


La 31-a de januaro estas tre nekutima tago, dediĉita al belo. Ĝi havas iom longan nomon: “Inspiru vian koron per arto”
“Celo de arto estas forviŝi polvon de ĉiutaga vivo de niaj animoj”, - iam skribis la fama pentristo kaj skulptisto Pablo Picasso
El vasta spektro de artaj verkoj, kreitaj en la mondo, verkoj kiuj elvokas niajn larmojn aŭ nian ĝojon kaj admiron, restas kun ni por la tuta vivo. Ne gravas, ĉu ni estas kortuŝitaj per muziko aŭ poezio, aŭ ĉu ni povas enrigardi en animon de pentristo per liaj bildoj, arto ĉiam kapablas nin ŝanĝi, inspiri niajn korojn.
Ĝuste kun tiu ĉi neordinara tago koincidis la 135--a naskiĝdatreveno de nia elstara Esperanta poeto-lirikisto, Nikolaj Ĥoĥlov, kies belegaj poeziaĵoj, inspiris kaj inspiras korojn de multaj esperantistoj. Dum lia nelonga vivo (1891 – 1952) estis eldonitaj nemultaj liaj verkoj. Krom liaj tradukoj libroforme aperis nur komedio”La morto de la delegito de UEA, surbaze de kiu estis farita la teatraĵo, kiun esperantistoj spektis dum UK-o en Zagrebo (!924), kaj lia ĉefverko – la poemaro “Tajdo”, eldonita en Koln (Germanio, en 1928). Tiu ĉi libreto enhavas nur kvardek versaĵojn, sed preskaŭ ĉiu el ili estas vere majstra kaj atestas pri talenta poeto. Ne hazarde la poemaro havas la titolon “Tajdo”, ĉar kaj mem la vivo de la poeto, kaj lia tuta poezio similis al tajdo, kiu alportis en Esperantan poezion novajn ideojn,motivojn,sentojn.
N. Ĥoĥlov estis multflanka poeto. Diversaj Esperantaj literaturkritikistoj el diversaj vidpunktoj analizis lian poezion. K. Kalocsay en la “Gvidlibro por supera ekzameno” skribis:”Hohlov ŝajnas poeto-profeto kun forta sociala sento kaj brula zorgo pri la sorto de la Homaro”. Kaj la alia literaturkritikistio Lajos Tarkony opiniis, ke Ĥohlov estis antaŭ ĉio lirika poeto, “…en kies poezio vibras delikata, sed intensa erotiko”.
Poemoj de N. Ĥoĥlov “… ravas nin per klara kaj simpla lingvo, per senriproĉa ritmo kaj muzikeco”, -skribis Boris Tornado (Tokarev). – “Ne vane li metis al sia libro moton el P. Verlaine: “… iom da muziko antaŭ ĉio”- kaj ĉiu lia verso havas kvazaŭ sian muzikan subtekston, iun akompanantan melodion. Kiel li atingis tiun mirindan efekton? Estas sciata el liaj leteroj al H. Dresen, ke li studis literaturon pri muzikeco de versoj… Aŭ li atingis tiun muzikan efekton per tio, ke verkis fajfetante kaj kantante tiujn melodiojn? Tiom muzikecaj versoj estas nemultaj eĉ en la monda literaturo”
Do, mi opinias, ke hodiaŭ estas bela preteksto relegi poemojn, verkitajn de Nikolaj Hohlov kaj inspiriĝi per liaj muzikecaj verkoj. Mia plej ŝatata el liaj poemoj estas “Mia vojo”, kial ĝi,- eblas legi fine de la intervjuo, kiu aperis antaŭ pli ol dek jaroj : ural-sib.org/eo/tra-jar...
Jen ĝia teksto:
Mia vojo
Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter';
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver'.
Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,
Sed en la valoj kuŝas mia pan',
Altiras la animon ĉiu foro,
Sed ankre tenas ĝin la karna man'.
Al ĉiu bel' mi venas tra la tera,
Tra la dolora aŭ ĝuiga prov';
Sen tiu voj' ĝi estus nur ĥimera,
Tuj paliĝonta post la brila nov'.
Samtiel preĝas mi dum ardaj kisoj
Kaj pliĉastiĝas en volupta trem',
Kaj la anim' la blankon de narcisoj
Ne perdas en frivolo de l’ polem'.
Ankaŭ eblas aŭskulti sube kiel ĝin plenumas kiel kanton esperantisto el Samaro Anatolij Radajev

















