Urboj:




La 2024-a jaro estas jaro de la 145-a naskiĝdatreveno de la urala verkisto Pavel Petroviĉ Baĵov (27.01.1879 - 03.12.1950), kiu famiĝis kiel aŭtoro de epikaj rakontoj, bazitaj je urala folkloro. Liaj verkoj kun la originala suka aŭtora lingvaĵo kaj interesveka kaj neantaŭprognozebla enhavo, riĉaj je legendoj kaj popolaj kredaĵoj, estas konataj tra la tuta mondo, ili inuigas diversajn generaciojn, diverslingve parolantajn homojn.
De la 27-a de januaro, naskiĝtago de la verkisto , en Jekaterinburgo kaj en Sverdlovska provinco oni komencis festi lian jubileon kaj jubileaj aranĝoj daŭros la tutan jaron. Sur la ĉefa jekaterinburga placeto, en Belinskij- biblioteko, okazis la prezentado de la libro de A. Fedosov pri Baĵov “Po tu i etu storonu baĵovskogo skaza”. La publiko ankaŭ povis ĝui koncertajn programerojn kaj aŭdi la aŭtobioriografion de la verkisto en la plenumo de la aktoro Aleksandr Borisov el la urba teatro de dramo.
Muzeo pri historio de Jekaterinburgo okazigis originalan teman fulmobandon: laŭ la ĉefa urbostrato de Lenin kaj laŭ la strato de Baĵov vagis unu el la herooj de la epika rakonto de Baĵov –– magia natura ekzistaĵo, giganta homo-serpento.- grandega kolubrego, kiu havas senliman potencon super subtera oro kaj “malbonkoraj homoj”.Ĝia longeco estis pli ol dek metroj, tial estis bezonataj 12 homoj por movi ĝin, ja tio estis pupo en la ĉina maniero de drakoj.
En la jekaterinburga ”Domo de kino” okazis premiero de la kurtmetra kinofilmo “Kak Djoma Bakluŝkin Baĵova proĉjol” kaj krea renkontiĝo kun ĝia reĝisoro Andreo Kim. En la teatro de Literatura kvartalo de la urbo estis prezentita literatura – muzika programo “Epikaj rakontoj de Baĵov kun la orkestro". Aktorojn de la teatro akompanis konata en la urbo orkestro B-A-C-H.
Kulturaj aranĝoj, kies celo estas konservi kaj popularigi krean heredaĵon de P.P. Baĵov, plu daŭros. Tiel, junie devas aperi la libro “Pavel Baĵov” el serio “Vivo de rimarkindaj personoj”. Novembre en jekaterinburga teatro de pupoj estas planata la premiero de la spektaklo “Tajutkino zerkalce”je la verko de Baĵov, kaj decembre eblos spekti en kinejoj plenmetran kinofilmon”Baĵov. Prunteprenita tempo”.
Kiel sonas La rakonto De Bazhov "La Ŝtona Floro" en diversaj lingvoj de la mondo

















