





Ĵurnalisto, tradukisto, profesia eldonisto kaj instruisto de Esperanto, li estis unu el la plej fervoraj kaj konsekvencaj adeptoj de la Esperanta ideo. Aleksandr Saĥarov naskiĝis la 7/19-an de aprilo 1865 en la vilaĝo Kudeliĥa de Simbirska gubernio. En 1875 li fariĝis lernanto de meza lernejo kaj en 1885 li sukcese plenumis finan ekzamenon en Simbirska klasika gimnazio. En la jaroj 1885 – 1900 Aleksandr Saĥarov estis studento de Kazana universitato, li studis matematikon kaj volis esti pedagogo, sed dum pluraj jaroj estis financa inspektoro en la urbo Ardatov. Saĥarov dum la gimnaziaj kaj universitataj jaroj studis la latinan, grekan, francan, germanan, iomete la anglan lingvojn.
Saĥarov eklernis Esperanton en 1903, skribinte petleteron al d-ro Zamenhof, de kiu li ricevis la unuan lernolibron de Esperanto kaj Esperanto-rusan vortaron. Al la lernado de la internacia lingvo lin puŝis la letero de lia universitata amiko Sergej Poljanskij skribita en Esperanto. En 1906 Aleksandr Saĥarov partoprenis la Duan Universalan Kongreson de Esperanto en Ĝenevo. Dum la vojaĝo al Ĝenevo li vizitis germanajn esperantistojn en la urbo Frankfurto, kun kiuj li provis unuafoje paroli en Esperanto. Pro ĉi tiu sukcesa parolsperto li “estis la plej feliĉa homo en la mondo”. En 1906 en Kazana presejo de Ĥaritonov estis eldonita unua propaganda libro de Saĥarov pri Esperanto. Li decidis plene dediĉi sian vivon al la praktika realigo de la ideo de la internacia lingvo dezirante agi tiel, ke “la laboro estu plezuro, sed ne ŝarĝo por la homo”.
En 1907 Saĥarov partoprenis la 3-an UK en Kembriĝo, studis metodojn de la Esperanto-eldonado en Eŭropo kaj decidis fondi en Rusio propran Esperanto-librejon, kiu povus fariĝi efika centro de Esperanta propagando. Dum la vojaĝo li venis al la ideo fondi kaj eldoni ankaŭ gazeton en Esperanto. En 1907 Saĥarov transloĝiĝis en Moskvon, kie li fondis la librejon “Esperanto”. Ĉi tie estis vendataj lernolibroj, vortaroj, verkoj de Zamenhof kaj la unua propaganda libreto verkita de Saĥarov “Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj”. En 1909 Saĥarov ricevis de la Moskva policestro permeson eldoni gazeton en Esperanto. En februaro de 1909 estis presita la unua numero de la revuo “La Ondo de Esperanto”, kies jarabono kostis unu rublon kaj aparta numero 10 kopekojn. En la sama jaro la librejo Esperanto eldonis unuan propran literaturan verkon – tradukon de la rakonto “En malliberejo” de Ĉirikov, faritan de K.Bein, la Universalan vortaron de Ludoviko Zamenhof kaj la gramatikon de Cart kaj Pagnier.
La 4an de oktobro 1910 Saĥarov fondis en Moskvo privatan lernejon, kiu nomiĝis Moskva Esperanto-Instituto, kiu funkciis ĝis la aŭtuno de 1921. Entute ĝi donis 40 diplomojn al sukcesaj ekzamenintoj, la peterburga filio donis 8 diplomojn, la kursojn vizitis pli ol 200 personoj. Informoj pri la librejo “Esperanto” kaj ĝiaj servoj aperadis en ĉiuj gravaj rusaj ĵurnaloj kaj gazetoj “Russkoje slovo”, “Niva”, “Russkije vedomosti”, “Birĵervije vedomosti”, “Vokrug sveta”. En aprilo de 1910 Saĥarov partoprenis la 1-an Ruslandan Kongreson de esperantistoj en Peterburgo. Samjare en la librejo estis eldonita tre grava verko “Rusa Esperanta-vortaro” de Korzlinskij, Mencel kaj aliaj. En 1913 la librejo eldonis “Fundamentan kurson de la internacia lingvo Esperanto”. Ĝi enhavis gramatikon, ŝlosilon, krestomation, frazlibron. La unua eldono havis grandegan kvanton de 20 000 ekzempleroj. Ĝi estis verkita speciale por rusoj kaj estis alte aprezita de rusiaj esperantistoj. Aŭtune de la 1913-a jaro Aleksandr Saĥarov fondis en Sankt-Peterburgo la filiojn de la librejo “Esperanto” kaj de Moskva Esperanto-instituto. La funkciado de la filioj tre vigligis la vivon de esperantistoj en la Rusia ĉefurbo. En decembro 1913 post la ekzameno superan instruistan diplomon ricevis Ernest Drezen.
1914 – 1918. La unua mondmilito, la februara kaj oktobraj revolucioj tre damaĝis la rusian movadon de esperantistoj. La rublo malvaloriĝis, komenciĝis malsato kaj intercivitana milito. Saĥarov ĉesigis la eldonadon de la “Ondo de Esperanto” printempe de 1917. Sed liaj librejo kaj Esperanto-instituto ankoraŭ funkciis en tiuj jaroj. Novembre de 1918 la granda loĝejo, en kiu troviĝis Esperantaj libroj, gazetoj, arkivoj estis rekvizita de bolŝevikoj. Daŭris la jaroj de la intercivitana milito, malsatego kaj suferoj. “Ekde la jaro 1921 ĉesiĝis mia agado kiel agado de centprocenta esperantisto. Al Esperanto mi dediĉis nur parton de mia tempo kiel ĝia amatoro.” Li fariĝis instruisto de matematiko. En la jaro 1927 Saĥarov sukcesis reeldoni sian lernolibron “La tuta lingvo Esperanto” kun la eldonkvanto de 10 000 ekzempleroj. Al la plumo de Saĥarov apartenas pluraj lernolibroj de Esperanto, vortaroj, publicaj verkoj.
En la aktivado de oficialaj sovetiaj esperantistaj organizaĵoj li ne partoprenis pro politikaj kialoj, ĉar li preferis neŭtralismon, ankaŭ la komunista gvidantaro de SEU obstrukciis lin. Sed li estis membro de SEU kaj pagis kotizojn ĝis 1938. Dum kelkaj jaroj li estis membro de CK de SEU kaj laboris en ĝiaj lingva kaj instruista komisionoj. Antaŭ la dua mondmilito li provis organizi en Moskvo ŝtatan muzeon de Esperanto, sed la projekto malsukcesis. Pro la modesta aktivado en SEU lin ne trafis reprezalioj kaj malliberigo. En la milita tempo Saĥarov ne evakuiĝis kaj mortis en Moskvo en julio de 1942. Dum 20 jaroj komence de la 20a jarcento en la pionira periodo de la Esperanta historio Saĥarov estis vera motoro de la ruslanda esperantista movado, profesia esperantisto, kiu kapablis praktike evoluigi la esperantistan agadon ĝis la modela nivelo, pri kiu ni povas nun nur revi. Li estas kolosa figuro en la historio de la tutmonda esperantista movado.
| Alkroĉitaĵo | Grandeco |
|---|---|
| 8.19 MB |

















