Pri la 165-a naskiĝdatreveno de la fama rusa verkisto A. P. Ĉeĥov kaj la dediĉita al tio reta projekto "Dek tagoj kun A. P. Ĉeĥov, liaj verkoj kaj liaj aforismoj"

Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Anton Pavloviĉ Ĉeĥov (29 de januaro de1860 - 15 de julio de 1904) – la fama rusa verkisto, majstro de mallongaj rakontoj kaj fajnaj psikologiaj teatraĵoj, publicisto, kuracisto, bonfaranto, komune rekonata klasikulo de monda literaturo.
Li eniris en literaturon kiel aŭtoro de tiaj felietonoj kaj humuraj rakontoj, kiel “Ĉevala familnomo”, “Kameleono”, “Trosalis” k.a. En 1888 li publikigis sian unuan novelon “Stepo”.
Ĉeĥov – dramaturgo iĝis kreinto de tiel nomata “nova dramo”. Kaj nuntempe reĝisoroj de la tuta mondo adoras la aŭtoron, ĉiam denove revenas al liaj teatraĵoj por kompreni ilian profundan sencon.
Legu pli »

Pri la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo

Komuna foto dum la decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj en 2024 en Jekaterinburgo. Foto de Galina Terentjeva

Jen, estas travivita ankoraŭ unu Zamenhof-tago... Kiom da ili estis organizitaj ĉi tie,en Jekaterinburgo!?
Mi perdis jam la kalkulon. Verdire, ĉi-jare mi emis limigi la aranĝon nur al la virtuala, ĉar pro la epidemia sezono iuj malsanis, iuj ne estis en la urbo k.t.p. Sed kelkaj amikaj voĉoj insiste konvinkis min fari ĉeestan renkontiĝon. Rezulte la tradicia decembra festa kunveno de uralaj esperantistoj iĝis mikskonsista kaj al la ĉeesta parto estis ankaŭ aldonita la virtuala :)
La 14-an de decembro, sabate, feste aranĝita kunvensalono de jekaterinburga Domo de Uralaj popoloj akceptis 15 esperantistojn el 4 uralaj urboj: Jekaterinburgo, Ĉelabinsko, Revda kaj Tjumeno.
Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

Zamenhof-festo en Jekaterinburgo

La tradicia Zamenhof-festo kaj la Tago de la Esperanta literaturo fariĝas ĉiujare en decembro okazaĵo, kiun ŝatas esperantistoj kaj volonte organizas kaj partoprenas diversajn priajn kunvenojn kaj renkontiĝojn. Legu pli »

Urboj: 

Aranĝoj: 

William Aŭld - 100 jaroj

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis William Aŭld – unu el la plej grandaj esperantaj verkistoj, poetoj, tradukistoj (la 6-a de novembro de 1924 - la 11 de septembro de 2006)
A
ŭld konatiĝis kun Esperanto en 1937 kiel 13-jaraĝa skolto kaj poste Esperantumado karakterizis grandan parton de lia vivo.
En sia junaĝo William Auld partoprenis la duan mondmiliton, servis kiel piloto en la brita aer-armeo dum la jaroj 1942-46. En 1946 li estis malmobilizita. Post la fino de la universitato W. Aŭld dum multaj jaroj laboris kiel instruisto de la angla kaj atingis la postenon de la vicdirektoro de liceo.
Jam en la armeo li komencis verki en Esperanto, kaj post sia reveno al sia hejma regiono Skotlando, en 1947, li aperigis poemon tradukitan el la angla en la periodaĵo “Esperanto en Skotlando”. Poste li dum pluraj jaroj redaktis tiun periodaĵon.
Legu pli »

Pri la aŭtuna kunveno de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo

Raja Kudrjavceva gvidas la programon de la aŭtuna kunveno

Estis tempoj (certe ĝis la pandemio), kiam aŭtuna renkontiĝo de uralaj esperantistoj en Jekaterinburgo estis tradicia afero kaj nepre okazis ĉiujare. Ni kolektiĝis por aŭskulti impresojn de niaj samregionaj geamikoj pri la vizititaj somere diverslokaj Esperanto-aranĝoj, por kune pridiskuti niajn agadplanojn por la kuranta jaro. Ni eĉ elpensadis por tiuj ĉi aŭtunaj renkontiĝoj diversajn nomojn: “Kune-aŭtune” aŭ la amuzan titolon “Aŭtuna kuko”, aludante ne nur komunan teumadon kun hejme bakitaj kukoj, kun pomoj kaj kukurbetoj el propraj legomĝardenoj, sed ankaŭ la programon de la renkontiĝo, kiun devis kune baki el diversaj programproponoj. Legu pli »

Urboj: 

Enhavriĉa oktobra semajnfino en Jekaterinburgo

Pasinta semajnfino en Jekaterinburgo estis Esperante riĉenhava. Vendrede, la 11-an de oktobro, ni havis gaston-esperantiston el Siberio Gennadij Basov. Dum sia flugo el Tomsko al Stavropolo, li havis diurnan halton en nia urbo. Legu pli »

Urboj: 

Kiel Jekaterinburgo omaĝis al la memoro de la elstara urala poeto Boris Riĵij

Afiŝo de la ekspozicio pri Lermontov kaj  Boris Riĵij en la Ĉambra teatro de Literatura kvartalo

La 5-an- 8-n de septembro en la urala ĉefurbo pasis la festivalo “Tagoj de Boris Riĵij”, dum kiu okazis tuta vico de diversaj kulturaj eventoj. Kelkajn el ili mi ankaŭ sukcesis viziti.
La 6-an de septembro en la halo de Belinskij-biblioteko estis organizita scienca konferenco, dediĉita al la poetiko de Boris Riĵij. Kun intereso mi aŭskultis prelegojn de jekaterinburgaj literaturistoj, filozofoj, analizintaj kreaĵojn de la poeto. Al la konferenco eĉ virtuale aliĝis kaj partoprenis kun la prelego filologo el Sankt- Peterburgo. En la sama tago en la fojero de la Ĉambra teatro en Literatura kvartalo malfermiĝis la ekspozicio-mediacio “Herooj de malfacila tempo: Lermontov kaj Riĵij” Du elstaraj poetoj, forpasintaj je 26-jaraĝo. En siaj versoj Boris Riĵij surprovis al si la sorton de Lermontov kune kun husara uniformo. “Kio ankoraŭ unuigas du tiujn heroojn kaj iliajn vivtempojn” – metis al si la demandon la organizantoj de tiu ĉi ekspozicio. Kaj ankoraŭ en la ekspozicio eblis vidi la unikan eksponaĵon:la aŭtografojn de ne publikigitaj ankoraŭ poemoj de la poeto el arkivo de Aleksej Kuzin.
Legu pli »

Urboj: 

Kvindekjara naskiĝdatreveno de urala poeto Boris Riĵij

La 8-n de septembro de 2024 estis kvindekjara naskiĝdatreveno de tre populara nuntempe, onidire eĉ kulta, urala poeto Boris Riĵij.

Li travivis nur 26 jarojn, sed sukcesis verki pli ol 1300 versaĵoj, ĉirkaŭ 350 el ili estis eldonitaj.

Boris Riĵij naskiĝis en Ĉelabinsko la 8-n de septembro de 1974. Lia patrino estis kuracisto- epidemiologo, la patro - sciencisto-geofizikisto. Kiam Boris iĝis 6-jaraĝa, la familio transloĝiĝis en Sverdlovskon, kiu iĝis hejmourbo por la poeto; kaj pli poste li dediĉis al ĝi multe da versaĵoj. Legu pli »

LA TAGO DE URALAJ POPOLOJ - 2024 en Jekaterinburgo

Afiŝo de la festo apud la pordego de Majakovskij-parko de kulturo kaj ripozo en Jekaterinburgo

Dimanĉe, la 1-an de septembro, en Jekaterinburgo okazis la tradicia evento, kuniganta sur la komuna tereno reprezentantojn de plej diversaj nacioj.

Tio estas festo, fondita en 2002 jaro kaj festata jam pli ol 20 jaroj. Ĝi nomiĝas Tago de Uralaj popoloj kaj pasis ĉi-jare en la urba centra parko de kulturo kaj ripozo. En 2024 la Tago de Uralaj popoloj estis koincidigita al festado de la 90-jariĝo de Sverdlovska provinco kaj al la Jaro de familio en Rusio.

Gastojn kaj partoprenintojn de la festo ĝojigis per sia beleco, gajeco kaj gastamo 27 naciaj pavilonoj, kiuj montris la tutan diversecon de kulturo de popoloj, vivantaj en Meza Uralo.
Ankaŭ funkciis artaj metiejoj, foiro de majstroj pri ornam-aplika arto; kaj ĉiu deziranto povis partopreni metiejojn kaj distrajn popolajn ludojn.
Legu pli »

Urboj: 

Miaj impresoj pri la partopreno en TEMoj-2024

Komuna foto antaŭ la koncerto de Andrej Korobejnikov en tiĥvina kulturpalaco. Fotis Svetlana Ejst

Kiel tio ne estus malĝoja, sed estas ja fakto, ke la somero finiĝas. Kaj en la animon enŝteliĝas malgajo de tio, ke jam ne eblas reveni reen, en ĝian komencon. Nun belegajn somerajn tagojn kaj ĝuitajn dum ili travivaĵojn povas memorigi nur la fotoj kaj rememoroj. Kiujn impresojn lasis tiu ĉi somera sezono ĉe vi, geamikoj? Legu pli »

Pri la partopreno en la dua Internacia forumo de virinoj en Jekaterinburgo

Komuna foto post la kunsido de nia sekcio. Mi sidas la unua de dekstre en la unua vico

La 1-an de junio mi partoprenis la Internacian forumon de virinoj, kiu okazis en Jekaterinburgo jam la duan fojon. Al la partopreno min invitis mia konatulino, eksa vicgubirniestro pri naciaj demandoj ankoraŭ ĉe la regiona registaro de la guberniestro E. E. Rossel (1995-2009). Nun Marina Jurjevna Plasunova loĝas kaj laboras en Moskvo kaj dum la forumo kontrolis la laboron de la sekcio “Internacia kultura humaneca kunagado”. Ŝi ĉiam tre bone kaj estime rilatas al Esperanto kaj aprezas la agadon de nia esperantista societo en Jekaterinburgo. Legu pli »

Urboj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS