Ĉelabinsk

Faktoj pri EsPrimo-11

Dato

01. – 04. majo 2015

Urbo-gastiganto

Ĉelabinsk

Organiza teamo

Interurba organiza grupo:

Raja Kudrjavceva (Jekaterinburg) – ĉefa kunordiganto; literatur-arta programo;

Pavel Veselov (Tjumenj) – komputila servo;

Katerina Arbekova (Novosibirsk) – oficialaj kontaktoj, financoj, sporta programo;

Marina Stepaĉova (Tjumenj) – distra programo (vesperoj, dancoj);

Aleksandr Osincev (Jekaterinburg) – kulturkleriga programo, filmoj;

Darja Zelenina (Ĉelabinsk) – kulturkleriga kaj lingva programoj; » Legu pli pri Faktoj pri EsPrimo-11

Urboj: 

EsPrimo: 

Belegaj tagoj ĉi

Legante en REGo artikolojn pri EsPrimo, ni ĉiam ĝojis pri interesaj uralaj aranĝoj, kiujn ni revis partopreni. Kaj jen ĉi-jare nia revo realiĝis.

Nia duopo atingis la hotelon "Solneĉnaja" en Ĉeljabinsk frumatene la 1-an de majo. Restis 2 horoj antaŭ registriĝo. Bonega suna vetero vokis nin en la apudan vastan parkon. Reveno en la hotelon similis renkonton  kun tre proksimaj parencoj - gajaj voĉoj, kisoj, brakumoj. Tia amika, ĝoja kaj samtempe trankvila etoso konserviĝis dum ĉiuj tagoj de EsPrimo. » Legu pli pri Belegaj tagoj ĉi

Urboj: 

EsPrimo: 

EsPrimo – 11 el la vidpunkto de la organizanto

EsPrimo (Esperantista Primavero) estas ĉefa Esperanto-evento de la jaro en la Ural – Siberia esperantista movado. Ĉi-jare la unuan fojon ĝi okazis la 1-an - 4-an de majo en la urala urbo Ĉeljabinsk kaj kunvenigis tie 58 esperantistojn el 13 urboj de Rusio. Nun, rememorante, analizante, komparante ĝin kun antaŭaj niaj EsPrimoj, mi povas konstati, ke nia tradicia regiona renkontiĝo sukcesis. » Legu pli pri EsPrimo – 11 el la vidpunkto de la organizanto

Urboj: 

EsPrimo: 

Informletero № 2

La Organiza teamo de EsPrimo-11 komunikas al ĉiuj aliĝintoj kaj dezirantoj aliĝi informojn pri la hotelo gastiganta la majan renkontiĝon de ural-siberiaj esperantistoj.

EsPrimo-11 okazos surbaze de la hotelo “Solneĉnaja” (“Suna”), situanta proksime de la urba centro de Ĉelabinsk ĉe la strato Ĥudjakova, 18. Apude estas parko, kie agrablos promeni.  La konferencejo troviĝas en la unua etaĝo, akcesora malgranda kunvensalono en la dua etaĝo.

Variantoj de loĝeblecoj » Legu pli pri Informletero № 2

Urboj: 

EsPrimo: 

La urbo Ĉelabinsko – skiza historio

La urbo estis fondita en la 1736-a jaro kiel garda kozaka fortikaĵo ĉe komerca vojo el Siberio kaj Mez-Azio. Ĝuste pro tio en la blazono de Ĉelabinsko aperis ŝarĝita kamelo apud fortikaĵa muro. En la jaroj 1860-1880 la urbeto havis 5000-8000 loĝantojn kaj funkciis ĉefe kiel ekzilejo kaj transitprizono por bagnuloj kaj politikaj ekzilitoj. En 1892 la fervojo el Moskvo tra Samaro atingis Ĉelabinskon, post kio la lasta komencis rapide kreski kiel komerca kaj industria urbo. Tiamaj ĵurnalistoj eĉ nomis ĝin “Urala Ĉikago”… » Legu pli pri La urbo Ĉelabinsko – skiza historio

Urboj: 

Abonu al RSS - Ĉelabinsk