Urboj:










Jekaterinburgaj esperantistoj havas proprajn negrandajn tradiciojn, kiujn ni penas sekvi. Unu el ili estas ĉiujara eksterurbiĝo dum agrablaj tagoj de postsomero, kiam ni vizitas iujn belajn lokojn en ĉirkaŭaĵoj de la urbo.
Ĉi-foje por la eksterurbiĝo ni elektis la rokaron de Pjotr Gronskij - lokon pitoreskan, interesan kaj historie signifan. Ĝi situas je 35 km de Jekaterinburgo, proksime al la loĝloko Isetj.
La rokaro de Pjotr Gronskij (aŭ alia nomo Petrogrom) estas aparte gardata natura teritorio kaj valora arkeologia monumento. Surpinte de rokoj kelkloke konserviĝis kavetoj, restintaj de fandfornoj, kiujn uzis niaj antaŭuloj por fandi kupron kaj bronzon, ĉar ankoraŭ en la malproksima antikveco ĉi tie jam estis metalurgia industrio.
La aĝo de ĉi tiuj granitaj rokoj atingas 300 milionojn da jaroj. Ili aperis kiam la magmo trapenetris fendojn en terkrusto kaj malmoliĝis.
La celitan lokon ĝis la komenco de la arbaro, en kiu troviĝas Petrogrom, ni atingis per privataj aŭtoj, kiujn poste lasis ĉi tie kaj plu ekpaŝis piede. Estis agrabla suna tago, aŭtuno sukcesis jam bele kolorigi la arbaron, ni vigle moviĝis antaŭen, ĝuante mirindan aŭtunan belecon de la naturo. Laŭvoje ni devis trairi paron da marĉecaj lokoj, kie estis disĵetitaj arbotrunkoj por ke ilin pli facile eblus trapaŝi. Poste ĉiujn atendis longa supreniro al la monto, sur kies pinto komenciĝis rokĉeno Petrogrom.
Nin akompanis profesia ĉiĉeronino, kiu rakontis al ni historion de la apero de tiuj ĉi rokoj kaj versiojn, ligitajn kun ilia nomo. Unu el la versioj asertis, ke al la rokaro oni donis la nomon de la revoluciulo el la apuda loĝloko Isetj (oni opinias, ke ĉi tie siatempe kolektiĝis revolucie agorditaj laboruloj). Sed multaj, cetere ankaŭ sciencistoj, opinias, ke la nomo de la rokaro Petrogrom devenas de Petro la Tondranto (Pjotr Gromoverĵec) - protektanto de metalurgoj, kaj oni rakontas, ke ĉi tie la monton ofte trafas fulmoj.
La rokojn konsistigas ŝtonecaj "blinoj", kiuj kuŝas unu sur la alia. Starante ĉe la piedo de la rokaro ni admiris tiun ĉi miraklon, kreitan de la naturo. Estas kompeneble, ke ni ankaŭ grimpis supren, kaj tiam surpinte al nia rigardo malfermiĝis belegaj vidaĵoj de senlima arbaro kaj de la lago Isetskoje iom fore. Certe neniuj fotoj povas transdoni la venton, aŭtunajn arbarodorojn, perceptojn de vasteco ĉirkaue kaj de grandeco de la rokoj...
Fine de nia turisma marŝo ni trovis oportunan placeton kaj organizis tie piknikon.
Jam vesperiĝis, kiam ni piedire revenis al la lasitaj tage aŭtoj, kaj veturis reen en la urbon. Agrablaj impresoj multis ĉe ni, kaj ioman laciĝon fine de la tago rapide ŝanĝis la kontenteco pri tio, kiel bonege ni travivis tiun sabaton de la postsomero.
P. S.: Fotoj dum la ekskurso estis faritaj de
Arina kaj Aleksandra Osipova, kaj Vjaĉeslav Gusev.

















