Okazis la unua Lingva Festivalo en Jekaterinburg.
Urboj:
Lingvafestivaloj:
Lingvaj festivaloj delonge jam populariĝis en la mondo. Ili sukcese pasas en multaj urboj de nia lando. Fin-fine la verda lumo aperis por ĉi tiu evento ankaŭ en Jekaterinburg kaj ĉi tie okazis la unua Lingva Festivalo.
Se taksi la dimension de la evento en nia urbo, ĝi certe ne kompareblas kun la grandiozaj Lingvaj Festivaloj, kiuj okazas dum la lastaj jaroj en Moskvo aŭ S-Peterburgo, kaj laŭ la grandeco, kaj laŭ la kvanto de la partoprenintoj kaj la kvanto de la prezentitaj lingvoj ĝi cedas al ili. Sed laŭ la signifo ĝi sendube gravas: ja realiĝis tre bona iniciato kaj estas farita unua kuraĝa paŝo sur tiu ĉi agadkampo.
La Lingva Festivalo pasis la 18-n de majo, sabate, surbaze de la gimnazio № 5, situanta en la centro de la urbo; tre moderna kaj impona gimnazio, kun la komfortaj klasĉambroj kun ĉiuj bezonataj teknikaĵoj.
La aranĝo estis orientita plejparte al lernejanoj kaj instruistoj de la gimnazio, kaj krome al ĉiuj linvgvemuloj kaj scivolemuloj. La organizantoj havis celojn montri la riĉecon kaj valorecon de diversaj lingvoj en la mondo, stimuli la lingvolernadon, popularigi internaciismon kaj estiman rilaton al aliaj kulturoj.
Membroj de nia E-klubo “Arĝenta Flamo”ĝojis meti sian brikon por la sukceso de la iniciato kaj aktive partoprenis la festivalon. Saŝa Osincev kaj mi elpaŝis kiel prezentantoj de Esperanto, Katja Zamislova fotis, ĉiuj ceteraj klubanoj ĉeestis subtene kaj kelkaj partoprenis la metiejon pri dancado, kie oni montris kaj instruis danci dancojn de diversaj popoloj.
Mi devas rimarki, ke prezenti Esperanton ne estis tiom facile, ĉar la proponita al ni ritmo de la prezentaĵoj estis tre rapida. Por unu prezentaĵo en nia dispono estis nur 10 minutoj! Eĉ konsiderante, ke ĝenerale la formato de Lingvaj Festivaloj estas saltado laŭ la supraĵoj, tio estis tre malmulta. Klasika tempo por la prezentaĵoj, proponita ankoraŭ de la aŭtoro de la ideo Dennis Keefe, homo kiu elpensis la formaton de LF, estas 40 minutoj.
Nu ni devis iel akomodiĝi al la cirkonstancoj! Helpis nin la sperto, akirita dum la partopreno en peĉakuĉoj kaj ni konstruis nian prezentaĵon laŭ iliaj modeloj : montris 20 bildojn, kiuj iom klerigis pri la lingvo, prezentis gravajn faktojn el ĝia historio, rakontis pri ĝiaj aplikeblecoj kaj fine ankoraŭ restis(!) tri –kvar minutoj, dum kiuj ni sonigis diversĝenrajn muzikajn fragmentojn el E-kantoj, speciale elektitajn de nia klubanino Jana Husanova. Al geknaboj plaĉis, kiam ni petis ilin nomi, el kiu muzika stilo estu la sonaĵo, kaj ili kuraĝe mendis repon, pezan rokon k.t.p.
Dum du horoj kaj duono nian klasĉambron vizitis naŭ grupoj de lernejanoj de diversaj aĝoj, po 25-30 en ĉiu grupo, entute ĉirkaŭ 250 aŭskultantoj. Foje ni vidis, ke geknaboj ne volis foriri el nia ĉambro kaj ilia instruistino estis devigata simple severe forkonduki iln. Foje venis la vica grupo kaj okupante la sidlokojn en la ĉambro kaj babilante inter si, la geknaboj menciis ion el la enhavo de la antaŭaj prezentaĵoj kaj Saŝa demandis ilin, ĉu eble ili jam vizitis nin. Poste ni komprenis, ke tio estas la sekvo de la interŝanĝo de la impresoj jam en koridoroj de la gimnazio kaj nin tio ĝojigis.
Konsciante, ke ne eblas rakonti pri la lingvo ĉion eĉ dum unu-du horoj, sed eblas iom konatigi kun ĝi, altiri la atenton , eble akiri la kontaktojn por la estonto, ni ĝuste tion penis fari kaj faris sufiĉe informstreĉe kaj sen troŝarĝo.
Ni esperas tamen, ke dum la sekvaj festivaloj estos disponigita pli da tempo por la prezentaĵoj. Eblus jam dum la prezentaĵo disdoni la invitilojn kun la propono renkontiĝi post 3-4 tagoj por pli longa, unu-duhora, laŭtema komunikiĝo en la sama gimnazio (post la anticipa interkonsento). Nu, necesas fari tion dum la afero ardas kaj la impresoj ne tute forvaporiĝis.
Dum la posttagmanĝa tempo nin vizitis nur kelkaj unuopuloj- lingvemuloj kaj scivolemuloj , ne lernejanoj, sed jam studentoj. Ĝenerale la organizantoj esperis, ke tiaj interesitaj gastoj de ekster la gimnazio pli multos kaj ĝuste tial planis la tagon tiel, ke la gimnazianoj sukcesu viziti la prezentaĵojn en la unua parto de la tago kaj en la dua oni povu akcepti jam aliajn gastojn.
Sed la evento, bedaŭrinde, ne estis sufiĉe prilumita en la urbaj amaskomunikiloj, preskaŭ forestis ankaŭ interreta informo pri ĝi. Preparante la sekvajn festivalojn, necesas nepre konsideri tion kaj apartan informkampanjon pri la festivalo komenci pli frue kaj realigi ĝin pli vaste.
Mi forgesis diri, ke dum la tuta tago en nia klasĉambro funkciis la ekspozicieto de E-libroj, revuoj, KD-oj, kaj ĉiu deziranto povis iom informiĝi pri E-literaturo kaj E-kulturo. Sed mi rimarkis, ke se iu el instruistoj kaj venintaj posttagmeze studentoj ankoraŭ proksimiĝis al la ekspozicia tablo kaj interesiĝis pri io, foliumis apartajn revuojn aŭ librojn, do el tiom da venintaj lernejanoj estis nur 2-3 esceptoj, kiam geknaboj ekvolis rigardi la ekspoziciaĵojn. Nu tio nur pruvas la fakton, ke nun inter gejunuloj perdiĝis la intereso al legado, kaj la nuna junularo havas tute alian spiriton.
Bedaŭrinde nek mi mem, nek Saŝa sukcesis viziti iun prezentadon de aliaj lingvoj. Sed kiom ni povis sciiĝi el la plano, la festivala programo estis konstruita konforme al la rutina ordo organizi tiajn festivalojn: krom la lingvaj prezentaĵoj ĝi enhavis solenajn malfermon kaj fermon kun la koncertaj programeroj, metiejojn pri diverspopolaj dancoj kaj naciaj kuirejoj, ekspoziciojn k.t.p. Ne estis antaŭviditaj lingvaj teritorioj, kie dezirantoj povus libere komunikiĝi en la ŝatata lingvo kaj endus pensi ankaŭ pri tio dum la preparo de la sekvaj festivaloj.
Espereble por ni, esperantistoj, estos utilaj la kontaktoj, akiritaj dum la festivalo. Ekzemple unu el instruistinoj aliris poste kaj danke diris, ke multajn el ŝiaj lernantojn impresis nia prezentado kaj ekinteresis la lingvo, kaj ŝi eĉ proponis al iu el la lernantoj elekti Esperanton kiel temon de la jarfina laboro, kiun nun plenumas kaj defendas pliaĝaj gejunuloj en lernejoj. Kaj alia instruistino surprizis min kaj Saŝa, rakontinte, ke ŝi iam aktive lernis Esperanton kaj ŝia instruisto estis esperantisto Bronislav Ĉupin el Iĵevsko. Estis ankaŭ esprimita la ideo, ke eblus organizi en la gimnazio klubon de interesiĝantoj pri Esperanto. Nu ĉio tio certe ĝojigas nin.
Fine de la tago niaj geklubanoj kelkope vizitis la solenan fermon en la aparta gimnazia halo kaj spektis tie ne tre longan koncerton, kies programeroj ankaŭ sonis en diversaj lingvoj. Mi spektis tion kaj pensis, ke malgraŭ la ekzisto de interreto, malgaraŭ nuna multego da lernolibroj en diversaj lingvoj, tiu ĉi festivalo ja estas ebleco aŭskulti homojn, kiuj senpere okupiĝas pri tiu aŭ alia lingvo kaj tre bone ĝin posedas, krome estas ebleco iom proksimiĝi al la kulturoj de tiuj landoj, kie sonas tiuj ĉi lingvoj. Se eĉ la afero, la organizado de LF-j eble ne atingis la perfektecon ĉi-tie, tio ne gravas, ja kiel diras la E-proverbo: “ne en unu tago elkreskis Kartago”. Gravas, ke estas akirita la unua bona sperto, kaj estas ja konate, ke ĝuste praktika sperto estas plej bona instruisto.
Dum la ceremonio de enmanigo de dankfolioj al la plej aktivaj kontribuantoj kaj helpantoj de la festivalo, ricevis la dankfolion ankaŭ nia E-klubo “Arĝenta Flamo”, kio estis tre agrabla.
Esperante, ke la bona iniciato plu vivos kaj evoluos kaj nepre okazos la dua Lingva Festivalo en Jekaterinburg,
Raja Kudrjavceva.
La unua Lingva Festivalo pasis en Jekaterinburg surbaze de gimnazio №5
Sur la reklama shildo de la festivalo inter diverslandaj flagoj troveblis ankau verda E-flago
La prezentintoj de Esperanto A.Osincev kaj R. Kudrjavceva antau la baldaua komenco
La unua prezentajho komencighis bone kaj pasis glate
En rapida ritmo unu grupo de la gimnazianoj sekvis la alian
Sasha rakontas al la lernejanoj pri la simboloj de la internacia lingvo Esperanto
Sur la pordo de nia klascxambro pendis afisxo pri Esperanto, eldonita de Rusia Esperantista Unio
Raja Kudrjavceva kiel prezentanto anstatauis Aleksandron dum li ripozis
Raja rakontas al la geknaboj pri kelkaj faktoj el historio de la lingvo
La interesita junularo atente auskultis nin
Reagoj de la auskultantoj estis nur pozitivaj
Sasha menciis kelkajn famajn personojn, kiuj subtenis Esperanton kaj parolis ghin
Fine de la prezentajhoj sonis speciale preparitaj fragmentoj de E-kantoj el diversaj muzikaj stiloj
Ni volonte respondis al chiuj demandoj de la lernejanoj
En la plej proksima al ni najbara chambro Katja Zamislova sukcesis nur foti la prezentajhon de la china
Dum la prezentajho de china lingvo en la najbara klaschambro
Dum la solena fermo de la festivalo nia E-klubo ricevis la dankfolion pro la aktiva kunagado