La sepa tago de RET. Ekskurso al Paleĥ. Vespera koncerto de la muzik-bando ”Ekvinokso”

La 7-n de julio ni denove frumatene lasis la bazejon por veturi ekskursi en la fabela Paleĥ. Paleĥ estas urbeto de Ivanova provinco, kiu apartenas al la urboj de la Ora Ringo de Rusio. La urbon trafluas la rivero kun la bela nomo Paleŝka, kaj loĝantoj de la urbo nomas sin paleŝanoj. Paleĥ estas la hejmlando de fabela fajrobirdo, kiu pavas sur la blazono kaj flago de la urbo, pentrita en la tradicia por la paleĥa laka miniaturo stilo: orkolore sur la nigra fono. Ĝusta dato de fondiĝo de la urbo ne estas konata, oni opinias, ke ĝi ekzistis jam antaŭ la ХV-a jarcento. Legu pli »

Aranĝoj: 

La oka tago de RET. Ekskurso al la sapmuzeo en Ŝujo. Adiaŭa vespero

Tio estis antaŭlasta tago de RET. Post la matenmanĝo okazis la lasta leciono en la kurso por komencintoj, dum kiu kursanoj sukcese trapasis la testadon kaj post ĝi partoprenis diversajn lingvajn ludojn kaj plenumis amuzajn taskojn. Al mi plaĉis tiu kun zamenhofaj proverboj, duonigitaj kaj presitaj sur apartaj kartetoj. Ĉiu teamo el du homoj ricevis sian stakon de la kartetoj kaj devis trovi plenajn versiojn de la proverboj, traduki ilin kaj eble eĉ proponi la analogojn en la rusa. Legu pli »

Aranĝoj: 

Informa letero RA-13

Pri la alveno: La aranĝo komenciĝas la 24-an de julio je la 15:00 (loka tempo msk+4, utc+7). Do, la buso, kiun disponigas la bazejo, startas je la 12:00 de la oficejo de la bazejo laŭ la adreso Kamenskaja, 74, Novosibirsko. La vojo daŭros proksimume 3 horojn. La prezo de unu loko estas – 500 rublojn unuflanke. Nepre sciigi min ke vi bezonas lokon en la buso! Mi transdonos la liston de vojaĝantoj al administranto kaj ŝi enbusigos vin laŭ la listo. Legu pli »

RA: 

Renkontiĝo de Amikoj-13

Ĉi-jara renkontiĝo proponas trankvilan ripozon ĉe la maro en belega arbaro je 140 km de Novosibirsko. La programo tamen estos abunda kaj ne enua! Bonvenon!
La loko vere indas viziti. Arbaro, maro, plaĝo, boatoj, tenis-korto, lignofajro. Venu kaj ĝuu! Krom tio vin atendas E-kursoj kaj diversaj metiejoj. Ankaŭ prelegoj kaj vesperaj amuzaĵoj.

RA: 

Jubileo de “Arĝenta flamo”

Karaj geamikoj, Junie de 2017 la jekaterinburga klubo “Arĝenta flamo” atingis sian dekjaran aĝon. Januare danke al la iniciato de Raja Kudrjavceva estis kreita slajdfilmo pri la kluba historio. Premiere la filmo estis prezentita de Raja en februaro dum la ĵus okazigita AMO-seminario en Jerŝovo.

Urboj: 

Pri la partopreno en la seminario AMO-44

Februare mi partoprenis du Esperanto–aranĝojn: AMO – seminarion kaj tradician renkontiĝon de MASI-anoj “APERo”, okazintajn sinsekve en Apudmoskvo. Ambaŭ aranĝoj pasis en la ripozloko “Jerŝovo”, situanta je 5 km de Zvenigorod. Mi ne povas deteni min de la kelkfraza priskribo de tiu ĉi loko, ĉar ĝi iĝis unu el la grandaj impresoj de mia vojaĝo. Legu pli »

Lingvoprotektado en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Ugrujo de Tjumena regiono.

1. Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Ugrujo

La teritorio, sur kiu situas Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto,  estis aligita al Rusio fine de la 16a jarcento kaj ĝis la 20a jarcento ĝi apartenis administre jen al Tobolska kaj Tjumena gubernioj, jen parte al Tomska kaj Omska  provincoj.  La 10an de decembro  1930 estis fondita Ostjak-Vogula nacia distrikto, depost 1940 (23. oktobro.) ĝi titoliĝis Ĥanta-Mansa nacia distrikto kaj ekde 1977 konforme al la nova Konstitucio de Soveta Unio ĝi ricevis aŭtonoman statuson. Legu pli »

Urboj: 

Tipoj de Esperanto-kursoj

Tiu ĉi artikolo celas  studi  temon de klasifiko de Esperanto-kursoj kaj konkludi el la haveblaj materialoj pri konkretaj kriterioj kaj distingiloj, al kiuj subiĝas diversaj tipoj de kursoj. Violin Oljanov antaŭ kvardek jaroj kun ĉagreno eksklamaciis pri “la manko de bonaj Esperanto-instruistoj, flamantaj en sia laboro, spertaj Esperanto-lingvistoj, kapablaj edukistoj kaj metodikistoj...”[1, paĝo 133] Ĉu la situacio ŝanĝiĝis? Legu pli »

Jefim Semjonoviĉ Zajdman (1937 -2017)

Jefim Zajdman naskiĝis en la urbo Jalto, studis en matematika fakultato de la universitato en Ĥarkovo, esperantisto ekde 1957, fondis Esperanto – klubojn en Kolomno kaj en Jalto (“Tero”). Jefim Zajdman estis unu el pioniroj de Sovetia Esperantista Junulara Movado, Esperanto – instruisto, tradukinto kaj aŭtoro de multaj Esperantaj kantoj, Esperanto-ĵurnalisto, fondinto kaj animo de la internacia kanta Esperanto-festivalo “Velura Sezono” , de la Esperanto – renkontiĝo “Aroma Jalto”, dum lastaj jaroj – esploranto pri agado de Esperanto – pioniroj. Legu pli »

La festa decembra Esperanto - kunveno en Jekaterinburgo

La 16-n de decembro en Jekaterinburgo sukcese pasis tradicia Zamenhof-festo. Ĝenerale dum la tempoperiodo 2002 – 2017 entute okazis jam 17 Zamenhof –festoj en la urala ĉefurbo! Ili ĉiuj estis interesaj kaj variaj. Ankaŭ ĉi-jara ĝojigis ĉiujn 29 partoprenintojn per la riĉa kaj alloga programo. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Raja Kudrjavceva - Esperantisto de la jaro 2017

La Estraro de REU, daŭrigante la belan tradicion, antaŭ la Zamenhof-tago nomumis s-non Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo) “Esperantisto de la jaro 2017” pro elstaraj meritoj en la multjara kaj sukcesa agado en la Urala regiona kaj tutrusia esperantistaj movadoj.  Ni gratulas nian regionan koleginon okaze de ĉi tiu honorado kaj deziras al ŝi bonan sanon, multajn fortojn por realigo de novaj planoj kaj ideoj! Legu pli »

Roman Jefremov Intelektaj ludoj

Esperanto-instruistoj de Rusio

Roman Jefremov

Naskiĝdato: 17. septembro 1985

Jaro de esperantistiĝo: 2008

Loĝloko: Glazovo, Udmurtio

Profesio: inĝeniero-kemiisto

Instruista kvalifiko: Amatora instruanto de Esperanto

La gepatra lingvo: la rusa

Studitaj fremdaj lingvoj: la angla, Esperanto Legu pli »

Jekaterinburgaj esperantistoj novembre vizitis la koncertojn de pianisto – esperantisto Andrej Korobejnikov

Tre bona tradicio inter esperantistoj de nia urbo de tempo al tempo viziti kune iun el la urbaj teatroj aŭ la urban filharmonion, ebligas al ni ĉiuj ĝui mirindajn vesperojn kaj ripozi anime. Novembre ni denove pasigis tiun belegan vesperon en nia filharmonio, kiam tie la 24-n kaj 25-n de novembro koncertis vastekonata pianisto kaj esperantisto Andrej Korobejnikov. La unuan vesperon Andrej pianludis kune kun nia filharmonia orkestro kaj la koncerta programo nomiĝis “Prometeo”, konsistante el du grandaj muzikaj verkoj de Beethoven kaj la koncerto por piano “Prometeo” de Skrjabin. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS