









Pasintjare post ricevi invitilon al la tago de la amikeco en Jekaterinburgo, mi estis tre kontenta, sed mi ne imagis ke la urbo estos tiom bela. Mi pasigis tie kvar tagojn kaj tio suĉifis nur por supraĵa konatiĝo kun la urbo. Mi revenis malĝoja, ĉar mi deziris promeni kaj daŭrigi la esploradon.
Antaŭ kelkaj monatoj mia amikino Rosa, kiu estas profesia dancistino kaj dancinstruistino, petis min akompani ŝin al konkurso pri tango, kiun partoprenos ŝi kaj ŝia lernantino. Kompreneble mi jesis, sed kiam ŝi pli poste diris, ke la aranĝo okazos en Jekaterinburgo, mi iĝis tre feliĉa kaj senpacience atendis tiun daton. Mi decidis veni unu tagon pli frue por renkontiĝi kun esperantistoj kaj iom promeni tra la urbo.
Mi demandis Rajan ĉu mi povus resti en ŝia hejmo kaj kompreneble ŝi jesis bonkore. En Jekaterinburgon mi alvenis je la unua posttagmeze, kaj Raja supozis, ke post kvinhora veturado mi deziras ripozi, sed mi respondis, ke mi ne volas perdi eĉ unu minuton kaj neniam estas tro laca por esplori Jekaterinburgon.
Ni vizitis Jelcin-centron, kaj laŭvoje al ĝi Raja montris interesajn kaj belajn lokojn de la urala ĉefurbo. La centro estas grandega kaj kompreneble mi vizitis la muzeon en ĝi - ĝi estas impresa kaj ĉio tie estas tre detaligita, do mi bone konatiĝis kun la vivo de la unua prezidento de Rusio. En la lasta etaĝo de la muzeo (en t.n. Halo de Libero) mi estis tre impresita de belega vidaĵo de la urbo, kaj haltis por ĝui tiun ĉi sorĉan bildon. Mi registris ĝin por ĉiam, tamen ne en la telefono, sed en mia kapo. Mi fermas la okulojn kaj mi vidas ĉion denove, pro kio mi ne deziris perdi tempon fotante.
Poste ni promenis tra la urbocentro, piediris admirante ties belaĵojn ĝis metroo. Hejme, kiel kutime ĉe Raja, ni vespermanĝis en ŝia kuirejo kaj babilis multege. Mi ne scias, kion havas ŝia kuirejo, sed ĝi estas vere paroliga, ĉar ankaŭ pasintjare ni sidis tie kaj babilis foje ĝis la tria aŭ kvara nokte, dum la tempo flugis nerimarkeble. Bela akompano, bona konversacio, kaj rideto de Raja estas sufiĉaj por senlace babili dum pluraj horoj.
Venonttage post mantenmaĝo ni tuj veturis al la muzeo de ŝtonoj, nomita La Planedo, kaj renkontiĝis tie kun tre bela kaj agrabla Julija Popova el la siberia urbo Krasnojarsko. Mi ŝategas belajn ŝtonojn kaj post eniri la muzeon miaj okuloj ne sciis kien rigardi, estis tiom da belaj ŝtonoj kaj juvelaĵoj el ili, ke ĝis nun mi ne povas elekti mian plej ŝatatan. Tie ni konatiĝis kun la aŭtoro de belaj kaj interesaj juvelaĵoj Sergej Anatoljeviĉ Panfilov, kiu tre emocie rakontis pri siaj eksponaĵoj.
Se vi vizitos tiun ĉi muzeon, mi sugestas rigardi la faritan de li kolieron, kiun li nomis “Interplektiĝo de gentoj”. Ĝi estas ne nur bela, sed ankaŭ enigma kaj surprize ŝanĝas sian aspekton – griza ĉe la taga lumo, ĝi iĝas ruĝa se estas prilumita de speciala lumilo en malhelo. Mi havis malmulte da tempo kaj devis tre rapide rigardi la aliajn ŝtonaĵojn por ne malfruiĝi al la dancokonkurso.
Ni iris al la konkurso je la 5-a vespere; tie dancis multege da paroj. Lernantino de mia amikino gajnis du medalojn. Post ricevi la premiojn, ni iris al ilia apartamento kaj festis ĝis la dua matene por vekiĝi... tagmeze. Sekvan tagon ni vizitis la aĉetcentron Grinviĉ, kie ni gustumis ĉinajn manĝaĵojn (tre bongustajn), promenis kaj fine kuris al la fervoja stacidomo, ĉar ni jam iom malfruiĝis, tamen ni entrajnigis sukcese.
Kompreneble, mi bezonas pliajn tagojn por viziti kaj vidi pli da lokoj en Jekaterinburgo, ĉar tio estas granda urbo kun multaj mirindaĵoj. Mi nur scias ke mi revenos, ĉar mi ŝategas ĝin kaj espereble mi povos reveni somere por ĉiĉeroni mian familion. Mi pensas ke mi jam povas montri parton de la urbocentro : )
Amike,
Marija Lisandra Belova/ Gonzalez, Tjumeno

















