
Raja Kudrjavceva

fonto

Komentoj el VKontakte