Aldoni novan komenton

Impresoj de la unua somera monato

Urboj: 

Somero ĉiam estas tre atendata kaj dezirata sezono por mi. Mi nur bedaŭras, ke traflugas ĝi tiom rapide, ke mi ne sukcesas plensatiĝi de suno, lumo, varmo, ĝoijga por la okuloj vido de verdaĵoj kaj abundo de floroj. Jen ankaŭ ĉi-foje jam preskaŭ finiĝas junio, kiu pasis tre rapide. Cetere, estas tre interese, amikoj, kiel vi pasigis la unuan someran monaton? Malgraŭ tio, ke en junio abundis pluvaj, grizaj tagoj kaj tro maloftis la sunaj kaj serenaj, ni (mi kaj Viktoro, kaj espereble ankau aliaj membroj de “Arĝenta Flamo”) pasigis junion tre agrable kaj ĝoje. Mi ŝatus ĉi tie rakonti pri tio.

Ankorau antaŭ kelkaj jaroj, kiam aperis nia E-klubo “Arĝenta flamo”, mi proponis al la klubanoj peni kunfesti ĉies naskiĝtagojn, kune vizitante en tiuj festaj tagoj iun koncerton, aŭ teatran spektaklon. Kaj ni provis sekvi tiun, jam eblas diri tradicion, ĉiam kiam koincidis niaj deziroj kaj niaj eblecoj.

Tial, ke en la klubo ni havas triopon, kiuj naskiĝis kun kelktaga distanco sub la stelaro Ĝemeloj - Arina, Katja Zamislova kaj mi mem – ĉi foje ni havis tri tiajn ĝojajn sinsekvajn naskiĝtagojn.
 
La unua, de Arina, okazis la 29-an de majo. Estis dimanĉa tago kaj Arina invitis nin viziti la urban filarmonion. Antaŭ ol iri tien ni renkontiĝis centre de la urbo, en la Domo de Amikeco, kie havis belan ĉetablan festenon, dum kiu gratulis la naskiĝinton, tostis je ŝia sano kaj faris al ŝi niajn agrablajn donacetojn. Poste ni gaje kuniris direkte al la filarmonio, kiu situas proksime al la Domo. En la filarmonio ni ĝuis belegan ĵazan koncerton en la plenumo de ĵaz-triopo el Francio. Fakte ili estis anoncitaj tiel, sed evidentiĝis, ke la triopo estis internacia: pianisto estis franco, kontrabasisto – belgo, kaj tamburisto – kanadano. Junaj muzikistoj simple ravis nin ĉiujn per sia virtuoza kaj emocia muzikplenumado. Post la koncerto ni ĉiuj eksentis la plian alfluon de bonhumoro. Volonte reveninte en la Domon de Amikeco, ni trinkis tie teon kun torto kaj bongustaj dolĉaĵoj, inteŝanĝante per la impresoj kaj longe ne dezirante disiri hejmen.
 
Katja,  kiu havis naskiĝtagon la sesan de junio, havis ankaŭ la diplomdefendon en tiu aŭ en tre proksima al tiu tago, tial ŝi devis lasi la festadon por la alia tago de junio. Ŝi decidis festi tre neordinare kaj invitis la tutan kompanion en speciale luitan de ŝi fotostudion, kie ni dekomence iom «bruis», gratulante ŝin kaj tostante per vino ĉe la tablo. Sed poste Katja, kiu mem nuntempe estas allogita pri fotado, aranĝis por ĉiuj ĉeestantoj fotosesion, kiun ni ĉiuj fakte spertis por la unua fojo. Estis vere interesa por ni sperto kaj ni ĝuis tiun tempeton en la fotostudio, tute nerimarkinte, kiel traflugis kvar horoj tie. Do, ni ĉiuj restis tre ĝojaj pro ĉio kaj vi povos vidi sube kelkajn fotojn, faritajn de Katja ĝuste tiutage.
 
La 20-an de junio venis mia vico organizi la feston, kiu havas nomon Naskiĝtago. Tiucele mi anticipe akiris biletojn por kune viziti  tre simpatian urban teatron, kiu nomiĝas “Kamernij” kaj apartenas al tiel nomata Literatura Kvartalo de la urbo. Tio klarigas la fakton, ke repertuaro de la teatro plejparte konsistas el surscenigitaj klasikaĵoj kaj ankaŭ ni spektis tiutage lirikan komedion de fama rusa dramverkisto A. Arbuzov “La fabeloj de malnova Arbato”. Ĉar estis labortago, ni ĉiuj renkontiĝis vespere post la laboro apud la teatro. Miaj geamikoj tre ĝojigis min, alveninte kun belegaj florbukedoj kaj mi sidis en la halo, troviĝante en la stato de feliĉa sinleviĝo kaj radiante la ĝojon ĉirkaŭen. Post la spektaklo ni, kiel kutime, kuniris en la Domon de Amikeco, kie havis tradician festan ĉetabliĝon. Laŭ voje al la Domo ĉiuj vigle interŝanĝis per opinioj pri la vidita. Disiris lau hejmoj ni jam ĉirkaŭ la dekdua horo noktomeze, sed dank’ al la plej longaj tagoj de jaro, estis tute lume. Estis vera plezuro dividi la ĝojon de tiu festa por mi tago kun miaj junaj amikoj.
 
Mi opinias, ke tiuj komunaj festoj estas valoraj, ĉar ili unuigas nin,vigligas nian E-vivon ĉi tie kaj beligas nian ĉiutagecon, kiu sen tiuj festoj eble estus malplikolora. Mi dorlotas la esperon , ke ni ĉiuj plu havos bonan, impresplenan, ĝojan someron kaj deziras tion al ĉiuj miaj E-geamikoj!
 
Raja Kudrjavceva
(Jekaterinburg)

 

El fotoj, faritaj de Katja en fotostudio