Ni vojaĝis ...

Ok uralaj esperantistoj partoprenis julie-aŭguste de 2015 la jubilean 100-an Universalan Kongreson de Esperanto en la nordfranca urbo Lillo. Ses personoj el Jekaterinburg, Ĉeljabinsk, Surgut, Tobolsk apartenis al la rusia esperantista grupo, kolektiĝinta el reprezentantoj de diversaj regionoj kaj urboj kaj gvidita de Svetlana Smetanina, REU-prezidanto. Vi povas nun legi ĉiujn miajn vojaĝnotojn,  felietone prezentitajn septembre  en la Ural-Siberia esperantista dissendolisto. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

“Teo kaj amo”: festivalaj notoj

Kaoso el sentoj, emocioj kaj impresoj. Aro da atestiloj, donacoj, fotoj, kaj aĉetitaj memoraĵoj. Ordigo de hejmaj kaj laboraj aferoj. Sopirado... Sonĝoj... Nur verda teo povas trankviligi animon. Akvo bolas en kruĉo, mi prenas ĉinan te-skatolon, enspiras subtilan aromon de longjing-folioj, imitante te-ceremonion, infuzas la teon. Unu taso, alia... Mi estas kvieta. Legu pli »

Aranĝoj: 

Faktoj pri EsPrimo-11

Dato

01. – 04. majo 2015

Urbo-gastiganto

Ĉelabinsk

Organiza teamo

Interurba organiza grupo:

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto; literatur-arta programo;

Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo;

Katerina Arbekova (Novosibirsk) – oficialaj kontaktoj, financoj, sporta programo;

Marina Stepaĉova (Tjumenj) – distra programo (vesperoj, dancoj);

Aleksandr Osincev (Jekaterinburg) – kulturkleriga programo, filmoj;

Darja Zelenina (Ĉelabinsk) – kulturkleriga kaj lingva programoj; Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Belegaj tagoj ĉi

Legante en REGo artikolojn pri EsPrimo, ni ĉiam ĝojis pri interesaj uralaj aranĝoj, kiujn ni revis partopreni. Kaj jen ĉi-jare nia revo realiĝis.

Nia duopo atingis la hotelon "Solneĉnaja" en Ĉeljabinsk frumatene la 1-an de majo. Restis 2 horoj antaŭ registriĝo. Bonega suna vetero vokis nin en la apudan vastan parkon. Reveno en la hotelon similis renkonton  kun tre proksimaj parencoj - gajaj voĉoj, kisoj, brakumoj. Tia amika, ĝoja kaj samtempe trankvila etoso konserviĝis dum ĉiuj tagoj de EsPrimo. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

MASI-anoj pri EsPrimo-11

Nia kvaropo, plena de feliĉaj kaj ĝojaj pensoj revenis al Moskvo de EsPrimo - tradicia aranĝo, kiun jam la 11-an fojon organizis uralaj kaj siberiaj esperantistoj por ĉiuj dezirantoj. Ĉi tie mi proponas al vi la propran mallongan raporton pri la okazintaj eventoj kaj miaj impresoj. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo – 11 el la vidpunkto de la organizanto

EsPrimo (Esperantista Primavero) estas ĉefa Esperanto-evento de la jaro en la Ural – Siberia esperantista movado. Ĉi-jare la unuan fojon ĝi okazis la 1-an - 4-an de majo en la urala urbo Ĉeljabinsk kaj kunvenigis tie 58 esperantistojn el 13 urboj de Rusio. Nun, rememorante, analizante, komparante ĝin kun antaŭaj niaj EsPrimoj, mi povas konstati, ke nia tradicia regiona renkontiĝo sukcesis. Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Memorindaj eroj de EsPrimo-11

EsPrimo-11 ofertis al ĉiu gasto abundon de elekteblaj aranĝoj el la oficiala programo, kiu cetere daŭris dum ĉiuj festaj tagoj en amikaj rondoj neoficiale ĝis postnoktomezo. Ĉiu havis proprajn preferojn pri elekto de ŝatataj temoj. Mi prezentas nun miajn impresojn pri la programeroj, kiujn mi mem partoprenis aŭ nur ĉeestis kiel observanto t.e. ekzistis ja ankaŭ alia programtavolo, konsistanta el ludoj, konkursoj, dancoj, distraĵoj, noktaj babiladoj ktp. Sed pri tio eble povus riporti alia persono.

 

”La vojo, kiun ni sekvas” Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Ludmila Novikova. “Saluton, mia patrotero!”

Ludmila Novikova

Ludmila Novikova – sovetia kaj rusia esperantistino kaj poetino jam de jardekoj loĝas en Moskvo, sed en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento ŝi tre aktivis en la urala esperantista movado kaj lasis en ĝi spurojn, kies valoroj personeca kaj kultura ĝis nun rimarkeblas en ĉi tiu vasta aktivecregiono de esperantistoj. Ni prezentas al ĉiuj vizitantoj kaj legantoj de la paĝaro “Ural-Siberia esperantista movado” la intervjuon kun Ludmila Novikova, en kiu ŝi revenas en la epokon de la poststagnada revigliĝo de esperantistoj en Uralo kaj ne nur. Legu pli »

Informletero № 2

La Organiza teamo de EsPrimo-11 komunikas al ĉiuj aliĝintoj kaj dezirantoj aliĝi informojn pri la hotelo gastiganta la majan renkontiĝon de ural-siberiaj esperantistoj.

EsPrimo-11 okazos surbaze de la hotelo “Solneĉnaja” (“Suna”), situanta proksime de la urba centro de Ĉelabinsk ĉe la strato Ĥudjakova, 18. Apude estas parko, kie agrablos promeni.  La konferencejo troviĝas en la unua etaĝo, akcesora malgranda kunvensalono en la dua etaĝo.

Variantoj de loĝeblecoj Legu pli »

Urboj: 

EsPrimo: 

Jaro de literaturo en Rusio

En januaro 2015 en Rusio startis la Jaro de literaturo. Jam en junio de la pasinta jaro Prezidento Putin subskribis la koneksan ukazon. La Jaro de literaturo estas grandskala nacia projekto celanta stimuli intereson de rusianoj  pri literaturo, libroj kaj legado kaj solvi multajn  problemojn de la libroproduktado kaj funkciado de bibliotekoj. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS