Aldoni novan komenton

“Teo kaj amo”: festivalaj notoj

Aranĝoj: 

Kaoso el sentoj, emocioj kaj impresoj. Aro da atestiloj, donacoj, fotoj, kaj aĉetitaj memoraĵoj. Ordigo de hejmaj kaj laboraj aferoj. Sopirado... Sonĝoj... Nur verda teo povas trankviligi animon. Akvo bolas en kruĉo, mi prenas ĉinan te-skatolon, enspiras subtilan aromon de longjing-folioj, imitante te-ceremonion, infuzas la teon. Unu taso, alia... Mi estas kvieta.

Pasis du semajnoj post mia reveno el Ĉinio, sed ĝis nun mense mi estas tie, inter te-kampoj, montoj kaj amikoj-te-amanoj. Jes, te-amanoj, gajnintoj de la festivalo de mallongaj filmoj “Teo kaj amo”, lanĉita de Ĉina Radio Internacia (ĈRI).

Al la festivalo venis entute 45 filmoj el 20 landoj. Por 10 unuaj gajnintoj ĈRI donacis senpagan vojaĝon al Ĉinio. Krome estis 3 specialaj premioj: Premio por originala kanto, Premio por dokumenta filmeto de tekulturo kaj Premio por plej potenciala reĝisoro. Regulojn de la konkurso, ĉiujn filmojn kaj liston de gajnintoj vi povas vidi ĉe la paĝaro de ĈRI http://esperanto.cri.cn/filme/14tea3.htm

Tutan jaron organizantoj laboris por aranĝi la festivalon – reklami, kolekti filmojn, traduki ilin al la ĉina lingvo, fari retejon, projekti loĝadon, manĝadon de alvenontaj te-amanoj, kompili programon, helpi ricevi vizojn ktp ktp.

Kaj jen venis aprilo kaj ni, festivalanoj, vojaĝis Ĉinien. Sen iuj specialaj avantaĝoj la 16-an de aprilo, feliĉe, ĉiuj atingis Hangzhou-n, tre belan urbon kun moderna infrastrukturo, mirindaj pejzaĝoj kaj tre afablaj homoj. En la akceptejo de hotelo deĵoris festivalaj helpantoj, kiuj tre diligente enloĝigis nin en niajn ĉambrojn. Ni, junaj esperantistoj, spertis ŝokon, kiam vidis tiajn luksajn ĉambrojn, ĉar en Esperantujo ni ja alkutimiĝis loĝi en junulargastejoj, amasloĝejoj, tendoj ktp. Imagu niajn sentojn!

Post la enloĝiĝo ĉiuj partoprenantoj de la festivalo vespermanĝis en la hotela restoracio kaj veturis al te-ekspoziciejo por provludi premidonan ceremonion. Ege lacaj, tamen tre feliĉaj, ni revenis en la hotelon - niaj internaj horloĝoj embarasiĝis pro tempdiferenco inter Ĉinio kaj niaj landoj (kompatindaj latinamerikaj amikoj).

La sekvan tagon, la 17-an de aprilo, matene nin jam atendis buso por iri al la jam konata te-ekspoziciejo, kie ni okazigis kulturlingvan festivalon (KLF). Dum la KLF estis organizitaj 11 budoj, en kiuj te-amanoj el diversaj landoj prezentis siajn naciajn teojn kaj tekulturojn. Gustumi niajn teojn povis ĉiuj gastoj de la te-ekspoziciejo. Lokaj amaskomunikiloj ne dormis - fotado, filmado kaj raportoj ĝenis nin dum la tuta KLF. Do Esperanto estis bone disvastigita!

Tagmeze ni jam sidis en belega teejo, spektis tradician ĉinan te-ceremoion kaj manĝis ĉinajn manĝaĵojn, kelkajn el kiuj mi gustumis neniam kaj nenie en la mondo. Ni eĉ ne povis imagi, el kio estis faritaj multaj pladoj, kiel manĝi ilin, kiam uzi bastonetojn kaj kiam kuleron. Tre valora sperto! Apartan dankon mi volas esprimi al la posedantino de la teejo, kiu tiel gasteme, preskaŭ hejmece, renkontis nin. Manĵaĝo multegis, verda teo neniam finiĝis en niaj tasoj, la etoso estis mirinda!

Sategaj ni veturis al Nacia muzeo de teo, kie lernis, kiel oni manproduktis/as verdan teon. Ni vizitis salonojn, kie estis prezentitaj multaj specoj de teo, produktata en Ĉinio. Ni ekkonis historion de te-farado kaj modernan staton de la afero. Vere mirindaj impresoj por ĉiuj eksterlandanoj!

Post la ekskurso la festivalanoj havis kurson pri la ĉina lingvo, samtempe kelkaj lernis kaligrafion kaj aliaj tranĉis figurojn el papero. Kompreneble ni denove (eĉ dufoje) estis regalataj per ĉina bongustega teo.

Jes, tiom da spertoj ni travivis dum unu tago! Sed tio ankoraŭ ne estas la fino! Reveninte al nia luksa hotelo, vespermanĝinte, ni iris promeni tra apuda belega parko Xi’Xi. Longa kaj tre amikeca promenado, senfina babilado kaj amuziĝo sekvis.

Mi ankoraŭ ne diris, ke la festivalon partoprenis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ alilingvanoj, do en Ĉinio ni samtempe uzis Esperanton, la anglan, la hispanan kaj la ĉinan. Foje miksis. Vere komplike, kiam homoj ne posedas unu komunan lingvon.

La 18-an de aprilo estis ekskursa tago. Post matenmanĝo ni supreniris al monteto, de kie estis videbla Hangzhou. La monteto kaj la urbo kompreneble belas, tamen la festivalanoj pli ekinteresiĝis pri tradiciaj ĉinaj ekzercadoj, kiujn lokanoj faris ĉe la piedo de la monteto. Kelkaj el ni aliĝis al la kursoj kaj ricevis grandegan plezuron! Poste similajn ekzercadojn ni vidis en multaj lokoj en Ĉinio, oni trejnas samtempe kaj korpon, kaj animon – tre utila afero.

Tagmeze te-amanoj havis tagmanĝon en urba restoracio, kie oni regalis nin per ĉinaj “pelmenoj” kun diversaj enaĵoj, per kokaĵo, legomoj kaj marproduktoj. Manĝaĵo abundis, ni denove profitis okazon gustumi ĉinajn bongustaĵojn kaj babili en tre amikeca etoso.

La festivala programo estis sufiĉe densa, ĉiu programero sekvis tuj post la alia, ni ĉion kaptis ĝustatempe – respondececo kaj gastemo de ĉinoj ne permesas agi alie.

Posttagmeze ni iris al la Okcidenta lago, kie promenis dum 4 horoj inter tre bela naturo. La vetero favoris la promenadon. Ĉefa problemo estis ne perdiĝi, ĉar estis feritago, multegaj lokanoj kaj turistoj venis al la lago. Tie ni komprenis, ke vere en Ĉinio loĝas sesono de la monda loĝantaro.

Post la 4-hora promenado ni estis lacaj, tamen ege kontentaj! Grandan dankon mi volas esprimi al festivalaj helpantoj, kiuj tre amikeme kaj respondece gardis nian sekurecon ĉe la lago (fakte dum la tuta festivalo). En iu ajn situacio ili estis niaj savantoj.

La sekva programero - vespermanĝo, dum kiu ni povis elekti manĝaĵojn en “sveda tablo”. Mi unuafoje eksciis, ke ankaŭ ĉinoj manĝas kolbason, fiŝkonservojn, suŝiojn kaj trinkas ŝaŭmvinon. Iom post iom la  vespermanĝo transiris al interkona vespero, venis partoprenantoj de la Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado kaj ĉinoj, kiuj helpis prepari la festivalon (sen ilia subteno nenio okazus). “Sepa&Asorti” kantis, homoj babilis kaj amuziĝis.

La 19-a de aprilo eble estis pinta tago de la festivalo – te-amanoj ricevis film-premiojn! La premidona ceremonio okazis en la jam konata al vi te-ekspoziciejo. Inter spektantoj de la ceremonio estis ne nur la festivalanoj, sed ankaŭ  ekstera publiko, do la organizantoj denove  plenumis tre valoran taskon – ili en bela maniero disvastigis Espernaton, montrante kiel la lingvo povas esti utila. Dum la ceremonio respektive estis uzataj du lingvoj – Esperanto kaj la ĉina.

 Dum la ceremonio oni povis spekti filmojn de ĉiuj premiitoj kaj honore aplaŭdi, kiam iu gravul(in)o enmanigis diplomon al la gajnintoj. La etoso estis festa kaj tre ĉarma! La ceremonion ĉeestis kaj parolis gratul-vortojn la prezidanto de UEA, s-ro Mark Fettes. Al la neesperantista publiko li prezentis nian verdan flagon.

Fine de la ceremonio ĉiuj gajnintoj ricevis donace ĉinajn tradiciajn te-vestaĵojn kaj faris komunan foton. Mi ankoraŭfoje gratulas ĉiujn reĝisorojn kaj aktorojn pro la gajno!

Vespere ni translokiĝis al la suburbo de Hangzhou kaj enloĝiĝis en studentan hotelon de Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato.

La vespermanĝon ni preparis mem, kuiristoj nur boligis niajn produktaĵojn. Bongustege!

La 20-an de aprilo en la universitato ni havis kurson pri teo kaj te-etiketo. Profesoroj lekciis, kaj poste ni infuzis diversajn specojn de teo kaj faris te-ceremonion (eĉ ricevis atestilojn). Ĉarmaj ĉinaj studentoj afable helpis nin.

Post la tagmanĝo, kiu konsistis el diversaj manĝaĵoj, faritaj nur el teo (ovoj, kuiritaj en teo, te-pudingoj, te-bakaĵoj ktp), kaj kiun dum la tuta nokto preparis speciale por ni lernantoj, ni aranĝis skajp-kunvenon inter forumanoj, ĉinaj kaj rusaj studentoj. En la formo “demando-respondo” ni parolis pri la festivalo, pri la kulturoj de Ĉinio kaj Rusio, pri studenta vivo en niaj landoj. Dum la dialogo ni uzis 3 lingvojn – la rusan, la ĉinan kaj Espernaton. Terure, kiom da tempo oni perdas por tradukado. Se ĉiuj parolus la saman lingvon...

Dum la sekva programero ni montris al ĉinaj studentoj konkursajn filmojn kaj aŭskultis priskribojn de  reĝisoroj pri produktado de la filmoj: de kie aperis ideo, kiu aktoris, per kiu aparato filmo estis registrita kaj aliaj interesaĵoj. Por reĝisoroj vere gravis vidi reagon de publiko: ĉu homoj komprenis ideon, ĉu rimarkis detalojn, kion ŝatis kaj kion ne.

Vespere, ni iris al universitata teatro, kie spektis kaj eĉ mem partoprenis en Nacia kaj Internacia vesperoj. Komence de la vespero studentoj kaj profesoroj montris al la publiko ĉinajn dancojn kaj kantojn. Poste surscenejen venis esperantistoj por kanti, deklami poemojn, ludi muzikilojn ktp. Granda publiko konsistis el studentoj kaj instruistoj de la universitato, do ni denove bone disvastigis nian verdan lingvon.

La sekvan tagon post frua matenmanĝo partoprenantoj de la festivalo veturis al gubernio de ŝeoj (minoritata nacio de Ĉinio). La vojaĝo daŭris preskaŭ 6 horojn. Sed la vojo ne estis malfacila, ĉar tie kaj tie ni vidis belajn pejzaĝojn, ni amuziĝis per babilado, fingr-ludoj, fotado, kantado, kelkaj profitis tempon por dormi.

Te-amanoj vespermanĝis en luksega hotelo, kien enloĝiĝis post la alveno.  La vespermanĝo estis ankaŭ luksa, nin salutis estroj de la urbeto Lishui kaj regalis per ĉina drinkaĵo - báijiǔ. Verdire, ni estis honoraj gastoj, alilandaj steloj en tiu urbeto, ĉio estis por ni aranĝita en la plej bonega maniero.

Post la bankedo ĉiuj veturis al loka teatro por spekti koncerton, kiu estis dediĉita al la 100-jariĝo de la vendado de loka teo en Panamo. Danco kaj muziko estas lingvoj, kiuj ne postulas tradukon, do eĉ ne posedante la ĉinan, ni, festivalanoj, vere ĝuis la koncerton. Reĝisora laboro estis tre bona!

La 22-an de aprilo te-amanoj amikiĝis kun ĉinaj familioj. Matene sur urba scenejo en festa etoso ni ricevis atestilojn pri la amikiĝo kaj vespere vojaĝis al vilaĝoj de niaj familianoj.

Kiam mi eksciis pri la plano amikiĝi kun kamparaj familioj, mi imagis vidi malriĉajn homojn, kiuj loĝas en lignaj domoj, havas ĝardenon kaj vilaĝajn bestojn. Tamen kiam mi venis al mia familio, mi rimarkis, ke la patro havas 3 domojn en la vilaĝo kaj 2 apartamentojn en la urbo, aŭton BMW, tean fabrikon kaj estas ĉefo de vilaĝo. Do la familio tute ne malriĉas.

Vespere la patro renkontis min, miajn tradukistojn kaj raportistinon ĉe nia hotelo kaj veturigis al sia vilaĝo. La vojo daŭris ĉirkaŭ 20 minutojn kaj ni veturis ĉiam supren en montaron. Veninte, ni trinkis teon, manĝis semojn kaj nuksojn, la patro konatigis min kun familianoj, montris siajn domojn, mian ĉambron kaj la te-fabrikon. Mi dormis en tre komforta luksa ĉambro (simila al la hotelaj) kaj eĉ havis varman akvon, duŝon kaj necesejon.

La tago estis vere emocia. Ni, geamikoj-festivalanoj, ĉiuj loĝis dise, en 10 familioj, kaj sopiris unu alian, sed ni ekhavis niajn ĉinajn familianojn!

Venis tempo por rakonti al vi pri nia vilaĝa vivo. Fakte nur pri la mia, ĉar mi ne certe scias, pri kio okupiĝis aliaj festivalanoj en siaj familioj.

Matene mi vekiĝis, eliris la ĉambron kaj rigardis belegajn imponajn montojn ĉirkaŭ la domo. Vekiĝis ankaŭ miaj tradukistoj kaj raportistino. Ni iris matenmanĝi. La manĝaĵo estis “modesta” – fungoj, iuj folioj (kiujn bofilo de mia patro frumatene jam kolektis en montaro), anasaj kaj kokaj ovoj, kuiritaj en salita akvo, bambuo kaj kompreneble rizo. La familianoj vestiĝis en naciaj kostumoj de ŝeoj.  

Venis profesia fotisto, dungita de mia patro speciale por fari kvalitajn fotojn pri alveno de mi, filino-fremdlandanino (poste fotoj estis pendigitaj sur honora muro en unu el domoj de la patro).

Poste kun la patro, tradukistoj kaj raportisitno ni piediris al la vilaĝo por vidi veran vilaĝan vivon. Vilaĝanoj vivas ne riĉe, okupiĝas pri kolektado de teo kaj plantado de legomoj en siaj ĝardenoj. Junuloj strebas forveturi el la vilaĝo kaj loĝi en urbo, pro tio plejparto de loĝantaro estas maljunuloj. En iliaj ĝardenoj mi vidis multajn legomojn, kiujn ankaŭ ni en Rusio plantas – terpomo, brasiko, pizo, faboj. Mi montris al mia patro rumekson kaj rakontis, ke en mia lando printempe ni manĝas ĝin. La patro gustumis, jes, estas acida, sed manĝebla! Irante, ni vidis vilaĝan teatron, administracidomon, elektroproduktilon, nov-konstruatan asfaltan vojon al la montaro. Meze de la vilaĝo la bofilo prenis nin per sia aŭto kaj veturigis al nia domo, kie ni estis regalataj per teo el familia fabriko. Dum ni promenis kaj trinkis teon, virinoj preparis tagmanĝon. Mi pensas, ke vi jam komprenas, ke la tablo estis plenplena de pladoj. Mi neniam forgesos tiun tagmanĝon inter miaj ĉinaj familianoj!  

Post la emocia tagmanĝo la patro veturigis nin al alia proksima vilaĝo, kie speciale por ni, vilaĝaj gastoj, oni okazigis improvizitan geedziĝfeston. Kian ĝojon mi sentis, kiam renkontiĝis kun aliaj festivalanoj, kiuj ankaŭ estis venigitaj por spekti la nupton. Kia sopiro, kiom da varmo, brakumoj, rakontoj! Kiom da sentoj pro la renkontiĝo! La festo ne gravas, gravas vidi unu alian, rakonti impresojn pri la vilaĝa vivo kaj novaj familianoj! Tamen ankaŭ la geedziĝo estis interesa kaj riĉigis nin kulture.

Kaj jen ni revenis hejmen, vespermanĝis, interŝanĝis donacojn kaj dankvortojn kun la familianoj kaj la patro per sia aŭto alportis nin al la hotelo, al normala urba vivo. Neforgesebla, ege emocia tago kaj ne malpli emocia renkontiĝo kun la festivalanoj!

Ĉu volas ni aŭ ne, sed ĉio havas sian finon... La 24-a de aprilo estis la lasta tago de la festivalo. Je la 7-a matene aŭtobuso jam veturigis te-amanojn al Hangzhou. Ĝis, ĉarma Lishui, ĝis niaj vilaĝoj kaj ĉinaj familioj, ĝis nia gastema hotelo, ĝis ŝeoj! Vi por ĉiam restos en niaj koroj!

6-hora veturado, la dua sesio de fingr-ludo, filmado de impresoj, dormado, babilado, fotado, plorado, brakumado... Kaj jen estas Hangzhou, flughaveno, fervojstacio... Adiaŭo...

Ĝis, karaj! Ni renkontiĝos tre baldaŭ, mi kredas! Junecon, inspiron, aventurojn, feliĉon al ni ĉiuj! Aroman teon kaj sinceran amon! Anime ni estos kune! Kune en Ĉinio!

 

Iuj revenis hejmen, iuj daŭrigis sian vojaĝon tra Ĉinio. Mi iris al Pekino. Sed tio jam estas historio por alia artikolo.

 

 

Olga Ŝilajeva (Glazov)