La urbo Ĉelabinsko – skiza historio

Urboj: 

La urbo estis fondita en la 1736-a jaro kiel garda kozaka fortikaĵo ĉe komerca vojo el Siberio kaj Mez-Azio. Ĝuste pro tio en la blazono de Ĉelabinsko aperis ŝarĝita kamelo apud fortikaĵa muro. En la jaroj 1860-1880 la urbeto havis 5000-8000 loĝantojn kaj funkciis ĉefe kiel ekzilejo kaj transitprizono por bagnuloj kaj politikaj ekzilitoj. En 1892 la fervojo el Moskvo tra Samaro atingis Ĉelabinskon, post kio la lasta komencis rapide kreski kiel komerca kaj industria urbo. Tiamaj ĵurnalistoj eĉ nomis ĝin “Urala Ĉikago”…

Sed vere granda industria centro Ĉelabinsko iĝis nur post 1930-1940. Tiam en ĝi estis konstruitaj multaj grandaj uzinoj: traktorkonstrua, elektrometalurgia, maŝinkonstrua k.a. En 1934 Ĉelabinsko iĝis la ĉefurbo de Suda Uralo. Dum la Dua mondmilito ekfunkciis ĉi tie  metalurgia, tankkonstrua kaj multaj aliaj militcelaj uzinoj, inter kiuj menciinda estas uzino, produktanta famajn “Katjuŝa” – fuzilpafilojn BM-13 kaj fuzilpafaĵojn. Laǔmerite la urbo ricevis la simbolan nomon “Tankograd” (“Tankurbo”). Tiutempe en Ĉelabinsko loĝis ĉirkaŭ 500 000 homoj, kaj en la 1976-a jaro la kvanto de la loĝantoj jam superis milionon.

Nun, en la XXI-a jarcento, Ĉelabinsko estas granda centro de industrio, kulturo, negoco, scienco, sporto...  Ĉelabinska provinco grave rolas en la ekonomia vivo de Rusio ne nur pro siaj metalurgia kaj maŝinkonstrua industrioj, sed ankaŭ pro la kreskanta agrikulturo. La provinco situas en la centro de nia lando – parte en Eŭropo, parte en Azio. La limo inter ambaŭ mondopartoj estas Urala montaro kaj la rivero Ural.

Esperantistaj rondetoj funkciis sur la teritorio de la nuna Ĉelabinska provinco jam antaǔ kaj post la Oktobra revolucio, ĝis kiam la sovetia reĝimo malpermesis en la lando ajnan socian aktivadon, ne sankciitan de la ŝtato. La movado de esperantistoj en Ĉelabinsko renaskiĝis post la 1957-a jaro dank’ al docento de la agrikultura altlernejo Boris Fjodoroviĉ Sokolov (02.1909 – 02.2002). Li eksciis pri la Internacia Lingvo ankoraŭ en sia infaneco, ĉar lia patro Fjodor Sokolov estis unu el pioniroj-esperantistoj de Suda Uralo. Estinte provinca telegrafisto, li sciis, ke liaj kolegoj, kiuj posedis iun fremdan lingvon, rajtis ricevi pro tio kromsalajron. En la unua jardeko de la XX-a jarcento Esperanto iĝis en la tutmonda telegrafio “lingvo klara”. Do, Fjodor Sokolov ellernis ĉi tiun lingvon kaj reale ricevadis pluse al sia salajro 5 rublojn – tiam vere nemalgrandan monon! Memkompreneble, Boris Sokolov ellernis Esperanton junaĝe, sed fine de la 30-j jaroj jam devis prisilenti sian hobion. Nur en la 1957-a jaro li hazarde ekaŭdis radioelsendon pri la renkontiĝo de esperantistoj, partoprenantaj en la Moskva Tutmonda festivalo de junularo kaj studentoj. Post tio Boris Fjodoroviĉ aktive ekprelegis pri Esperanto, organizis en sia altlernejo klubon de internacia amikeco “Amika manpremo”, kie studentoj laŭdezire lernis Esperanton.

Liaj lernintoj (Vladislav Andrejev kaj aliaj) formis medion, kiu akcelis aperon de novaj aktivuloj. En la 1970-a jaro en la esperantista grupo aperis atributoj de kolektiva interna kaj ekstera agado (strukturo, fiksita renkontloko, grupa abonado, regulaj kunvenoj, do fakte naskiĝis la urba klubo. La unua klubgvidanto en la jaroj 1970-75 estis Vladislav Andrejev (tiam ankaŭ la SEJM-reprezentanto en Ĉelabinsko), la vicprezidanto estis Viktor Laptev.

En la 1975-a jaro la “geonkloj” cedis stirilon al la dua generacio de gejunuloj, lasante al si rolojn de konsilantoj kaj helpantoj.

La plej aktiva periodo de la kluba agado estis la jaroj 1970-1990, krom tio ekde la  1981-a ĝis la 1988-a en la urba pionirpalaco funkciis juna rezervo de ĈEK – la lernejana Esperanto-klubo “Stelo de l’ Espero” gvidata de Vjaĉeslav Roĵdestvenskij.

En Ĉelabinsko ĝis nun aktivas kaj partoprenas en la regiona ural-siberia esperantista movado niaj E-veteranoj – Viktor Laptev (la aŭtoro de IER-vortaro) kaj Vjaĉeslav Roĵdestvenskij (la aŭtoro de multaj priesperantaj artikoloj en la loka gazetaro). El la sekva generacio menciindas Galina kaj Nikolaj Terentjev, Tatjana Glaznica (Serebrennikova), Sergej Strelec kaj la plej juna kaj tre aktiva Darja Zelenina.

Kelkaj eksaj membroj de ĈEK nun agadas en aliaj urboj, ankaŭ en Miass (Ĉelabinska provinco), kies Esperanto-klubo “Malakita Stelo”, bedaŭrinde, nun ne funkcias. “Niaj homoj” estas en Jekaterinburgo – Viktor Kudrjavcev (10.1957-04.2014) kaj Jelena Uspenskaja (Kolotovĉenko), Sankt-Peterburgo  –  Aleksandr Osokin, Moskvo – Ludmila Novikova, Miass – Tatjana Vŝivceva (Baŝmakova) kaj Timofej Vŝivcev.

 

Viktor Laptev

Vjaĉeslav Roĵdestvenskij

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte