Miaj impresoj pri la vojaĝo al Kazano kaj partopreno en RET-23

Komuna foto ĉe la enirejo al la bazejo

Kiel ĉe ĉiuj planedoj, same ĉe ĉiu homo estas sia suna sistemo, en kiu la homo rivoluas kaj ne povas lasi ĝin. Ĉar Esperanto estas neapartigebla parto de mia vivo, mi estas fidela civitano de Esperantujo kaj kutime ankaŭ mia somera ripozo pasas en ĝi kaj, se estas ebleco partopreni la tradician landan aranĝon de rusiaj esperantistoj, RET-on (Rusiajn Esperanto-Tagojn), mi penas tion fari. Legu pli »

Aranĝoj: 

Pri junia koncerto de Andrej Korobejnikov en Jekaterinburgo

Nia grupeto apud la afiŝo al la koncerto de Andrej Korobejnikov

Tiu ĉi junio donacis al ni la novan renkontiĝon kun la malnova amiko. La 14-n de junio la grupeto de esperantistoj – muzikŝatantoj el Jekaterinburgo vizitis la koncerton de pianisto kaj esperantisto Andrej Korobejnikov. Necesas rimarki, ke muzikemuloj de nia urbo delonge jam aprezis la talenton de la pianisto, atendas liajn koncertojn kaj la halo de la filharmonio dum la koncertoj de Andrej ĉiam estas plen-plena. Legu pli »

Urboj: 

Pri la decembra virtuala kunveno de uralaj esperantistoj, dediĉita al Zamenhof-tago 2022

La partoprenintoj de la decembra virtuala kunveno

Dezirante daŭrigi nian belan tradicion nepre okazigi la vican Zamenhof-tagon en Jekaterinburgo, ni aktive prepariĝis al ĝi decembre. Sed, kiel estas konate, la vivo verkas propran scenaron: ekfuriozis serioza epidemio de gripo en Uralo kaj ekmalsanis ankaŭ multaj niaj Esperanto-aktivuloj. Tial, kun granda bedaŭro, ni devis anstataŭigi la planitan ĉeestan kunvenon per la virtuala. Sed tio havis ankaŭ sian avantaĝon, ĉar la renkontiĝon sukcesis partopreni la geamikoj, kiuj apenaŭ povus veni por ĉeesti ĝin. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Jubileo

Homoj ŝatas jubileojn, ĉar jubileaj datoj kutime signas gravajn etapojn en ilia surtera vivo, en la vivo, kiu verdire ne daŭras longe, forfuĝas neeviteble kaj relative rapide, forgutas iom post iom kiel degelanta pendoglacio. Se trakti la homan vivon tra la prismo de la travivitaj jaroj, ĉiu aparta datreveno fariĝas evento atentinda kaj neforgesenda, ĝi motivas jubileulojn fari bilancojn kaj nemalofte kuraĝigas ilin ankaŭ al novaj esperigaj aferoj kaj entreprenoj. Legu pli »

Urboj: 

Vizito de la muzeo “Literatura vivo de Uralo” en la naskiĝtago de M. Cvetajeva

Afiŝo de la okazinta en la muzeo elspozicio

Ĉiuj poeziŝatantoj scias, ke la 8-n de oktobro ĉi-jare estis la 130-jara naskiĝdatreveno de la fama rusa poeto, prozisto kaj tradukisto Marina Ivanovna Cvetajeva. La carino de poezio, la grandega poeto de unu el la grandegaj poeziaj epokoj (de la Arĝenta jarcento de rusa poezio) – tiel oni nomas ŝin. Marina Cvetajeva donacis al ni la penetran poezion, kiu daŭre vivas en la animoj de multegaj adorantoj de ŝiaj verkoj. En la tago de ŝia naskiĝo en multaj rusiaj urboj kaj lokoj okazis kulturaj eventoj, dediĉitaj al ŝi. Legu pli »

Urboj: 

Pri la sabata piedira ekskurso en la centro de Jekaterinburgo

La afiŝo pri la piedira ekskurso, organizita de la urba muzeo de verkistoj de Uralo

Dum la varmaj kaj sunaj tagoj de la postsomero oni ŝatas pli da tempo pasigi ne hejme, sed promenante sub la ĉielo, enspirante freŝan aŭtunan aeron kaj ĝuante vidaĵojn de la urbo jam en la belaj aŭtunaj koloroj. Kaj sabate la duopo de jekaterinburgaj esperantistoj (mi kaj Vjaĉeslav Gusev) trovis bonegan eblecon por tia promenado, partopreninte la interesan piediran ekskurson en la urbo. La ekskurso nomiĝis “Majakovskij en la urbo de estonteco” kaj okazigis ĝin la urba muzeo de verkistoj de Uralo. Legu pli »

Urboj: 

Pri la eksterurbiĝo de jekaterinburgaj esperantistoj en la lasta somera tago

La parto de nia grupo antaŭ la starto de la promenado en la parko: De dekstre: Vjaĉeslav Gusev, Jelena Uspenskaja, Sergej Kumkov kaj Raja Kudrjavceva. Fotis Viktoro Kulakov

La somero, kiel ĉiam kugle traflugis – trabrilis, kaj jam cedis la lokon al la aŭtuno. Onidire, ĉiun sezonon necesas renkonti kun amo kaj adiaŭi danke. Nia esperantista grupo bonege adiaŭis la someron en ĝia lasta tago, la 31-n de aŭgusto. Ni havis la bonŝancon pasigi tiun lastan aŭgustan tagon eksterurbe, ĉe naturo, en la bela natura parko “Baĵovaj lokoj”. Legu pli »

Urboj: 

Pri la 300-jara jubileo de Niĵnij-Tagilo

La steleo, kiun oni solene malfermis dum la festado de la 300-jara jubileo de Niĵnij Tagilo

Dum ĉi tiu semajnfino Niĵnij-Tagilo, kiu nun, post la prezidenta ukazo, havas la titolon de la urbo de labora heroeco, festis sian 300-jaran jubileon.

La urbo estis fondita en la 1722-a jaro, famas pri diversaj industrioj kaj posedas multajn uzinojn. En Niĵnij Tagilo naskiĝis la unua rusia lokomotivo, kreita de la patro kaj la filo Ĉerepanov. Ĉi tie servutulo Jefim Artamonov iam inventis la unuan rusan biciklon. En nia urbo naskiĝis kaj finis la mezan lernejon Konstantin Novosjolov, Nobel - premiito pri fiziko en 2010. Tamen nia urbo fieras ne nur pri la industrio, ĝi elstaras ankaŭ kiel kultura centro kun siaj parkoj, teatroj, bibliotekoj, universitatoj, belaj preĝejoj kaj katedraloj. Nun Niĵnij-Tagilo aspektas kiel moderna, amikema kaj alloga urbo. Legu pli »

Intervjuo en la Tago Esperanto 2022

La 26-n de julio 2022, en la Tago de Esperanto, ĵurnalistino de “Komsomolskaja Pravda” Darja Voronina intervjuis jekaterinburgajn esperantistojn okaze de la 135-jara jubileo de Esperanto. Sube vi povas legi tiun ĉi intervjuon. Legu pli »

La festa kunveno de esperantistoj en Jekaterinburgo

Ligna simbola arbo de diversaj popoloj en la kunvensalono kun la afiŝo de nia festa kunveno

La 10-n de julio jekaterinburgaj esperantistoj havis la festan kunvenon, dediĉitan al la 135-jara naskiĝdatreveno de Esperanto. Jam la mateno de tiu somera dimanĉa tago estis plena de lumo, suno kaj esperoj; ĉiuj antaŭaj grizaj kaj pluvaj tagoj restis en la pasinto, la naturo “larĝe ridetis”, kaj la vetero favoris al ni. Kaj same kiel estis sennuba kaj hela la ĉielo de tiu tago, tiel sennubaj kaj helaj estis ĉiuj momentoj de nia festa renkontiĝo. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS