Eŭgeno Miĥalski (1897 – 1937)

Personoj: 

Hodiaŭ estas la 125-jara naskiĝdatreveno de Eŭgeno Miĥalski (Евгений Иосифович Михальский, 21. januaro 1897 – 15. oktobro 1937). Li naskiĝis en la ukrainia urbo Letiĉev, lia patro estis polo, la patrino – rusino.

Miĥalski estis instruisto-bibliotekisto, esperantistiĝis en 1911, post la februara revolucio(1917) transloĝiĝis al Saratovo, kie li ekverkis en Esperanto. La poeto kunlaboris kun multaj Esperantaj gazetoj kaj organizaĵoj, estis kunfondinto kaj organiza sekretario de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (IAREV,1931), aŭtoro de la poemaroj “La Unua Ondo” (1918), “Du poemoj” (1922), “Prologo” (1929), “Fajro kuracas” (1932), “Kantoj de amo kaj sopiro” (1934). Multaj konsideras lin kiel la plej grandan poeton el la skolo de la proletaj Esperanto-verkistoj de la komenco de la 20a jarcento. Eŭgeno Miĥalski konsideris sin mem revolucia esperantisto, batalanto kontraŭ la faŝismo, sed en la sanga periodo de stalinaj reprezalioj estis arestista la 16an de marto 1937 pro la akuzo, ke li estis “krimulo-trockiisto”, kondamnita al morto la 14an de oktobro 1937 kaj mortpafita la 15an de oktobro 1937. Imre Baranyai (EMBA) en 1933 skribis: “Liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo.”

Vladimir Opletajev, urbo Surgut.

 

/ Eŭgeno Miĥalski / Sube estas du ŝatataj poemoj de E. Miĥalski, afiŝitaj de Raja Kudrjavceva el Jekaterinburgo:

 

Perlas per la belo stelo – stilo

Perlas per la belo stelo –stilo,

kun facilo ŝprucas Esperanto –

gaja tril’ de l’ najtingalbabilo

dum trankvilo de l’ printempa kanto.

Amo de l’ universeca koro

en kristalo de l’ penetra penso

brilnuancas en bukedo – ĥoro,

sonparfumas en versaĵ – incenso,

vibras en la melodioj – ĉarmoj,-

fibroj de l’ animo poezia, -

en ĝoj – ploro aŭ maldolĉaj larmoj,

en intimo kun revad’ vizia.

Torenteco de l’ pasi- deziro

sur la verda kampo de la amo,

radieco de l’ revad - inspiro

kaj neniam foriĝanta flamo.

Antaŭ la ĝardeno de l’ beleco,

permanenta celo al grandozo,

for de l’ korpo en la animeco

estas mia farnient – ripozo.

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte