125 jaroj Sergej Rublov

Sergej Grigorjeviĉ Rublov – rusa sovetia inĝeniero-kemiisto, poeto, esperantologo, tradukisto, propagandisto de Esperanto, aktivulo de la sovetia esperantista movado naskiĝis la 14an de januaro 1901 en Odeso, esperantistiĝis en 1911. En la jaroj 1921-1929 li estis unu el la gvidantoj de la esperantista movado en Odeso. En 1925 Rublov estis elektita al la Centra Komitato de SEU (Sovetlanda Esperantista Unuiĝo), samjare li fariĝis membro de la Lingva komisiono de SEU, en 1929 – membro de la Internacia Lingva Komitato. En la 1927a jaro Sergej Rublov verkis la lernolibron “Esperanto-rondeto” duparta, kiu estis tradukita el la rusa en plurajn lingvojn entute en 15 eldonoj. En ĉi tiuj jaroj li multe okupiĝis pri la kvanta kaj kvalita analizoj de la Esperantaj radikoj, kaj rezulte estis verkita granda struktura vortaro de Esperanto. En la jaroj de la Granda Patrolanda milito Sergej Rublov servis en kemiista bataliono kaj estis dekoraciita per medaloj. Aparte li elstaris kiel tradukisto de sciencaj kaj beletraj libroj: verkoj pri kemio de akademiano Aleksandr Fersman, de la sciencfikcia romano de Aleksandr Bogdanov “Ruĝa stelo” (kunlabore kun Nekrasov kaj Miĥalski, 1929); de centoj da versaĵoj de kelkdekoj da rusaj kaj sovetiaj poetoj. En la jaro 1979 aperis “111 fabloj” de Ivan Krilov en lia tradiuko, en 2002 en Jaroslavlo estis eldonita la unua 568-paĝa volumo de “Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov. A.S. Puŝkin”. Sed multaj tradukitaj kaj originalaj verkoj de Sergej Rublov dume restas en manuskriptoj. Lia verka postlasaĵo estas kolosa. Kiel li mem asertis, “la tradukoj de versaĵoj baziĝas je la teorio de sonritma versa strukturo, kiu multe helpas al kompreno kaj ekposedo de specifaj poeziaj formoj”. Pro sia multjara granda scienc-teknika laboro Sergej Rublov ricevis en 1964 honoran titolon “Merita inventisto de Ukraina SSR”. Li mortis la 8an de julio 1979 en Odeso.

 

 

Komentoj el VKontakte