Jekaterinburg

LA TAGO DE URALAJ POPOLOJ - 2024 en Jekaterinburgo

Afiŝo de la festo apud la pordego de Majakovskij-parko de kulturo kaj ripozo en Jekaterinburgo

Dimanĉe, la 1-an de septembro, en Jekaterinburgo okazis la tradicia evento, kuniganta sur la komuna tereno reprezentantojn de plej diversaj nacioj.

Tio estas festo, fondita en 2002 jaro kaj festata jam pli ol 20 jaroj. Ĝi nomiĝas Tago de Uralaj popoloj kaj pasis ĉi-jare en la urba centra parko de kulturo kaj ripozo. En 2024 la Tago de Uralaj popoloj estis koincidigita al festado de la 90-jariĝo de Sverdlovska provinco kaj al la Jaro de familio en Rusio.

Gastojn kaj partoprenintojn de la festo ĝojigis per sia beleco, gajeco kaj gastamo 27 naciaj pavilonoj, kiuj montris la tutan diversecon de kulturo de popoloj, vivantaj en Meza Uralo.
Ankaŭ funkciis artaj metiejoj, foiro de majstroj pri ornam-aplika arto; kaj ĉiu deziranto povis partopreni metiejojn kaj distrajn popolajn ludojn.
Legu pli »

Urboj: 

Pri la partopreno en la dua Internacia forumo de virinoj en Jekaterinburgo

Komuna foto post la kunsido de nia sekcio. Mi sidas la unua de dekstre en la unua vico

La 1-an de junio mi partoprenis la Internacian forumon de virinoj, kiu okazis en Jekaterinburgo jam la duan fojon. Al la partopreno min invitis mia konatulino, eksa vicgubirniestro pri naciaj demandoj ankoraŭ ĉe la regiona registaro de la guberniestro E. E. Rossel (1995-2009). Nun Marina Jurjevna Plasunova loĝas kaj laboras en Moskvo kaj dum la forumo kontrolis la laboron de la sekcio “Internacia kultura humaneca kunagado”. Ŝi ĉiam tre bone kaj estime rilatas al Esperanto kaj aprezas la agadon de nia esperantista societo en Jekaterinburgo. Legu pli »

Urboj: 

Pri tri belegaj koncertoj

Sur la fono de la afiŝo pri la koncerto: Jelena Uspenskaja, Raja Kudrjavceva kaj Anastasija Zalogina

Al jekaterinburgaj esperantistoj ne fremdas amo al artoj, kaj ni havas bonan multjaran kutimon nemalofte viziti kune koncertojn, teatrojn, muzeojn...
Februare – marte ni ankaŭ kunvizitis tri bonegajn koncertojn de klasika muziko en nia urba filharmonio.
Legu pli »

Urboj: 

10 jaroj sen Viktoro Kudrjavcev

Antaŭ 10 jaroj, la 1-an de aprilo 2014, en la 56- jara aĝo forpasis nia amiko, urala esperantisto-aktivulo, mia edzo Kudrjavcev Viktoro (1958-2014). Verdire, estas ne kredebla por mi, ke sukcesis jam traflugi tiom da tempo; mi perceptas ĉion tiel, kvazaŭ tio okazis antaŭnelonge kaj en ĉiuj detaloj mi memoras tiun subitan kaj neatenditan vivfrapon.

Kun Viktoro mi konatiĝis dum SEJT-22 , okazinta en 1981 apud Taŝkento (tio estis la unua granda Esperanto-renkontiĝo, kiun mi partoprenis post mia esperantistiĝo)

Legu pli »

Urboj: 

Pri la festado de la jubileo de la urala verkisto P. P. Baĵov

Pavel Petroviĉ Baĵov kaj liaj epikaj rakontoj

La 2024-a jaro estas jaro de la 145-a naskiĝdatreveno de la urala verkisto Pavel Petroviĉ Baĵov (27.01.1879 - 03.12.1950), kiu famiĝis kiel aŭtoro de epikaj rakontoj, bazitaj je urala folkloro. Liaj verkoj kun la originala suka aŭtora lingvaĵo kaj interesveka kaj neantaŭprognozebla enhavo, riĉaj je legendoj kaj popolaj kredaĵoj, estas konataj tra la tuta mondo, ili inuigas diversajn generaciojn, diverslingve parolantajn homojn. Legu pli »

Urboj: 

Malnova Nova jaro en la esperantista rondo

Jekaterinburgaj esperantistoj apud la novjara arbo en la muzeo "Ermitejo – Uralo" la 13-n de januaro (demaldekstre al dekstren: Viktoro Kulakov, Jelena Uspenskaja, Natalja Mansurova, Raja Kudrjavceva, Vera Matvejeva kaj Marina Soldatova). Fotis Vjaĉeslav Gusev

Januaro en Rusio estas la monato malavara je festoj: Novjarfesto, Kristnasko kaj ankoraŭ tia neoficiala festa aldonaĵo kiel Novjaro laŭ la malnova Julia stilo. La unuaj du festoj kutime estas familiaj, la lasta finas tiun ĉi vicon de la jarŝanĝaj festoj kaj estas aparte ŝatata de rusianoj, ĉar ĝi donacas ankoraŭ unu eblecon kolektiĝi ĉe la festa tablo jam kun geamikoj,kolegoj k.t.p.
Legu pli »

Urboj: 

Pri la prelego en la biblioteka centro “Jekaterinburg”

La 2-an de novembro 2023 en la biblioteka centro “Jekaterinburg” okazis prelego de historiisto, esploranta temojn de politikaj eventoj en Soveta Unio en la postrevolucia periodo de la 30aj-40aj jaroj - kandidato de historiaj sciencoj, docento de Urala homscienca instituto ĉe Urala federala universitato Svetlana Bikova (Светлана Ивановна Быкова), je la temo ”Дело свердловских эсперантистов 30-х годов. Эсперанто язык дружбы или разлуки?” (“Afero pri sverdlovskaj esperantistoj de la 30-aj jaroj. Ĉu Esperanto estas lingvo de amikeco aŭ diseco?”) Legu pli »

Urboj: 

Pri eksterurbiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj

Jekaterinburgaj esperantistoj dum la vojaĝo al Azov-Montaro. Demaldekstre dekstren staras  Viktor Kulakov, Aleksandra Osipova, Aleksandr Pereskokov, Rita Husanova, Jelena Uspenskaja, Raja Kudrjavceva, Vera Matvejeva, Natalja Mansurova

Almenaŭ unufoje en la jaro grupo de jekaterinburgaj esperantistoj penas eksterurbiĝi kaj kunveturi al iu pitoreska kaj vizitinda loko en ĉirkaŭaĵoj de la urbo. Evidentiĝis, ke plej taŭga tempo por tio estas postsomero, kiam ĝiaj tagoj “tuŝas nin per lasta somera kiso”, kiam la naturo de tago al tago “pentras “al ni bildojn de mirinda beleco, kaj ĝi “prenas nin je mano kaj kondukas” post si en la profundecon de tiu aŭtuna belo, kvieto, saĝeco. Legu pli »

Urboj: 

Pri junia koncerto de Andrej Korobejnikov en Jekaterinburgo

Nia grupeto apud la afiŝo al la koncerto de Andrej Korobejnikov

Tiu ĉi junio donacis al ni la novan renkontiĝon kun la malnova amiko. La 14-n de junio la grupeto de esperantistoj – muzikŝatantoj el Jekaterinburgo vizitis la koncerton de pianisto kaj esperantisto Andrej Korobejnikov. Necesas rimarki, ke muzikemuloj de nia urbo delonge jam aprezis la talenton de la pianisto, atendas liajn koncertojn kaj la halo de la filharmonio dum la koncertoj de Andrej ĉiam estas plen-plena. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al RSS - Jekaterinburg