Aldoni novan komenton

Kune aŭtune!

Urboj: 

Finfine tio okazis kaj ni renkontiĝis post longa tempo. Estis agrable vidi denove karajn esperanto-geamikojn.

Bedaŭrinde, venis ne multaj, sed ŝajnas la plej aktivaj kaj la plej bravaj. 

ne multaj, sed ŝajnas la plej aktivaj kaj la plej bravaj 

 

La ĉefa temo de nia renkontiĝo estis “Mia Esperanto-somero” (proksimume iel tiel). Rakontoj kaj impresoj komenciĝis de REK en Sankt-Peterburgo. Poste iom da rememoroj pri IET, pri kuraĝa vojaĝo al UKo kaj pri pigra IJKo en fora Kubo kaj pri busvojaĝo al Italio tra diversaj landoj. Gaje kaj vigle rakontis ĉiuj partoprenantoj pri siaj impresoj. Kaj multaj el ni plejparte rakontis pri interesaj momentoj, pri novaj geamikoj, kiuj aperis dum pasinta somero.

 Galja el Ĉelabinsko - partoprenantino de REK kaj IET Nastja el Tjumenj - partoprenantino de Itala kongreso Lena el Jekaterinburg - partoprenantino de IET

Entute dum la vespero reĝis iu familia etoso: Raja klopodis ĉe tablo (nu fakte kiel ĉiam kaj alie simple ne povis esti), ni provis helpi al ŝi, iu babilis en angulo, viroj estis respondecaj pri vino. Do ĉiuj havis la propran taskon. Kaj ĝenerale estis ĉio ĉarme kaj kortuŝe. Eĉ malvarma vetero ne povis plimalbonigi nian humoron. Espereble veninte tien, ĉiu el ni ricevis peceton da feliĉo, donacante sian rideton al alia homo!

P@V el Tjumenj-silentema partoprenanto de REK ;) Katja el Jekaterinburg - finfine ŝi revenis al ni! Raja - la ĉefa organizanto de la aranĝo, partoprenantino de REK kaj Itala Kongreso