Urboj:






Dum la pasinta semajnfino en Jekaterinburgo pasis interurba Esperantista renkontiĝo, dediĉita al la Internacia Tago de geamikoj, festata la 9-an de junio. La unua nia provo festi tiun ĉi feston okazis pasintsomere, ankaŭ junie. Ĝenerale, iom deflankiĝante de la temo, indas skribi, ke mi persone trovas la pretekston, al kiu ni decidis dediĉi nian kunvenon, vere belega. Ĉar mi mem aprezas amikecon en la vivo kiel la plej altan formon de homaj interrilatoj, pli gravan, eĉ ol amo. Ĉiam mi estas tre dankema al miaj geamikoj, esperantistoj kaj ne, kiuj akompanas min dum la vivo, helpas kaj subtenas min, inspiras kaj instruas min en multo! Tial tiun ĉi renkontiĝon nia organiza teamo preparis kun la rimarkinda entuziasmo. Kaj, ŝajne, rezultis bela aranĝo! Pri la lasta fakto mi vere ĝojas kaj memorante, ke vera ĝojo estas la ĝojo, dividita kun iu, mi penos tuj pli detale priskribi al vi la eventon :)
	Niaj aliurbaj gastoj komencis alveni jam ĵaŭde: la unuaj estis la familio de Pavel Veselov, venintaj kvinope el Tjumeno; eĉ la bopatrino de Paŝa, Nadeĵda Borisova, decidis subteni la aranĝon - dankegon! Pavel estis inter la ĉefaj organizantoj de la renkontiĝo kaj li ĉiam estas ne supertaksebla helpanto en ĉiuj teknikaj demandoj! Ankaŭ ĉi-foje la teknika flanko de la aranĝo funkciis senriproĉe! Vendrede matene, la 7-an de junio venis gastoj el Volgogrado: Anna Zabavina kaj Svetlana Arhipova. Mi ege ĝojis vidi ilin! Mi scias, ke ankaŭ tre volis veni kaj partopreni la renkontiĝon Valentina Miĥajlovna Spicina, sed, bedaŭrinde ŝi ekmalsanis kaj devis hospitaliĝi en la tempo antaŭ la renkontiĝo. Kun volgogradanoj uralaj esperantistoj amikas jam dum multaj jaroj, ili penas partopreni niajn ĉeestajn kaj virtualajn renkontiĝojn, ili ankaŭ abonas nian dissendoliston kaj ofte aktive partoprenas niajn aktivaĵojn tie. Min tre ĝojigas nia interurba Esperanto-amikeco kaj mi esperas, ke ĝi plu daŭros kaj prosperos!
	Ankaŭ la 7-n de junio, tagmeze, atingis Jekaterinburgon du niaj delongaj fidelaj geamikoj el Apudmoskvo: Irina Gonĉarova, kiu partoprenis multajn niajn EsPrimojn kaj kunorganizis lingvotrejnadojn en Jekaterinburgo kaj Aleksandr Basov, kiu estis jam aktiva partoprenanto de ĉiuj 4 lingvotrejnadoj kaj kelkaj regionaj renkontiĝoj. Kune kun ili alveturis Ilja Gnusarjov el Penza, kiu la unan fojon vizitis nin en 2018 kaj instruis ĉi tie por la C-nivelo dum la 4-a lingvotrejnado; ankaŭ ĉi-foje Ilja ĝojigis nin per sia veno kaj partopreno. Cetere, denove iom deflankiĝante de la temo, mi menciu, ke la 7-an de junio Ilja havis la naskiĝtagon kaj lian 35-jariĝon ni tre gaje kaj bele festis vespere de tiu ĉi tago en mia hejmo! Mi esperas, ke tiu ĉi naskiĝtagfesto iĝis memorinda por Ilja!
	La ĉefa kunveno de la evento okazis sabate, la 8-an de junio, ĝin partoprenis entute 33 homoj el 10 rusiaj urboj: 14 – jekaterinburganoj kaj 19 – aliurbaj gastoj: el Apudmoskvo - 2; Ĉelabinsko - 3; N.-Tagilo - 2; Penzo - 1; Revda - 1; Tjumeno - 7; Volgogrado - 2; V. Piŝma - 1. Menciindas, ke inter la venintaj gastoj ankaŭ estis la simpatia familio el Jekaterinburgo, gepatroj venis kun la filo, juna jekaterinburga esperantisto Janik, bonega lernanto de Esperanto en individuaj lecionoj de Irina Gonĉarova. La knabeto lasis neforviŝeblan impreson pro sia parolkapablo en Esperanto kaj ĝenerala inteligenteco!
	La programo komenciĝis de la parto, en kiu ni rememoris ĉiujn niajn forpasintajn geamikojn – ural-siberiajn esperantistojn. Iam en 2005, kiam mi kaj Viktoro partoprenis la 92-an Japanan nacian kongreson en Jokohamo, ambaŭ ni estis impresitaj pri tio, ke japanaj esperantistoj havas la bonan tradicion komenci siajn ĉiu-jarajn kongresojn de la rememoro pri esperantistoj, forpasintaj dum la kuranta jaro. Do, mi pensis , ke estus bone enigi tiun kutimon ankaŭ en la programon de nia aranĝo.
	Aprile ĉi-jare estis jam 10 jaroj, kiel forpasis Viktoro. Omaĝe al tiu ĉiu trista dato nia triopo: Vladimir Opletajev (Surguto), Pavel Veselov (Tjumeno) kaj Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) eldonis la memorlibron pri Viktoro en PDF-formato, aspekte similan al la kajeroj de la revuo “Komencanto”, kiun mi kaj Viktoro redaktis kaj eldonadis dum 12 jaroj. La intensa laboro pri la memorlibro daŭris dum du monatoj, mi ŝatus ĉi tie ankoraŭ foje kore danki la ne anstataŭigeblan mian helpanton kaj amikon Vladimir Opletajev - sen lia grandioza laboro tiu ĉi libro apenaŭ aperus. Du semajnojn antaŭ nia junia renkontiĝo ni anoncis pri la laborfino kaj afiŝis nian eldonaĵon en la jekaterinburga kaj surguta grupoj en Vk. Ankaŭ aperis la informo pri la grandega laboro pri la ciferigo de ĉiuj eldonitaj iam papere revuoj “Komencanto”, kiun memvole faris dum kelkaj jaroj novosibirska esperantisto Stanislav Katsko (la lernanto de nia iama koresponda kurso de Esperanto kaj fidela abonanto de “Komencanto”). Dum nia junia renkontiĝo ni ankaŭ disdonis speciale preparitajn kaj presitajn de Pavel Veselov faldfoliojn pri Viktoro. La rememoran parton de la programo komencis la sonigita kanto de V. Jegorov “Amikoj nin forlasas…" en la traduko kaj plenumo de Mikaelo Povorin; surekrane aperis fotoj de ĉiuj geamikoj, kiuj jam ne estas kun ni. Ankaŭ estis montritaj du videofilmetoj pri Viktoro kaj unu, sendita al ni de novosibirskaj esperantistoj, pri Katerina Arbekova.
	La rememoran parton sekvis la belega valso de geamikoj en la plenumo de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ni transiris al la sekva programero, en kiu la ĉeesttintoj, rakontis historiojn ligitajn kun la geamikoj, parolis pri la signifo de amikeco en ilia vivo. Raja Kudrjavceva atentigis ĉiujn pri la slogano, pendita surmure de la kunvensalono: “Kolektu apud vi nur tiujn, kiujn vi volus brakumi” kaj poste ŝi rakontis pri sia lasttempa koresponda amikeco kun la esperantistino-pentristino Helga Plotner el Germanio kaj montris la ricevitan de ŝi valoran donacon: freŝeldonitan libron “Mia pentrista vivo por paco kaj Esperanto”; Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev iom rememoris pri siaj vizitoj al Britio kaj la plurjaraj amikaj interrilatoj kun britaj esparantistoj; Galina Terentjeva montris la videon, registritan de ŝi en 2008 dum EsPrimo-5, kiam dum la solena fermo de la aranĝo nia tiama gasto el Pollando Georgo Handzlik prezentis sian freŝverkitan kanton, kiun dediĉis al la uralaj geamikoj; Anna Zabavina el Volgogrado rakontis pri la multjara amikeco kun sia amikino ankoraŭ de la studentaj jaroj kaj finis sian rakonton per la voĉlego de la bela parabolo pri amikeco. Kaj la dua gastino el Volgogrado Svetlana Arĥipova deklamis la tradukitan de ŝi poemon “Al amikoj” de la rusa klasikulo Pjotr Vjazemskij. Poste, rememorinte al ĉiuj pri la nehazarda subtitolo de la renkontiĝo: “Belegas nia kuno, geamikoj!”, kiu estas libera traduko de la konata frazo el la verko de A. S. Puŝkin : “Druzja, prekrasen naŝ sojuz!” , Raja Kudrjavceva invitis la ĉeestintoj transiri al la sekva programparto, dediĉita al la 225-jara naskiĝdatreveno de la fama rusa poeto, okazinta antaŭ du tagoj – la kultura tutlanda evento, kiun esperantistoj ne povis preteriri. Sekvis la malgranda informo pri la poezia semajno, kiu estis sukcese okazigita en la Ural-Siberia dissendolisto kaj poste ĉiuj spektis la animacian filmeton, kiun produktis en 25 lingvoj de la mondo la studio “Lukomorje Piktures” surbaze de la prologo el la fama verko de A. S. Puŝkin” Ruslano kaj Ludmila”. Notinde, ke la tekston en la traduko de Sergej Rublov, en la filmeto voĉlegis nia samurbano – esperantisto Aleksandr Osincev: vk.com/video21342734_165336...
	Post la filmeto okazis la brila, jam ĉeesta, voĉlegado de la alia fama poemo de A. S. Puŝkin “Fabelo pri ora koko”, fare de niaj gastoj Irina Gonĉarova kaj Ilja Gnusarjov. Ŝajne, ĉiuj ĉeestintoj ĝuis la prezentaĵon!
	La programparton omaĝe al la jubileo de Puŝkin, sekvis la programero, dum kiuj ĉiuj spektis speciale senditajn al ni videojn kun la salutvortoj kaj kantoj en Esperanto de geamikoj el fora Kubo. Pri tio klopodis kaj aranĝis tion tjumena esperantistino Maria Gonzalez-Hurtado, eksa kubanino. Estis tre kortuŝe vidi surekrane kubajn samideanojn kaj agrablis aŭdi iliajn varmajn kaj amikecplenajn salutvortojn!
	Ĉar por la partoprenintoj de la renkontiĝo estis zorge preparita la festa tablo kun multaj bongustaĵoj, ĉiuj estis invititaj frandi ilin kaj komenciĝis la ĝoja festeno kaj neformala interkomunikado. Sed ĝuste tiam estis realigita ankoraŭ unu planita programero, dediĉita al la ĉi-jara 100-jara jubileo de nia elstara rusia bardo Bulat Okuĝava, en kies kreado la temo de amikeco kaj kantoj pri amikoj okupas gravan rolon. Nia jekaterinburga triopo: Jelena Uspenskaja, Sergej Kumkov kaj Raja Kudrjavceva elektis 8 enhave proksimajn al la temo de nia kunveno kantojn, multobligis iliajn tekstojn por ĉiuj partoprenintoj kaj gvidis la komunan kantadon, kiu okazis akompane de la gitarludo de Sergej Kumkov. Min persone tre plezurigis tiu ĉi parto de nia aranĝo, ĉar la kantoj estis volonte kaj bone prezentitaj amase kaj tio kreis mirindan amikecan etoson.
	La festa kunveno pasis en unu el longaj kaj plenlumaj juniaj tagoj, la vespero venis nerimarkinde kaj estis malfrua belega sunsubiro; la fenestroj de la kunvensalono estis malfermitaj kaj en la aero ŝvebis la aromo de la floranta ekstere siringo, je animo estis varme kaj feste kaj oni ne volis disiri...
	Mi esperas, ke mi sukcesis transdoni al vi la humoron kaj atmosferon de tiu ĉi mirinda sabata tago kaj vi sukcesis ĝin kapti kaj percepti kvazaŭ ankaŭ vi ĉeestis nian junian renkontiĝon de geamikoj! Deketaĝan dankon al ĉiuj, kiuj kontribuis por ĝia sukceso!
	Amike,
	Raja Kudrjavceva

 Esperanto
 Esperanto Русский
 Русский















