Kiel Jekaterinburgo omaĝis al la memoro de la elstara urala poeto Boris Riĵij

Afiŝo de la ekspozicio pri Lermontov kaj  Boris Riĵij en la Ĉambra teatro de Literatura kvartalo

La 5-an- 8-n de septembro en la urala ĉefurbo pasis la festivalo “Tagoj de Boris Riĵij”, dum kiu okazis tuta vico de diversaj kulturaj eventoj. Kelkajn el ili mi ankaŭ sukcesis viziti.
La 6-an de septembro en la halo de Belinskij-biblioteko estis organizita scienca konferenco, dediĉita al la poetiko de Boris Riĵij. Kun intereso mi aŭskultis prelegojn de jekaterinburgaj literaturistoj, filozofoj, analizintaj kreaĵojn de la poeto. Al la konferenco eĉ virtuale aliĝis kaj partoprenis kun la prelego filologo el Sankt- Peterburgo. En la sama tago en la fojero de la Ĉambra teatro en Literatura kvartalo malfermiĝis la ekspozicio-mediacio “Herooj de malfacila tempo: Lermontov kaj Riĵij” Du elstaraj poetoj, forpasintaj je 26-jaraĝo. En siaj versoj Boris Riĵij surprovis al si la sorton de Lermontov kune kun husara uniformo. “Kio ankoraŭ unuigas du tiujn heroojn kaj iliajn vivtempojn” – metis al si la demandon la organizantoj de tiu ĉi ekspozicio. Kaj ankoraŭ en la ekspozicio eblis vidi la unikan eksponaĵon:la aŭtografojn de ne publikigitaj ankoraŭ poemoj de la poeto el arkivo de Aleksej Kuzin.
Legu pli »

Urboj: 

Kvindekjara naskiĝdatreveno de urala poeto Boris Riĵij

La 8-n de septembro de 2024 estis kvindekjara naskiĝdatreveno de tre populara nuntempe, onidire eĉ kulta, urala poeto Boris Riĵij.

Li travivis nur 26 jarojn, sed sukcesis verki pli ol 1300 versaĵoj, ĉirkaŭ 350 el ili estis eldonitaj.

Boris Riĵij naskiĝis en Ĉelabinsko la 8-n de septembro de 1974. Lia patrino estis kuracisto- epidemiologo, la patro - sciencisto-geofizikisto. Kiam Boris iĝis 6-jaraĝa, la familio transloĝiĝis en Sverdlovskon, kiu iĝis hejmourbo por la poeto; kaj pli poste li dediĉis al ĝi multe da versaĵoj. Legu pli »

LA TAGO DE URALAJ POPOLOJ - 2024 en Jekaterinburgo

Afiŝo de la festo apud la pordego de Majakovskij-parko de kulturo kaj ripozo en Jekaterinburgo

Dimanĉe, la 1-an de septembro, en Jekaterinburgo okazis la tradicia evento, kuniganta sur la komuna tereno reprezentantojn de plej diversaj nacioj.

Tio estas festo, fondita en 2002 jaro kaj festata jam pli ol 20 jaroj. Ĝi nomiĝas Tago de Uralaj popoloj kaj pasis ĉi-jare en la urba centra parko de kulturo kaj ripozo. En 2024 la Tago de Uralaj popoloj estis koincidigita al festado de la 90-jariĝo de Sverdlovska provinco kaj al la Jaro de familio en Rusio.

Gastojn kaj partoprenintojn de la festo ĝojigis per sia beleco, gajeco kaj gastamo 27 naciaj pavilonoj, kiuj montris la tutan diversecon de kulturo de popoloj, vivantaj en Meza Uralo.
Ankaŭ funkciis artaj metiejoj, foiro de majstroj pri ornam-aplika arto; kaj ĉiu deziranto povis partopreni metiejojn kaj distrajn popolajn ludojn.
Legu pli »

Urboj: 

Miaj impresoj pri la partopreno en TEMoj-2024

Komuna foto antaŭ la koncerto de Andrej Korobejnikov en tiĥvina kulturpalaco. Fotis Svetlana Ejst

Kiel tio ne estus malĝoja, sed estas ja fakto, ke la somero finiĝas. Kaj en la animon enŝteliĝas malgajo de tio, ke jam ne eblas reveni reen, en ĝian komencon. Nun belegajn somerajn tagojn kaj ĝuitajn dum ili travivaĵojn povas memorigi nur la fotoj kaj rememoroj. Kiujn impresojn lasis tiu ĉi somera sezono ĉe vi, geamikoj? Legu pli »

Pri la partopreno en la dua Internacia forumo de virinoj en Jekaterinburgo

Komuna foto post la kunsido de nia sekcio. Mi sidas la unua de dekstre en la unua vico

La 1-an de junio mi partoprenis la Internacian forumon de virinoj, kiu okazis en Jekaterinburgo jam la duan fojon. Al la partopreno min invitis mia konatulino, eksa vicgubirniestro pri naciaj demandoj ankoraŭ ĉe la regiona registaro de la guberniestro E. E. Rossel (1995-2009). Nun Marina Jurjevna Plasunova loĝas kaj laboras en Moskvo kaj dum la forumo kontrolis la laboron de la sekcio “Internacia kultura humaneca kunagado”. Ŝi ĉiam tre bone kaj estime rilatas al Esperanto kaj aprezas la agadon de nia esperantista societo en Jekaterinburgo. Legu pli »

Urboj: 

Memorlibro pri Viktor Kudrjavcev

La redaktora grupo el Uralo prezentas Memorlibron pri Viktoro Kudrjavcev. Viktor Vasiljeviĉ Kudrjavcev (1957-2014) – elstara rusa urala esperantisto, propagandisto de Esperanto, fervora kursgvidanto, redaktoro, movada aktivulo. La PDF-formata memorlibro, kreita de geamikoj kaj kolegoj okaze de la deka mortodatreveno de Viktoro en 2024, figuras lian personecon de homo neordinara, dediĉinta multajn jarojn de siaj vivo kaj agado al Esperanto kaj esperantista komunumo. Legu pli »

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Bulat Okuĝava

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Bulat Okuĝava (9.05.1924 – 12.06.1997) – poeto, prozisto, scenaristo, bardo kaj komponisto.

Li estis unu el plej elstaraj reprezentantoj de la ĝenro de aŭtoraj kantoj en 1950-1990 jaroj, la aŭtoro de ĉirkaŭ 200 kantoj, kreitaj je liaj propraj versoj. La kantoj de Okuĝava eniris en la vivon senprokraste kaj porlonge. Ili forte diferenciĝis de ĉio, kio tiam sonis en radio kaj dum koncertoj. Ili enhavis la intonacion de amikeca komunikiĝo, ŝajnis,ke kvazaŭ daŭris la konversacio kaj interparolo transiris de kanto al kanto. Legu pli »

La centjara jubileo de la profesoro Marjorie Boulton

Marjorie Boulton naskiĝis en 1924 (07.05) kaj edukiĝis i.a en Oksfordo kie ŝi doktoriĝis pri literaturaj studoj. Ŝi estis dum multaj jaroj la direktoro de instruista kolegio, poste iĝis profesia verkistino kaj poetino, kies serio de enkondukaj tekstoj en la angla pri literaturaj studoj estis vaste uzata. En 1949 ŝi lernis Esperanton kaj debutis en la Esperanta literaturo, en la Belartaj Konkursoj. Marjorie Boulton estis membro de Esperanto-Akademio, konsila organo pri lingvaj demandoj.

Legu pli »

La pseŭdonimoj de L. Zamenhof

Zamenhof ofte uzis pseŭdonimojn. Unu el la kaŭzoj certe estis lia granda modesteco. Sed li havis ankaŭ aliajn, pli gravajn kaŭzojn. Staris antaŭ li potencoj, kiuj povis kaŭzi malfacilaĵojn kaj malhelpi, ĉu lin persone, ĉu la aferon, por kiu li volis batali, kaj ŝajnis al li saĝe, ne elpaŝi kun sia vera nomo. Dum la studentaj jaroj, havante cionismajn aspirojn, li devis kaŝi sian nomon antaŭ la registaro, ĉar ĉiu publika agado de studento elvokis suspekton. Kiam li estis esperantisto, aliaj danĝeroj leviĝis.

Kiujn pseŭdonimojn uzis do L. Zamenhof? Legu pli »

Esperanto-kurso en Niĵnij Tagilo

Esperantistino el Niĵnij Tagilo Larisa Kuzjmenko rakontas pri Esperanto-kurso, kiun ŝi okazigis en la kultura centro por veteranoj de la urbo N.Tagilo. Legu pli »

La antaŭnomoj de Zamenhof

Antaŭ 107 jaroj la 14an de aprilo 1917 forpasis la aŭtoro de Esperanto. Kiujn antaŭnomojn havis li? Tiun ĉi temon detale esploris N.Z. Maimon.

La unua nomo, kiun juda infano ricevas, estas hebrea kaj fariĝis kutimo, ke li ricevu la nomon de mortinta avo, aŭ – se tiu ankoraŭ vivas – de alia karmemora parenco. Kiu do estis la hebrea nomo de Zamenhof?

Legu pli »

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS