Pasis unu monato post mia reveno el Apudmoskva Puŝkino, kie mi partoprenis APERon-15, tradician renkontiĝon, kiun organizas esperantistoj de MEA MASI. Por mi tio estis la unua ĉeesta renkontiĝo post du jaroj de “ŝtorma” kovimpandemia tempo, kiam pro la konataj cirkonstancoj mi, kiel multaj aliaj, ne vojaĝis, ne renkontiĝis kaj tre sopiris pri iu vigla, “viva” amika kunveno. Evidente, tiaj malfacilaj tempoj estis donataj al homoj por tio, ke oni denove aprezu la valorecon de plej simplaj kaj kutimaj aferoj… Do, februare mi tre “ekvolis inter rutinaj, tedaj tagoj trovi l’ manplenon da momentoj belaj, vagaj” (libera traduko de la originalo de la poetino Larisa Miller: “Захотелось отыскать средь будней нудных горсточку мгновений чудных”)…
Nun, post la longa digestado de la ricevitaj impresoj kaj emocioj, mi fin-fine povas eltiri el la memorkolektujo la rememorojn pri la apartaj belaj dumrenkontiĝaj travivaĵoj.
Unue, mi ŝatus diri, ke dum kvar renkontiĝaj tagoj, la 23an-27an de februaro, la dometo de la pensiono “Salut”, okupita de esperantistoj, similis veran boligantan kaldronon. Vigla, tagnokta interkomunikado, sen hierarkio de aĝoj kaj spertoj; energio kaj etoso de kreado; fruktodonaj komunaj penoj de la partoprenintoj pri la programo, kiu iĝis alloga mikso de ĉiuj ĝenroj: serioza, gaja, lirika… Kaj dua afero, sendube tre grava: la renkontiĝo donis ŝancon al ĉiu partopreninto anonci sin; kaj la libera krea etoso helpis al ĉiu malkovri siajn kapablojn. Ĝuste tial en la varia kaj riĉa programo ĉiu povis trovi ion plaĉan por sia gusto (estas konate ja, ke iu ”ŝatas akvomeloneton, kaj alia - porkan kondreton”:)
Nu ,mi nomu la programerojn, kiuj kaptis mian atenton. El prelegoj mian intereson vokis: “Enkonduko en krokodilogion” de Nikolao Gudskov kaj du brile prezentitaj prelegoj de esperantisto – novulo Viktoro Lagutin: “Udegoj: vivo kaj tradicioj de arbaraj homoj” kaj “La volontulado en la Bjalistoka Esperanto – centro”
Mi sentis veran fieron pro la aktivado en la programo de la aranĝo de nia eksa uralanino Daŝa Zelenina, kiu nun loĝas en Sankt-Peterburgo kaj venis de tie. Danke al ŝia partopreno dum la renkontiĝo ĉiam okazis io interesa kaj nova por mi, kaj mi plezure partoprenis kiel ĵuriano en “Debatoj”, kiujn ŝi gvidis kaj en “UN – ludo”, kaj eĉ en meditado, organizita de ŝi. Kaj mi ĝoje vidis, kiel belege ŝi solvis diversajn taskojn!
Kiel ĉiam multajn interesajn programerojn disponigis kaj gvidis Mikaelo Povorin: krom la tradicia koncerto, li okazigis diversajn intelektaĵojn: rebus-divenadon kaj deĉifradon de konataj tekstoj de popularaj Esperanto-kantoj. Mi eĉ iom kunlaboris kun Mikaelo, helpante juĝi dum la aranĝita de li interpretista konkurso, kiun cetere tre aktive partoprenis multaj APERanoj: kaj spertuloj, kaj kuraĝuloj-novuloj.
Ne partopreninte mem KKK (“Kie? Kio? Kiam?”), mi nur deflanke observis la ludon kaj ĝoje konstatis, ke la gvidtalento de mia malnova juna moskva amiko Petro Fedosov maturiĝas. Sed plezure mi partoprenis la lecionon pri pentrado, kiun aranĝis Julija Blinova, kaj kun la miro rigardis la rezulton de miaj provoj pentri (la bildo pendis poste surmure de la aranĝsalono kaj fine de la renkontiĝo peterburga esperantisto Viktoro Lagutin ekvolis kunpreni ĝin por pendigi en sia loĝejo:))
Pro la scivolemo foje mi vizitis la paroligan kurson por komencantoj, kiun okazigis dum APERo-15 Aleksandr Blinov, kaj verdire mi ekbedaŭris, ke ne ĉeestis la tutan lian kurson. Ankoraŭ de la tempo de SES en Apudmoskvo, kiam mi regule frekventis tie la kurson de Aleksandro por komencantoj, mi iĝis la ŝatanto de lia instruista talento !
Krome mi ankaŭ ŝatus mencii unu neoficialan programeron, kiun mi plenanime ĝuis – la improvizan vespere - noktan koncerton de ĉiuj bardoj, partoprenintaj APERon: Aleksandro Ĥrustaljov (Dimitrobgrad de Uljanovska provinco), Oĉjo Ĉajka ( Moskvo), Daniilo Legonjkov (Jekaterinburgo/Sankt-Peterburgo), Viktoro Lagutin (Sankt-Peterburgo), Martin Patil (Ĉeĥio/Dubna) Vere tio estis belegaj kaj neforgeseblaj horoj, kaj mi kore dankas ilin ĉiujn pro la vivigo de miaj animkordoj per kantoj!
Mia propra kontribuo por la progamo estis poezia vespero sub la slogano “Ĉiuj vintraj vojoj kondukas al printempo”. Mi longe kaj kun granda sindono preparis ĝin, tre atente elektante la tekstojn por ĉies voĉlegado kaj ĝojas, ke mi sukcesis instigi multajn aktive partopreni ĝin. Do, la poezia vespero akumulis energion kaj lirikan humoron de la tuta partoprenentaro. Krome mi zorgis pri la festeneto, dediĉita al MEA MASI, kiuj okazis la 24-an de februaro, en ĝia 27-a naskiĝtago.
Tute ne eblas preterlasi ankaŭ gravajn dolorajn momentojn de tiuj kvar tagoj: la novaĵon pri la komenco de la milito en Ukrainio kaj ne malpli tristan informon pri la forpaso de la novosibirska Esperanto-aktivulino Katerina Arbekova. Ĉiuj estis vere ŝokitaj pro ambaŭ okazaĵoj kaj multe kaj malgaje priparolis ilin.
Sed malgraŭ ĉio floras la neĝboruloj de Espero...Neniu povas ja malpermesi esperi. Kaj en ajnaj okazaĵoj pli bonas esperi ol malesperiĝi… Ni penu travivi la novajn nunajn vivelprovojn, ne perdante sin mem kaj sian homecon!
En la fino de mia rakonto, mi ankaŭ volas diri, ke por mi ĉiu Esperanto – renkontiĝo antaŭ ĉio estas interkomunikado, dum kiu okazas interŝanĝo de energio, varmo kaj de kreaj ideoj. Kaj tia interkomunikado okazas sukcese aŭ ne tre, aŭ eĉ malokazas. Mi ĝojas, ke veninte al APERo-15, mi trovis tiun interkomunikadon, tiun vivigan akvon, enpaŝinte kiun, mi ricevis valoran impulson vivi kaj agi plu.Mi dankas malnovajn amikojn kaj feliĉas, ke mi konatiĝis kun novaj interesegaj homoj!
Post la longa dujara paŭzo nun bezonatas tempo por denove promovi la “manradon” de Esperanto-agado en nia lando. Tial mi dankas Irinan Gonĉarova kaj Aleksandron Basov, kiuj iniciatis kaj organizis tiun ĉi renkontiĝon, bonege reĝisoris ĝin kaj esperas, ke ĝi donos la bezonatan puŝon por la vekiĝo de esperantistaro en multaj rusiaj urboj!
Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo.
P.S.: Fotoj de Aleksandr Ĥrustaljov, Jaroslavna Puŝkarskaja kaj Svetlana Ejst.
Aldoni novan komenton