Urboj:









Dimanĉe, la 1-an de septembro, en Jekaterinburgo okazis la tradicia evento, kuniganta sur la komuna tereno reprezentantojn de plej diversaj nacioj.
Tio estas festo, fondita en 2002 jaro kaj festata jam pli ol 20 jaroj. Ĝi nomiĝas Tago de Uralaj popoloj kaj pasis ĉi-jare en la urba centra parko de kulturo kaj ripozo. En 2024 la Tago de Uralaj popoloj estis koincidigita al festado de la 90-jariĝo de Sverdlovska provinco kaj al la Jaro de familio en Rusio.
Gastojn kaj partoprenintojn de la festo ĝojigis per sia beleco, gajeco kaj gastamo 27 naciaj pavilonoj, kiuj montris la tutan diversecon de kulturo de popoloj, vivantaj en Meza Uralo.
Ankaŭ funkciis artaj metiejoj, foiro de majstroj pri ornam-aplika arto; kaj ĉiu deziranto povis partopreni metiejojn kaj distrajn popolajn ludojn.
Post la fino de solena parto de la evento okazis koncerto-maratono kun la prezentaĵoj de profesiaj kaj amatoraj kreaj kolektivoj kaj artistoj. Kiel parto de la programo sur la scenejo de la parko okazis defilado kun la titolo “Evoluo de poredziĝfesta modo”, kie estis montritaj edziĝfestaj roboj ekde la 40-dekaj jaroj de la ХХ jarcento ĝis la nuntempo.
La belan feston ĉeestis ankaŭ la paro de jekaterinburgaj esperantistoj. Raja Kudrjavceva kaj Vajĉeslav Gusev trairis la parkon, nerapide promenante de la uzbeka pavilono al la pola korteto, kaj plu al la tatara pavilono kaj al la najbara al ĝi , kiu bele nomiĝis “Mia Dagestano” k.t.p.; kun intereso spektante naciajn dancojn kaj plezure gustumante freŝbakitan armenan lavaŝon kaj bongustan uzbekan pilafon, kaj certe farante fotojn por la memoro, kiujn eblas vidi sube.

















