Tradicia vizito de orgena koncerto en la naskiĝtago de I. S. Bach

Urboj: 

Ĉiujare kune kun printempo en Jekaterinburgon venas tradicia muzikfestivalo Bach-fest. En tiu ĉi marto ĝi okazis jam la 15-an fojon. Nia grupeto de jekaterinburgaj esperantistoj-muzikŝatantoj havas sian belan tradicion: viziti kune orgenan koncerton, kiu nepre pasas en la urba filharmonio en la naskiĝtago de la komponisto la 21-an de marto. Ankoraŭ vintre, anticipe aĉetinte la biletojn por ĉi-jara koncerto kun la titolo “Orgeno de la revo”, ni senpacience atendis la venon de tiu ĉi festa tago.
Kaj jen nia grupeto sidas en la plen-plena halo de la filharmonio. De la scenejo la aŭskultantojn salutas la ĉefa jekaterinburga orgenisto kaj samtempe la ĉefa organizanto de Bach- fest Taras Baginec, homo, kiu povas ĉion: ludi kaj esplori muzikon, alloge rakonti pri ĝi, elpensi, organizi, inspiri. Li parolas pri la surprizo, kiun la filharmonio preparis por la programo de tiu ĉi neordinara tago: okazigi la dumtagan orgenan maratonon, konsistantan el kvar koncertoj, el kiuj tri tagaj pasos kun la uzo de plurmedia cifereca orgeno, kiu reproduktas muziksonadon de diversaj epokoj. Dank’ al tiu ĉi muzikinstrumento ni havis la eblecon mergiĝi en la epokon de la ХVIII-a jarcento kaj aŭskulti muzikverkojn de Bach, kiel ilin iam aŭskultis mem la komponisto. La prezentita programo inkluzivis liajn belegajn fugojn kaj ĥoralajn preludojn kaj certe la faman tokaton re minor. Ni ĝuis la muzikon, sed nin iom ĝenis tro fortega sonado, kiu verŝajne ne kongruis kun la akustiko de la halo, aŭ eble pro tio, ke ni sidis tre proksime al la scenejo. Post la fino de la koncerto ni tradicie fotiĝis por la memoro en la salono apud la muzikhalo kaj en la unua etaĝo de la filharmonio apud la statuoj de muzoj. 
Ĉi tie vi povos vidi la fotoriporton pri la evento.

fonto

Komentoj el VKontakte