Esperanto-karavano el Koreio en Jekaterinburg

La 13-14-n de julio 2016  Jekaterinburgon vizitis karavano de koreaj esperantistoj. La 10-homa grupo traveturis Rusion dumvoje el Seulo al Slovakio, kie okazos la 101 -a Universala Kongreso de Esperanto. Post Irkutsk kaj Novosibirsk,  Jekaterinburg estis la tria rusia urbo, kie la karavano faris la halton por pli proksime konatiĝi kun la urbo kaj renkontiĝi kun lokaj esperantistoj. Legu pli »

Urboj: 

Eŭropa Junulara Evento “EYE-2016” en Strasburgo

En majo la franca urbo Strasburgo, kiu lokiĝas apud la franca-germana limo, akceptis la Eŭropan Junularan Eventon ĉe la Eŭropa Parlamento. La aranĝon partoprenis proksimume 7500 homoj el 39 eŭropuniaj kaj najbaraj landoj. La ĉefa celo de la aranĝo estis doni al diversaj eŭropaj organizoj eblon rekte sin turni al parlamentanoj kaj proponi al ili siajn ideojn por pli justa kaj progresoplena vivo en Eŭropo. Mi havis feliĉon partopreni tiun ĉi tuteŭropan junularan kunvenon kiel reprezentanto de TEJO, kaj nun mi volonte konigos al vi miajn impresojn. Legu pli »

Aranĝoj: 

Niĵnij Tagil

La urbo Niĵnij Tagil estas la dua granda urbo en Sverdlovska provinco (Meza Uralo).

En ĝi loĝas proksimume 350 000 homoj.

La urbo estis fondita en 1722,  kiam en la malgranda loĝloko apud la rivereto Tagil Nikita Demidov, veninta el la urbo Tula, konstruis unuan kuprofandan uzinon.

La urbo havas tri distriktojn kaj du grandajn uzinojn: la Uralvagonkonstruan kaj la Metalurgian. Legu pli »

Surgut

La mezepoka Rusio antaŭ Petro la Granda ne apartenis al tiamaj marregnoj, kaj malkiel okcidenteŭropaj ŝtatoj, kiuj strebis konkeri novajn landojn kaj kristanigi novajn popolojn transoceane, ĝi asimilis vastajn kontinentajn teritoriojn situantajn oriente de la Urala montara zono en Azio. Surgut estis fondita surloke de malgranda triba jurtaro de ĥantoj, kiujn la rusoj tiutempe nomis ostjakoj. Legu pli »

Urboj: 

...Mi estas esperantisto, adepto samtempe de komuna homa lingvo kaj de egaleco inter ĉiuj lingvoj de ĉiuj popoloj

La 26an de marto 2016 forpasis Michel Duc Goninaz –  elstara franca esperantisto, lingvosciencisto, tradukisto, aŭtoro de sciencaj verkoj, docento pri la rusa lingvo kaj Esperanto en la universitato de  Aikso Provenca (Francio), la ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, en 2002, plia eldono en 2005. Michel Duc Goninaz naskiĝis en Parizo la 6an de septembro 1933.   Legu pli »

Nombroj kaj faktoj pri la Vintra lingvotrejnado

Dato: 03 – 05. 01. 2016

Loko: Jekaterinburg, sanatorio-ripozejo “Uktus”

Organizantoj:

1. Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto kaj gvidanto de la programo; respondeculo pri la instru-metodika programo por la nivelo A2;

2. Vladimir Opletajev (Surgut)    – respondeculo pri la instru-metodika programo por la niveloj B1-B2.

3. Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo, interreto, pretigo de nomŝildoj, certigiloj.

 

Instruistoj: Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Januare en Jekaterinburg

Ekde la 3-a ĝis la 5-a de januaro en la rusia urbo Jekaterinburg okazis lingvotrejnado pri Esperanto.

La aranĝo estis organizata en la kuracgastejo "Uktus", kie dum nia ĉeesto malestis aliaj gastoj. Pro tio la tuta ejo estis je nia dispono. Tio certe kreis komfortajn kondiĉojn kiel por instruistoj tiel por lernantoj. Unu de la plej rimarkindaj aferoj estis respondeco de instruteamanoj, venintaj dividi sian sperton kun komencantoj kaj progresantoj. Ĉi tie estis Vladimir Opletajev - filologo kaj aktivulo de la Ural-Siberia esperantista movado, Irina Gonĉarova - moskva esperantistino el esperantista familio, gvidantino de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. La aranĝon vizitis ankaŭ Ĝenerala Sekretario de TEJO Arina Osipova. Do, entute instruistaro kaj movadreprezentantaro estis tre interesaj kaj ebligis kiel diversflankan kaj abundan studadon de la lingvo, tiel demonstradon de la movado al lernantoj, kiuj siavice rivelis laŭdindan scivolemon kaj interesiĝon. Estas ankaŭ tre grave kaj ĝojige, ke venis novaj antaŭe nekonataj personoj, kio evidente montras aktualecon kaj necesecon de instruista agado. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

Lingvotrejnado: impresoj de la partoprenintoj

La tri tagoj de la Vintra lingvotejnado estis vere intense travivitaj: tage en ambaŭ grupoj (A kaj B-nivelaj ) okazis lecionoj unu post la alia, nur kun malgranda kvinminuta spirpaŭzo inter ili. Vespere estis kulturkleriga programo kaj distraj Esperanto-programeroj, dum kiuj ni kune festis, aranĝis la komunan koncerton, ludis k.t.p. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Vintra lingvotrejnado. Tagordo.

La moto de la Vintra lingvotrejnado, esprimita per la versa linio de Nikolao Kurzens “Halti sur vojo al alto – signifas regliti”, estas bona kompaso, montranta al ĉiuj aliĝintoj vojon al perfektiĝo. En la suba afiŝo vi povas vidi la tagordon kaj la tutan instruhoraron de ĉi-jara lingvotrejnado por la grupoj A – kaj B nivelaj. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Vintra lingvotrejnado en Jekaterinburg

La unua lingvotrejnado en Jekaterinburg okazis novembre de 2014, kaj evidentiĝis, ke ĝi estis sukcesa provo kapabligi novajn kaj spertajn esperantistojn por pli serioza alfronto de lingvaj ekzercoj, kiuj ne sufiĉas aŭ mankas dum tradiciaj kulturaj kaj movadaj regionaj programoj. Dum lastaj monatoj al organizintoj de la pasintjara sesio venis pluraj petoj de esperantistoj el uralaj kaj neuralaj urboj daŭrigi ĉi tiun instruan programon, kies eduka valoro evidente estas grava por Esperanto-parolantoj.

Aranĝoj: 

UK en Lillo iĝis historia turnopunkto por la junularo

Oni ofte aŭdas opinion, ke la junularo ne ŝatas partopreni Universalajn Kongresojn. Mi volas neniigi tiun miton, raportante pri la agado de la gejunuloj dum la 100-a UK en Lillo.

La jubilean UK partoprenis junaj esperantistoj el ĉiuj anguletoj de la mondo. Pluraj estis denaskuloj – la plej juna aĝis nur kelkajn monatojn - kaj venis al la kongreso kun siaj gepatroj. Kelkaj venigis siajn familianojn, ankoraŭ neesperantistojn, por montri la etoson kiu ŝvebas en la aero dum niaj internaciaj eventoj kaj montri la funkciadon de nia lingvo en la praktiko. Legu pli »

Aranĝoj: 

Internacia sukceso de Lena Ĥusanova

Dum la jubilea 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo sukcese funkciis kaj estis amase vizitata de diverslandaj  kongresanoj la informbudo de la Landa Kongresa Komitato el la slovaka urbo Nitra, kie en 2016 okazos la 101-a UK. Ĉiuj atentis tuj la originalan emblemon de la venonta Kongreso, kies simboloj estis bone kompreneblaj kaj rekoneblaj. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS