10 demandoj al Aleksandr Lebedev

Dum la 30-a Konferenco de Rusia Esperantista Unio (17. julio 2019, Tiĥvino, Leningrada provinco) Aleksandr Lebedev estis elektita nova Prezidanto de REU. Malgraŭ sia juna aĝo Aleksandr posedas jam spertojn de estrarano, sed nun li devas alfronti faskon da problemoj kaj seriozaj taskoj kiel gvidanto de la Estrara teamo kaj atingi la nivelon de multe pli granda respondeco antaŭ la membraro de REU. Legu pli »

Intervjuo: Andrej Grigorjevskij. LTE-4, F2

La 1-4-an de majo 2019 en Jekaterinburgo brile pasis la 4-a Lingvotrejnado. Post longa paŭzo al rusia Esperantujo venis la stelo de sovetia kaj postsovetia Esperanto-movado Andreo Grigorjevskij. Dum la lingvotrejnado li elektis gvidi grupon de A-nivelo – kaj komence rakontas pri malfacilaĵoj kaj avantaĝoj de instruado al komencantoj. Legu pli »

Intervjuo: Raja Kudrjavceva

La 1-4an de majo 2019 en Jekaterinburgo brile pasis la 4-a Lingvotrejnado. En la tria ĝia tago Raja Kudrjavceva — la ĉeforganizanto de la evento — rakontas pri kialoj de malfacilaĵoj dum la preparado, pri siaj ĉefaj helpantoj, pri la strukturo de la aranĝo kaj enhavo de la programeroj. Raja nomas la instruistojn kaj dankas ilin. El novaĵoj estos la instruado por startuloj kaj por C-niveluloj. Raja esperas, ke troviĝos aliaj organizantoj de lingvotrejnadoj en sekvontaj jaroj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

La 4-a lingvotrejnado en Jekaterinburgo, okazigita spite al ĉio…

Raja Kudrjavceva dum la 4-a lingvotrejnado

Pasas la lasta printempa monato de 2019, forportante kune kun si la belajn tagojn de la 4-a lingvotrejnado en Jekaterinburgo, kiuj, espereble, ankoraŭ vivas en kolektiva memoro de la partoprenintoj.

Estis vere agrable tralegi jam kelkajn afiŝitajn postaranĝajn impresojn de diversaj homoj el diversaj lokoj: Aleksandr Lebedev (Dolgoprudnij de Moskva provinco), Olga Ŝilajeva (Glazovo), Tatjana Vŝivceva (Miasso), Irina Gonĉarova (Odincovo), Lidija Jerofejeva (Niĵnij Tagilo), kiuj diverse, sed tre pozitive respegulis la eventon. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj de Lidija Jerofejeva

Mi plezure legis la artikolon de Irina Gonĉarova pri la lingvotrejnado en Jekaterinburg. Bedaŭrinde, mi povis partopreni nur dum unu tago kaj duono. Tamen mi sentas min feliĉa, ke ĉio pasis tiel bone kaj interese. Mi havis eblecon ĉeesti nur kelkajn programerojn. Plejparte mi partoprenis en la lecionoj de Ilja Gnusarjov, kun kiu mia edzo kaj mi konatiĝis dum la UEA kongreso en Slovakio, en Nitra en 2016, kie Ilja laboris kiel volontulo. Certe, li maturiĝis en Esperanto dum preskaŭ tri jaroj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj de Olga Ŝilajeva

Do finiĝis la lingva trejnado, kaj mi revenis hejmen. La kapo kun granda malfacilo revenas al eksteresperanta vivo – hejmaj kaj laborejaj aferoj. Mankas instruistoj kaj spertaj homoj, kiuj pliriĉigus miajn sciojn. Mankas energio de granda urbo, amika etoso, kantado ĝis mateno, scivolemaj kapoj kaj helaj okuloj.

Certe mankas sento de ordigita, ne tiom rapida vivo, ĉar en la normala vivo mi preskaŭ ĉiam estas en terura hasto pro multaj farendaj aferoj. Do por mi vere gravis ellasi internan streĉon, kolektitan dum la vintro kaj la lernojaro. Kaj mi pli-malpli sukcesis ja. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj de Irina Gonĉarova: La 4-a Lingvotrejnado en Jekaterinburgo: nove kaj denove

Forkuras en historion de Rusia Esperanto-movado la superbaj tagoj de la 4-a Lingvotrejnado, pasinta la 1-4-an de majo 2019 en Jekaterinburgo. Rapidu ni kapti rememorojn, kiuj neniam lasos nin, sed certe perdos sian emocian freŝecon malantaŭ ĉiutagaj aferoj kaj aliaj Esperanto-okazintaĵoj.…  Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Impresoj de Aleksandr Lebedev: Pri la partopreno en la 4-a Lingva trejnado

La 1-an – 4-an de majo 2019 en Jekaterinburgo okazis la 4-a Lingva trejnado. La orda numero sugestas, ke la aranĝo jam iĝis tradicia, kio estas ĝojiga. Nelacigebla Raja Kudrjavceva estis ĉefa kunordiganto de la aranĝo. Mi vizitis la trejnadon kiel lernanto de la kategorio «C», do rakontas vidpunkte de tiu ĉi rolo. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Programo de la 4-a, Printempa Lingvotrejnado en Jekaterinburgo

La moto de la Printempa lingvotrejnado, esprimita per la versa linio de Nikolao Kurzens “Halti sur vojo al alto – signifas regliti”, estas bona kompaso, montranta al ĉiuj aliĝintoj vojon al perfektiĝo. Sube vi povos vidi la tagordon kaj la tutan instrŭhoraron de ĉi – jara lingvotrejnado por la grupoj A- , B-  kaj C-nivelaj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

OSER-50

OSER-50
Informo № 2

Karaj amikoj! Tomsk invitas Vin!

01 - 05.05.2019

En printempa Tomsk ni festu la 40-jariĝon de Tomska E-klubo!
Komencantoj kaj E-kursfinintoj - speciala programo por vi: "Ekparolu ni!"
Новички и закончившие Э-курс в этом году - специальная программа для вас: "Давайте заговорим!"

Aranĝoj: 

La dua informletero de la 4-a, Printempa Lingvotrejnado en Jekaterinburgo

La organizantoj de la 4-a lingvotrejnado informas, ke ĝis nun estas registritaj 44 aliĝintoj al la aranĝo el 18 rusiaj urboj! Krome estas la bona novaĵo: ni sukcesis trakti la pripagon de la restado (loĝado+manĝado) en la sanatorio – profilaktorio “Bodrostj” en la urba administracio kaj malpliigi la pripagon por unu tago ĝis la sumo 1200 rubloj! Enloĝiĝi en la sanatorion eblos jam je la 9:00-a horo matene de la 1–a de majo kaj matenmanĝi je la 10-a kaj la 4-n de majo ni havos la vespetrmanĝon je la 19-a horo vespere. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Printempa lingvotrejnado en Jekaterinburgo

Karaj geamikoj, la organiza grupo de la kvara lingvotrejnado invitas ĉiujn lernemajn esperantistojn por pliperfektigi siajn lingvokonojn kaj lingvokapablojn al la printempa kvartaga studprogramo en Jekaterinburgo!

En Jekaterinburgo sukcese okazis jam tri lingvotrejnadoj la unua – novembre de 2014, la dua – januare de 2016, kaj la tria – denove novembre de 2017. La kvara, ĉi – foje printempa, okazos dum majaj festoj, la 1-4 de majo de 2019.

Aranĝoj: 

Zamenhof - tago 2018 en Jekaterinburgo

La tradicia festa decembra kunveno de uralaj esperantistoj okazis ĉi - jare en Jekaterinburgo la 22-n de decembro en la Domo de Uralaj Popoloj. La Zamenhof - tagon aŭ la Tagon de la Esperanta libro partoprenis 19 homoj, el kiuj 17 estis jekaterinburganoj kaj du gastoj el najbaraj urboj : Lidija Jerofejeva el Niĵnij-Tagilo kaj Pavel Veselov el Tjumeno. La programo de la esperantista festo estis varia: kelkajn tagojn antaŭ la aranĝo  en la Domo estis organizita la ekspozicio de Esperantaj libroj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Decembra poezia marŝo en Volgogrado

Volgograda klubo '' Espero'' kun plezuro subtenis la projekton de REU “Decembra poezia marŝo de esperantistoj”.  Unue ni okazigis la voĉlegadon de Esperantaj poemoj dum nia komuna vizito de la unika privata “Muzeo de muzikiloj”, ekskurson en kiu ni mendis pli frue. Kaj post la ekskurso oni permesis al nia grupeto iom informi la ĉeestantan neesperantistan publikon pri nia lingvo kaj ĝia kreinto kaj deklami poeziaĵojn en Esperanto. Ni estis kvarope kaj havis insignojn sur la brusto. Ludmila Bikova emocie tralegis la faman verson de Zamenhof  ''Ho, mia kor' ''. Legu pli »

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS