Pri interesa ekspozicio en jekaterinburga Jelcin-centro

Urboj: 

Dum la malfermo de la ekspozicio
Dum la malfermo de la ekspozicio
Jelena Uspenskaja apud sia foto
Jelena Uspenskaja apud sia foto
Foto de juna Lena, fare de Nikolao Terentjev, en la ekspozicio (meze kaj supre)
Foto de juna Lena, fare de Nikolao Terentjev, en la ekspozicio (meze kaj supre)
La teksto-historio de Lena al ŝia unua foto
La teksto-historio de Lena al ŝia unua foto
Jelena Uspenskaja en ekspozicio apud la foto de sia pupo el pasinteco
Jelena Uspenskaja en ekspozicio apud la foto de sia pupo el pasinteco
La teksto de Lena al la dua foto
La teksto de Lena al la dua foto
Jelena Uspenskaja kaj Raja Kudtjavceva en la foto-ekspozicio en Jelcin-centro
Jelena Uspenskaja kaj Raja Kudtjavceva en la foto-ekspozicio en Jelcin-centro
Raja Kudrjavcevo apud la eksponaĵo de la ekspozicio
Raja Kudrjavcevo apud la eksponaĵo de la ekspozicio

Dum kelkaj ĉi-jaraj printempaj monatoj (marto, aprilo kaj la unuan semajnon de majo) en Jelcin-centro de Jekaterinburgo funkciis neordinara kaj interesega ekspozicio de fotoj kun la titolo “Malgrandaj nodoj de mia vivo”. 

 

Entute tiu ĉi ekspozicio estis la rezulto de laboro de 14 partoprenintoj - membroj de la klubo “Pli aĝa generacio”, kiu ekzistas en la centro ekde la 2019 kaj unuigas aktivajn homojn, pli aĝajn ol 60-jaruloj. La klubo proponas al ili kunrealigi multajn allogajn projektojn. Unu el ili estis tiu ĉi ekspozicio, kies temo iĝis rememoroj, kaj ĝi estis dediĉita al esplorado de personaj arkivoj. Do, en la ekspozicio eblis vidi fotojn de personaj aĵoj de la partoprenintoj de la projekto, faritajn sur la diafana ŝtofo (diafaneco substrekis la fragilecon kaj pasemon de tio, kion facilas forgesi). Sed fine en la centro de la atento okazis ne iuj aĵoj kaj iliaj fotoj, sed la memoro kaj sentoj, kiujn ili elvokas.

La franca pentristo Kristiano Boltanski dividis la memoron je la “granda” – por lernolibroj pri historio, kaj “malgranda”, kiu entenas odoron de la kuirejo, ŝercojn kaj voĉojn de niaj proksimuloj. Kaj tiu ĉi ekspozicio estas pri tiu ĉi “malgranda memoro”, en kiu kaŝiĝas aŭtentika vivo. Tiu ĉi ekspozicio estas pri tio, ke nome tia privata, kvieta vivo – ĉiutageco, ŝercoj, helaj sentoj iĝas nia “granda’ historio, iĝas tiu malgranda nodo de memoro, kiun ĉiu homo zorge portas kun si. La projekto entute estas pri la graveco de rememoroj en nia vivo kaj pri tio kiel kreado helpas al ni ne forgesi pri la pasinteco.

La ekspozicion partoprenis kun du siaj arkivaj fotoj jekaterinburga esperantistino Jelena Uspenskaja. Ŝi ne nur trovis du bonegajn fotojn en sia familia albumo kaj arte laboris kun ili, ŝi ankaŭ skribis allogajn tekstojn – historiojn al ambaŭ fotoj kaj gravas, ke historio de unu el la fotoj estas ligita kun Esperanto, tial Lena samtempe informis la vizitantojn de la ekspozicio pri la Internacia lingvo. Sur la belega foto, farita iam de la ĉelabinska esperantisto Nikolaj Terentjev, Lena ankoraŭ estas juna, nur 19-jaraĝa studentino, kiu tiam lernis Esperanton en la baza kurso, okazigita de Ĉelabinska klubo de esperantistoj. Sur la subaj fotoj vi povas vidi la laborojn, prezentitaj de Jelena Uspenskaja dum la ekspozicio, kaj legi verkitajn de ŝi historiojn pri apero de tiuj ĉi laboroj.

Inter multaj vizitintoj de tiu ĉi ekspozicio, estis ne nur jekaterinburgaj esperantistoj, sed ĝin ankaŭ sukcesis vidi dum sia vizito al Jekaterinburgo du aliurbaj esperantistinoj: krasnojarskanino Julija Popova kaj tjumenanino Marija Lisandra Belova.

fonto

 

Komentoj el VKontakte