Du agrablaj gastinoj-esperantistinoj en Jekaterinburgo

Urboj: 

Kuna foto post la koncerto de Andrej Korobejnikov sur la fono de muzoj en la filharmonio. De dekstre al maldekstren: Jelena Uspenskaja (Jekaterinburgo ), Julija Popova (Krasnojarsko), Andrej Korobejnikov (S-Peterburgo), Anastasija Zalogina, Vjaĉeslav Gusev kaj Raja Kudrjavceva (triopo el Jekaterinburgo)

Kvaropo en la promensalono de la jekaterinburga filharmonio. De maldekstre dekstren:Jelena Uspenskaja, Anastasija Zalogina, Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) kaj Julija Popova el Krasnojarsko
Kvaropo en la promensalono de la jekaterinburga filharmonio. De maldekstre dekstren:Jelena Uspenskaja, Anastasija Zalogina, Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) kaj Julija Popova el Krasnojarsko
Vespera promeno post la koncerto
Vespera promeno post la koncerto
En la kunvenejo de jekaterinburgaj esperantistoj en Domo de uralaj popoloj. Apud la arbo de amikeco: de dekstre al maldekstren staras: Aleksandra Osipova, Raja Kurjavceva (Jekaterinburgo) kaj Julija Popova (Krasnojarsko)

Marija Lisandra Belova/Gonzalez dun la tutrusia konkurso pri dancpokalo en Jekaterinburgo
Marija Lisandra Belova/Gonzalez dun la tutrusia konkurso pri dancpokalo en Jekaterinburgo
Foto de Lisandra dum la promenado tra la urbo
Foto de Lisandra dum la promenado tra la urbo
Foto, farita de Lisandra apud Jelcin-centro
Foto, farita de Lisandra apud Jelcin-centro
Dum la vespera senpaga koncerto en la atrio de Jelcin-centro
Dum la vespera senpaga koncerto en la atrio de Jelcin-centro
Dum la ekskurso en la muzeo de ŝtonoj "Planedo": Marija Lisandra Belova/Gonzalez (Tjumeno), Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) kaj Julija Popova (Krasnojarsko)
Dum la ekskurso en la muzeo de ŝtonoj "Planedo": Marija Lisandra Belova/Gonzalez (Tjumeno), Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) kaj Julija Popova (Krasnojarsko)
Lumantaj ŝtonoj de la muzeo 'Planedo"
Lumantaj ŝtonoj de la muzeo 'Planedo"

Dum la festaj tagoj komence de tiu ĉi majo Jekatrinburgon vizitis du gastinoj-esperantistinoj: Julija Popova el la siberia urbo Krasnojarsko kaj Marija Lisandra Belova/Gonzalez el la najbara urbo Tjumeno.
Julija estas aktiva, energia kaj vojaĝema virino. Ŝi ŝatas turismi en allogaj naturaj lokoj de Siberio kaj ne nur, ofte vojaĝas al diversaj urboj, kiujn ŝi ankoraŭ ne vidis, esplorante ties vidindaĵojn kaj malkovrante ion novan por si. Por tri ripoztagoj de majo Julija ekplanis viziti kaj konatiĝi kun la urala ĉefurbo, veturis per trajno kun la halto en Novosibirsko, promenis tie tra la urbo, sukcesis viziti muzeon kaj vidi bildekspozicion de pentristoj-impresionistoj, veturigitan el moskva artmuzeo “Puŝkin”. Al Jekaterinburgo ŝia trajno venis la 30-an de aprilo je la 17-a vespere, sed ŝi rapide enloĝiĝinte en la hotelo, jam je la 18.50 venis al la urba filharmonio por kune kun la grupo de jekaterinburgaj esperantistoj ĉeesti la koncerton de la konata pianisto - esperantisto Andrej Korobejnikov. Do, en belega muzikplena atmosfero de la filharmonio okazis ŝia unua renkontiĝo kun jekaterinburganoj kaj konatiĝo kun la talenta muzikisto. Post la koncerto ni kune iom promenis; la vespera prilumigita urbo bele aspektis, jam multloke floris kaj bonodoris la pomarboj. Ĝisirinte la Katedralon sur la Sango, ni kune fotiĝis sur ĝia fono, kaj devis disiri tie. En la sekva tago mi deĵoris en mia oficejo, tial Julija memstare promenis en la urbocentro, vizitis kaj esploris la kulturan centron de Jelcin kaj vespere gaste venis al mia laborloko - Domo de uralaj popoloj. Ankaŭ venis jekaterinburganino Aleksandra Osipova. Ekstere pluvis, sed ni bonege pasigis kelkajn vesperajn horojn kune, vigle komunikiĝante ĉe la tablo kun regalaĵoj. Post la malgranda ekskurso tra la Domo, ni montris al Julija nian kutiman kunvenejon kaj fotiĝis tie kune apud la arbo de amikeco. Sekvonttage nia gastino havis eksterurban ekskurson al la monakejo en Ganina Jama – historia loko, ligita kun la pereo de la caro Nikolao la Dua kaj lia familio, kaj vespere ŝi vizitis la spektaklon “Maskobalo” en nia urba teatro de dramo. Sed mi en tiu tago jam atendis hejme venon de la dua gastino – Lisandra Gonzalez el Tjumeno. Lisandra venis en Jekatrinburgon cele subteni la amikinojn – tjumenaninojn, kiuj partoprenis tutrusian konkurson pri dancpokalo. Tial ŝi grandan parton de sia tempo pasigis en tiu evento. Sed en la tago de ŝia veno, ne perdante eĉ horon, tuj post la tagmanĝo en mia hejmo, ni veturis en la urbocentron, promenis tie, vespere kune vizitis la centron de Jelcin, kie Lisandra havis la ekskurson en la muzeo de Jelcin. Poste ni iom aŭskultis tie la senpagan koncerton, okazintan en la atrio de la centro (el tiuj, kiuj kutime okazas tie dum festaj vesperoj). Ni revenis hejmen malfruvespere, teumis kaj longe babilis antaŭ ol iri dormi. Bone, ke ni havis ankoraŭ liberan por Lisandra duontagon sekvonttage, kaj ni decidis viziti kune belan kaj interesegan muzeon de ŝtonoj kun la nomo “Planedo”. Ni invitis ankaŭ kuniri tien Julija, tial je la 11-a horo matene, kiam la muzeo komencas akcepti la vizitantojn, ni jam renkontiĝis tie triope kaj bonege ekskursis tra la muzeo. Ni konatiĝis tie kun la tre krea persono – aŭtoro de multaj belegaj juvelaj eksponaĵoj el uralaj ŝtonoj - Sergej Anatoljeviĉ Panfilov, kiu interesege rakontis pri siaj kreaĵoj kaj donacis al ĉiu el nia triopo peceton de malakito. Entute la muzeo estas riĉega, enhavas eksponaĵojn el 42 privataj kolektoj kaj necesas disponi multajn horojn aŭ eĉ kelkajn tagojn por atente ĉion trarigardi. Post la ekskurso tie, ni triope iris en la manĝejon centre de la urbo, agrable tagmanĝis kune kaj poste devis disiĝi: Lisandra jam rapidis al aranĝo pri dancoj, Julija volis sukcesi viziti ĝis sia vespera rea trajno al Krasnojarsko ankoraŭ unu el la artaj muzeoj de la urbo. Kaj mi revenis hejmen por fin-fine trankvile ripozi post tiuj kelkaj aktive travivitaj kaj impresplenaj majaj tagoj.

Ĉi tie vi povas vidi plurajn fotojn pri renkontiĝoj kaj okazaĵoj dum tiaj tagoj.
Raja Kudrjavceva

fonto

Komentoj el VKontakte