Aldoni novan komenton

Jekaterinburgaj esperantistoj novembre vizitis la koncertojn de pianisto – esperantisto Andrej Korobejnikov

Urboj: 

Tre bona tradicio inter esperantistoj de nia urbo de tempo al tempo viziti kune iun el la urbaj teatroj aŭ la urban filharmonion, ebligas al ni ĉiuj ĝui mirindajn vesperojn kaj ripozi anime. Novembre ni denove pasigis tiun belegan vesperon en nia filharmonio, kiam tie la 24-n kaj 25-n de novembro koncertis vastekonata pianisto kaj esperantisto Andrej Korobejnikov. La unuan vesperon Andrej pianludis kune kun nia filharmonia orkestro kaj la koncerta programo nomiĝis “Prometeo”, konsistante el du grandaj muzikaj verkoj de Beethoven kaj la koncerto por piano “Prometeo” de Skrjabin. Energetiko de Beethovena muziko estas tre forta kaj tiuvespere ni spertis veran emocian skuon de la brile plenumitaj liaj verkoj. Ankaŭ aŭskulti muzikon de Skrjabin en la plenumo de Andrej – estis plezuro en pura formo! Fine de la koncerto mi kuris al la scenejo por transdoni al Andrej belan bukedon de floroj de jekaterinburgaj esperantistoj, kaj post la koncerto ni renkontiĝis kun li en la salono, povis iom komunikiĝi en Esperanto kaj fotiĝi por memoro.

En la sekva vespero mi kaj Lena Uspenskaja vizitis ankaŭ la duan koncertan programon de A. Korobejnikov, kiam li jam pianludis sola, plenumante verkojn de Schubert, Beethoven kaj List. La muziko en lia plenumo estis tre suĝeta kaj esprimplena. Ĉar niaj lokoj en la halo estis tre proksime al la scenejo, ni povis bone vidi, ke Andrej, ludante, ĉiam troviĝas kvazaŭ interne de la muziko, forte sentante ĝin kaj travivante. Kaj por ni bela travivaĵo estis tiuj du mirindaj koncertoj de nia samideano, kiu nun koncertas en plej belaj koncertaj haloj de la mondo kaj foje ĝojigas per siaj koncertoj ankaŭ jekaterinburganojn.

Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo