Pri la partopreno en la dua Internacia forumo de virinoj en Jekaterinburgo

Urboj: 

Komuna foto post la kunsido de nia sekcio. Mi sidas la unua de dekstre en la unua vico
Komuna foto post la kunsido de nia sekcio. Mi sidas la unua de dekstre en la unua vico
Dum la plenkunsido de la forumo en la cefa halo
Dum la plenkunsido de la forumo en la cefa halo
La ĉefaj organizantoj kaj prizorgantoj de la forumo. La tria de la dekstro en la vico M. Ju. Plasunova
La ĉefaj organizantoj kaj prizorgantoj de la forumo. La tria de la dekstro en la vico M. Ju. Plasunova
La eksterlandaj partoprenintoj de la forumo
La eksterlandaj partoprenintoj de la forumo

La 1-an de junio mi partoprenis la Internacian forumon de virinoj, kiu okazis en Jekaterinburgo jam la duan fojon. Al la partopreno min invitis mia konatulino, eksa vicgubirniestro pri naciaj demandoj ankoraŭ ĉe la regiona registaro de la guberniestro E. E. Rossel (1995-2009). Nun Marina Jurjevna Plasunova loĝas kaj laboras en Moskvo kaj dum la forumo kontrolis la laboron de la sekcio “Internacia kultura humaneca kunagado”. Ŝi ĉiam tre bone kaj estime rilatas al Esperanto kaj aprezas la agadon de nia esperantista societo en Jekaterinburgo.

La forumo pasis je la vasta placeto de nia moderna kaj grandega EKSPO - centro, kiu situas iom flanke de la urbo-centro, havas la grandegan halon por 5000 sidlokoj. Ĉi tie okazis la solena malfermo kaj plenkunsido de la evento, kiun partoprenis la gvidantoj de la regiono kaj la urbo, jekaterinburga metropolito Jevgenij, la prezidanto de la internacia forumo de BRIKS-landoj Anand Purima, la unua vicprezidanto de la Rusia Asocio de asistado ĉe UN Aleksei Borisov kaj multaj aliaj. Ankaŭ estis eksterlandaj partoprenintoj el pli ol 30 landoj: al la forumo venis damoj el Gvineo, Turkio, Hindio, Aŭstrio, Islando, Belorusio, Azerbajĝano, Armenio, Kazahio k.a. Ĉiuj volis montri sin en la tuta beleco kaj multaj vestis naciajn robojn kaj kostumojn. Post la plenkunsido en la ĉefa halo kaj la kafo-tea paŭzo komenciĝis la kunsidoj en apartaj diversaj sekcioj de la forumo kaj mi iris al la sekcio de Internacia kultura humaneca kunagado, kie okazis interŝanĝo de la sperto en tiu ĉi sfero, virinoj rakontis pri sia agado diverslande kaj loke. Fine de tiu kunsido estis la komuna fotado kaj post ĝi la kuratoro de nia sekcio, mia supremenciita konatulino, konatigis min kun kelkaj gravaj personoj-partoprenintoj. Estis valore, ke ŝi prezentis min kiel la gvidantinon de la societo de jekaterinburgaj esperantistoj. En la konversacio kun unu el la ĉeforganizantoj mi eĉ menciis pri la eble utopia ideo de esperantistoj turni sin al la gvidantoj de BRIKS kun la propono trakti Esperanton kiel eventualan laborlingvon de BRIKS-organizaĵo. Al kio mia kunparolantino serioze respondis, ke ni provu tion, ĉar foje povas elpafi kaj realiĝi la plej utopiaj ideoj :)

 

Raja Kudrjavceva

fonto

Komentoj el VKontakte