Klubkunveno post dudek jaroj

  Mirinde estas, ke ni ne povas antaŭdiri nian vivvojon. Tamen la vivsperto pruvas, ke ĉi tiu fakto faras nian ekziston sur la Tero pli brila, pli emociriĉa kaj diverskolora.Antaŭ multaj-multaj jaroj  en Niĵnij-Tagilo fondiĝis Esperanto-klubo “Renaskiĝo”, en 1986, se esti pli ĝusta.  Kiom mi memoras, kiel sekretario de la klubo, ni kunvenis tiam dum kvin jaroj vere aktive, ĉiuvendrede je la sepa horo vespere, en la kulturpalaco “Jubilejnij”. Ni kolektiĝis,  provis paroli Esperante. Ni sentis nin absolute feliĉaj, enirante en  Esperantujon. Legu pli »

Rezultoj de la tutrusia Esperanto-projekto de REU “Decembra poezia marŝo de esperantistoj”

Jen venis al la fino la anoncita tutrusia Esperanto-aktivaĵo “Decembra poezia marŝo de esperantistoj”, kiun ni dediĉis al la Zamenhof-tago kaj al la Tago de la Esperanta libro. La projekto celis unuigi diversurbajn esperantistojn kaj aktivigi Esperanto-agadon en regionoj, popularigi Esperanto-poezion, instigi legi Esperantan literaturon. Legu pli »

Baldur Ragnarsson (25 aŭgusto 1930 - 25 decembro 2018)

La 25-n de decembro 2018 forpasis Baldur Ragnarsson, tutmonde konata esperantisto el Islando, lingvoinstruisto, lerneja ĉefinspektoro, ano de Verkista Asocio de Islando. Li verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. Baldur Ragnarsson lernis Esperanton kiel gimnaziano en1949 kaj aktivis movade (lande kaj internacie) ekde 1952, estis Prezidanto de Islanda Esperanto - Asocio dum multaj jaroj kaj estrarano de UEA pri kulturo kaj eduko en 1980 – 86, vicprezidanto de UEA  en 1980 – 83, prezidanto de Belartaj Konkursoj de UEA en 1975 – 1985. Legu pli »

Irina Gonĉarova. Esperanto-instruistoj de Rusio

Irina Gonĉarova

Naskiĝdato: 10.11.1951

Jaro de esperantistiĝo: 1967

Loĝloko: urbo Odincovo, Moskva provinco, Rusio

Profesio: instruisto de Esperanto

Instruista kvalifiko:
diplomo de Moskva ŝtata pedagogia instituto je la nomo de V. I. Lenin, specialeco: instruisto pri la rusa lingvo kaj literaturo;
Dokumento de la Akademio internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, la fako: neekzaktaj sciencoj;
Legu pli »

Ural-Siberia regiona aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas”

Rezultoj de la Ural-Siberia regiona aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas”

Verkado, same kiel parolado, apartenas al aktivaj formoj de lingvouzado. Tial la pasinta Ural-Siberia regiona reta aktivaĵo “Libroj, kiujn ni legas” celis unuavice “inspiri libroŝatantojn al legado de libroj en Esperanto, popularigi interesajn librojn, entuziasmigi legantojn por verkado de komentarioj kaj recenzoj pri legataj aŭ legitaj verkoj”. Nemalgrava fakto estas, ke ni dediĉis ĝin al la 159-jara naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj al la Tago de la Esperanta literaturo. Legu pli »

Aranĝoj: 

Aleksandro Melnikov. Esperanto-instruistoj de Rusio

Profesoro Melnikov afable respondis demandojn de Vladimir Opletajev. Liaj rememoroj pri multjaraj spertoj instrui Esperanton en – kaj eksterlande estas utila informa kaj edifa rakonto ne nur por instruantoj de Esperanto sed ankaŭ por ĉiuj scivolemaj legantoj, kiuj ŝatas legi aŭtentajn materialojn. La mallongigo“E-“ en la teksto signifas „io rilata al Esperanto: lingvo, movado, homoj, kutimoj ktp.“

Aleksandro Melnikov

Novojarsk-2019

Karaj amikoj! Denove ni renkontos Novan Jaron en Krasnojarsko! 31.12.2018 - 5.01.2019 Se vi ne volas enui hejme dum longaj vintraj ferioj, bonvenon al la renkontiĝo Novojarsk-2019! Jam tradicia Siberia Novjara renkontiĝo invitas vin!

Aranĝoj: 

Renkontiĝo de Amikoj-14

Almanaŭ unu fojon en la vivo oni devas ekvidi malproksiman sed nekredeble belan teron - Kamĉatka! Unika ebleco fari tion en la grupo de samideanoj, sub esperanto-flago! Ni invitas kuraĝulojn al nia adventuro kaj promesas multajn interesajn aferojn: vi vidos vulkanojn kaj oceanon, manĝos diversajn fiŝojn kaj kaviaron, flaros liberajn ventojn!

RA: 

Nia vojo al RET kaj ĝia unua tago

Mi devas diri, ke al la urbeto Ŝujo, kie okazis la ĉi-jara RET, mi vojaĝis la unuan fojon ne per trajno, kiel kutime, sed per aŭto, ĉar jekaterinburga esperantisto Sergej Kumkov afable kunveturigis min laŭvoje dum sia vojaĝo al la internacia kongreso de matematikistoj en Francio  al restadejo de RET – eksa bieno de fabrikanto Neburĉilov. Ni komencis la vojaĝon la 30-n de junio frumatene kaj bonorde veturis, ja Sergej lerte kaj leĝobeeme stiris la aŭton. Legu pli »

Aranĝoj: 

La dua tago de RET-2018

La dua tago de RET komenciĝis de la bela frumatena promenado en la ĉirkaŭaĵoj: mi iris iom esplori la apudan arbaron. Senhaste mi paŝis laŭ arbaraj padoj, ĝuante la belecon, kiun kreis la granda majstro - naturo. La someran arbaron plenigis diversvoĉeco de birdoj, maro de sonoj kaj susuroj; en ĝi estis freŝeco kaj pureco de la aero, en ĝi abundis tre hela kaj sukplena verdaĵo en roso, kiel en arĝento. Legu pli »

Aranĝoj: 

La tria tago de RET. Ekskurso al Ŝujo. Lignofajro.

Tuj post la matenmanĝo ni veturis ekskursi kaj konatiĝi kun la urbo Ŝujo.

Necesas diri, ke Ŝujo estas ne tre granda (la tria en la Ivanova provinco laŭ la kvanto de la loĝantaro) urbo, havanta la antikvan historion. Ĝi estas konata de la ХVI-a jarcento, kiam ĝi estis riĉa urbeto ĉe la kruciĝo de komercaj vojoj. Siatempe Ŝujo estis eĉ pli grava ol Ivanovo, ĉar ne ĝi apartenis al la Ivanova provinco, sed Ivanovo-Voznesenko estis en la konsisto de Ŝuja distrikto. Nomo de la urbo estas ligita kun Ŝujaj princoj, kiuj posedis la urbon dum ĉirkaŭ 200 jaroj. Legu pli »

Aranĝoj: 

La kvara tago de RET. La instruista seminario. Koncerto de M. Povorin kaj V. Jareŝko

Dum mia restado en RET, mi ĉiutage penis vekiĝi pli frue por se ne naĝi en la rivero, kiel tion brave kaj enviinde faris ĉiumatene Evelina Sokolova, do almenaŭ promeni ĝis la matenmanĝo. Se konsideri, ke ni malfrue enlitiĝis kaj ke mi ĝenerale ŝatas longe dormi matene, tio estis ne tre facila por mi:) Nu, la kvaran de julio mi sukcesis ellitiĝi sufiĉe frue, kaj senbedaŭre lasinte mian lignan dometon, eliris eksteren por saluti la sunon. Legu pli »

Aranĝoj: 

La kvina tago de RET. La tuttaga ekskurso, dediĉita al Konstanteno Balmonto – arĝentepoka poeto

Post la matenmanĝo nia buso ekveturis al la muzeo de K. Balmonto en Ŝujo. Duonhora veturado kaj ni estas jam apud ĝi. La regionografia kaj samtempe literatura muzeo de K. Balmonto troviĝas en la historia konstruaĵo, kiu iam estis la urbodomo. Nun tio estas bela verdkolora konstruaĵo en pseŭdorusa stilo, kvazaŭ pripentrita bojara domo el rusa fabelo, kiu vole-nevole altiras la atenton per siaj belaj tabuloj de la fenestraj kadroj, per la riĉa dekoracio kaj per la dukolora pavilona tegmento. Legu pli »

Aranĝoj: 

La sesa tago de RET. Interpretista konkurso. Poezia vespero

La tagoj de RET nerimarkeble kaj rapide degelis. Kaj jen, estis jam la sesa tago, la unua parto de kiu pasis en la kurso por komencintoj. Mi ankoraŭ ne skribis, ke dum ĝi mi konatiĝis kun tre simpatia juna geedza paro de esperantistoj el la urbo Taganrogo: Valentina kaj Eŭgeno Stulin, kiuj komencis lerni Esperanton memstare. Ilia geedziĝfesto okazis maje, kaj tiu ĉi RET estis por ili la unua granda Esperanto-renkontiĝo, kiun ili partoprenis kune. Legu pli »

Aranĝoj: 

Paĝoj

Abonu al Ural-Siberia Esperantista Movado RSS