2025 jaro estas jubilea por la rusa poeto, prozisto Pjotr Pavloviĉ Jerŝov (1815 – 1869)

Urboj: 

Tiu ĉi jaro estas jubilea por la rusa poeto, prozisto Pjotr Pavloviĉ Jerŝov (1815 – 1869) - aŭtoro de la konata al ĉiuj de infaneco fabelo “Ĉevaleto – ĝibuleto”.
Jerŝov naskiĝis en Tobolska gubernio, lernis en la gimnazio en Tobolsko kaj poste studis en la Imperiestra universitato de Sankt- Peterburgo. Ekde la 21-a jaraĝo li laboris en Tobolska gimnazio kiel instruisto kaj eĉ iĝis ĝia direktoro, kiam havis 42 jarojn.
Ĉi-jare marte oni festis la 210-an naskiĝdatrevenon de la verkisto. En la Tjumena provinco la 2025-a jaro estis deklarita kiel jaro de Jerŝov. Dum ĝi okazis/as multe da aranĝoj, dediĉitaj al tio: literaturaj ludoj, kvizoj, publikaj legadoj de lia fama fabelo, spektado de animacia filmo surbaze de la verko de Jerŝov k.a

Tjumena esperantistino Nadeĵda Ŝeveljova skribis pri la aranĝo omaĝe al P.P.Jerŝov , kiun ŝi antaŭnelonge partoprenis en Tjumeno.

La 9-an de novembro de 2025 en tjumena Domo de fabelo, kiu havas nomon de P. P. Jerŝov, okazis kunveno en “Literatura salono”, dediĉita al la aŭtoro de la fabelo “Ĉevaleto’- ĝibuleto’ “ Jerŝov Pjotr Pavloviĉ kaj al lia fama fabelo. La fabelo aperis antaŭ 191 jaro, Dum la vivo de la verkisto ĝi estis reeldonita trifoje, kaj entute ĝis la revolucio oni eldonis ĝin 26-foje. Al la komenco de la ХХ-a jarcento tiu ĉi verko iĝis klasikaĵo de infana literaturо. En sovetia tempo la fabelo “Ĉevaleto’- ĝibuleto’ “estis tradukita el la rusa en 27 lingvojn kaj reeldonita pli ol 130-foje.

Dum tri horoj de la aranĝo sonis elektitaj fragmentoj el la fabelo en diversaj lingvoj de la mondo: en la itala, franca, germana, bulgara, serba, pola, ukraina, tatara k.a. Mi voĉlegis la elektitan de mi fragmenton en Esperanto. Sed antaŭ tio mi mallonge informis la aŭskultantojn pri la lingvo mem kaj kiel ĝi aperis.
Ĉies elpaŝoj dum la kunveno estis allogaj kaj esprimplenaj. Ni ekkonis multe da interesaĵoj pri la verkisto P.P. Jerŝov kaj lia fabelo. Relegadon de la verko akompanis kvizoj, kantado, ŝercado, konatiĝo kun bildoj-ilustraĵoj al la fabelo k.a. La aranĝon lerte gvidis la estrino de la komunumo de samlokanoj el Iŝim Olga Anatoljevna Puskarjeviĉ kaj ĵurnalisto-regiongrafo Vladimir Poliŝĉuk.
Ĉi tie vi ankaŭ povas legi la fragmenton de la traduko el la rusa en Esperanton de “Ĉevaleto-ĝibuleto” kaj vidi fotojn, faritajn dum la aranĝo.

La fabelo de P.P. Jerŝov Ĉevaleto-ĝibuleto

fonto

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte