La 11-an de marto 2025 forpasis jekaterinburga esperantisto Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (25.02.1958-11.03.2025)

Urboj: 

Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (25.02.1958-11.03.2025)
Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (25.02.1958-11.03.2025)

Viktor naskiĝis en Sverdlovsko, studis en Urala politeknika instituto, finis ĝian radioteknikan fakon, laboris kiel sistemestro de Linux en Sberbanko.
Memlernanto, li esperantistiĝis en 1982 per ekspresa kurso "Esperanto en 16 tagoj" de Boris Kolker, publikigita en la revuo "Kemio kaj vivo". En 1984 Viktor partoprenis sian unuan Esperanto-renkontiĝon OrSEJT-26 apud Krasnojarsko, post kiu li flue ekparolis Esperante kaj iĝis aktiva membro de SvEK. Li aktive partoprenis la kluban agadon en la jaroj 1984-1997, estis unu el la ruslandaj pioniroj de komputiligo de Esperantujo, kunlaboris en la eldonejoj "Sezonoj" kaj "Ural-Sovety", por kiuj li produktis Esperantajn tiparojn. Ekde la fondo de la gazeto "Ruslanda esperantisto" kaj ĝis 1994 li enpaĝigis ĝin, estis redakciano de la revuo "La Ondo de Esperanto" pri komputilaj aferoj, estis la gvidanto de komputila sekcio de REU.
En 1997 Viktor kunorganizis la internacian renkontiĝon Europo - Azio; en 2005 - REK-24 en Jekaterinburgo. Ĝis la lasta jaro li aktivis inter jekaterinburgaj esperantistoj, regule vizitis la lokajn klubkunvenojn. La 26-an de julio de 2024 li estis intervjuita de ĵurnalistoj de la loka televidkanalo okaze de la Tago de Esperanto.
Ni funebras kaj kondolencas al ĉiuj proksimuloj de Viktor.

 

Jekaterinburgaj esperantistoj.

fonto

 

Komentoj el VKontakte