Personoj:



Ĉu oni povas lerni fremdan lingvon ĝis la nivelo de la gepatra?
Tio estas interesa demando, kiu ne havas unusencan respondon.
Infanoj-bilingvuloj faras tion senprobleme kaj povas libere paroli la familian kaj la oficialan ŝtatan lingvojn. Por plenkreskuloj, se ili ne estas lingve dotitaj, tre ofte la lernado de fremdaj lingvoj fariĝas ŝvitiga tasko. Fakuloj asertas kelkajn problemojn, kun kiuj kolizias plenkreskaj lingvolernantoj.
La baza gramatiko devas esti lernita ĝis la nivelo, kiu ebligas ĝian korektan kaj seneraran uzadon. La minimumaj niveloj estas B2 aŭ C1. Por ilin atingi necesas tre multe ekzerciĝi.
Se oni loĝas ekster la medio de denaskaj parolantoj de lernata fremda lingvo, estas tre malfacile sekvi tendencojn en la evoluo de leksiko, kaj ĉiam estas risko malĝuste uzi vortojn, speciale en ĉiutagaj parolkontaktoj.
Grandaj problemoj estas rezervitaj flanke de la prononco. Ne ĉiuj plenkreskuloj kapablas aŭtentike imiti sonojn kaj intonacion de fremdlingva parolo, kaj pro specifa akĉento oni tuj identigas ilin kiel fremdulojn.
***
Sed estas ja talentaj lingvolernantoj, kiuj atingas brilajn rezultojn!
Antaŭ 80 jaroj, la 9an de marto 1944, apud Lvovo en la batalo kontraŭ ukrainaj naciistoj pereis Heroo de Soveta Unio skolto Nikolaj Kuznecov (1911-1944) – esperantisto, nia urala samlandano. Estu eterne glorata li kiel elstara abnegacia batalanto kontraŭ la germana faŝismo!
Nikolaj Kuznecov eklernis la germanan lingvon en sepklasa lernejo kaj poste memstare lernis ĝin dum pluraj jaroj, kontaktante denaskajn parolantojn – germanajn militkaptitojn, etnajn germanojn, specialistojn el Germanio, oficvenantajn al Sverdlovsko, kaj jam antaŭ la Granda Patrolanda milito li parolis germane absolute sen akĉento. Tiu ĉi fakto kaj ankaŭ lia aktora talento ebligis al li senĝene skolti inter malamikoj sub falsa nomo de germana oficiro. Cetere en la serĉordono de la germana kontraŭspiona servo Abwehr estis atentigo pri tio, ke Kuznecov kapablas paroli 6 germanajn dialektojn, kiu fakto estas senescepte neordinara!
Nikolaj Kuznecov, dum li estis laboranta kiel arbartaksisto en Perma regiono, memsatre lernis la komplikan komi-permanan lingvon, povis verki en ĝi poemojn, kompilis propran konversacilibron, kaj la komi-parolantoj konsideris lin samgenta denaskulo. Lerninte Esperanton en la rondeto de Suetin, Nikolaj Kuznecov plezure ekparolis ĝin kaj ankaŭ faris provojn traduki ruslingvajn poemojn en Esperanton. Krome li parolis ankaŭ diversnivele la polan, ukrainan, belorusan lingvojn, kiu kapablo tre helpis lin en lia sekreta agado.
La ekzemplo de tiaj unikaj homoj, kia estis N.I. Kuznecov, montras al ĉiuj lingvolernantoj, eĉ en ilia alta aĝo, vojon al sukceso atingota ne nur per naturdotitaj kapabloj kaj talentoj sed ankaŭ per persista celkonscia memlernado.

















