Aldoni novan komenton

Tipoj de Esperanto-kursoj

Tiu ĉi artikolo celas  studi  temon de klasifiko de Esperanto-kursoj kaj konkludi el la haveblaj materialoj pri konkretaj kriterioj kaj distingiloj, al kiuj subiĝas diversaj tipoj de kursoj. Violin Oljanov antaŭ kvardek jaroj kun ĉagreno eksklamaciis pri “la manko de bonaj Esperanto-instruistoj, flamantaj en sia laboro, spertaj Esperanto-lingvistoj, kapablaj edukistoj kaj metodikistoj...”[1, paĝo 133] Ĉu la situacio ŝanĝiĝis? Jes, ni estas atestantoj de tute nova teknologia epoko, kiu kaŭzis ŝanĝojn en ĉiuj sferoj de la socia vivo, sendube ankaŭ en la instruado de Esperanto: aperis modernaj teknikaj rimedoj kaj instrumaterialoj por pli kvalite antaŭenigi la instruprocezon, pli vastaj iĝis kontaktoj inter instruistoj de Esperanto, akceliĝis informfluoj kaj  spertinterŝanĝoj. Ĉiujare centoj da doktaj kaj talentaj  instruistoj kaj instruantoj de Esperanto en diversaj partoj de la mondo organizas kaj gvidas diversnivelajn kursojn, perante al lernantoj ne nur siajn sciojn kaj spertojn sed ankaŭ sian sinceran amon al Esperanto.

Sekvantoj de informoj pri aktualaj kursoj, gvidataj en la mondo povas konvinkiĝi pri ekskluziva diverseco de iliaj anoncataj titoloj kaj tipoj, foje tre neordinaraj kaj eĉ ekzotaj, ke fakte aperas problemo de tipologia esploro kaj distingo inter la diversaj kaj pluraj kursotipoj t.e. klasifiki laŭ apartaj kriterioj kaj sisteme ordigi ilin. Kriterio estas distingilo, helpe de kiu efektiviĝas ĉia taksado kaj klasifikado. [2] La kriterio devas malkovri plej gravajn karakterizajn ecojn de aparta kurso.  Kiam oni diras, ke iu vizitis kaj finis bibliotekan kurson de Esperanto, liveriĝas neniu konkreta informo pri la koncerna kurso kaj ĝia specifa tipo krom ĝia lokalizo en la biblioteko. Apenaŭ kredeblas, ke tio estas la plej grava kaj unuaranga kriterio por difini la tipon de kurso, ĉar kursoj de Esperanto estas okazigataj ĉe plej diversaj edukaj, kulturaj kaj aliaj publikaj institucioj.  Preskaŭ ĉiuj ekzemploj en la teksto fontas el la instrupraktiko de rusiaj Esperanto-instruantoj kadre de movadaj kursoj.

1. Kriterio -  statuso de kursoj

Oficialaj (nedevigaj) kursoj:

- lernejaj kursoj;

- kolegiaj kursoj;

- universitataj kursoj.

Neoficialaj kursoj:

- movadaj kursoj.

Oni devas distingi inter du grupoj de kursoj: oficialaj kaj neoficialaj. La deviga instruado de Esperanto, kiel parto de ŝtataj instruprogramoj, en Rusio ne ekzistas, kaj la oficialaj kursoj estas organizataj kaj gvidataj kutime sub la aŭspicioj de edukaj, sciencaj, kulturklerigaj  kaj aliaj institucioj, posedantaj licencon pri edukaj kaj instruaj rajtoj kaj servoj kaj akredititaj ĉe koncernaj departamentoj aŭ ministerioj. Se Esperanto-kursoj posedas oficialan lernejan aŭ universitatan statuson, iliaj gvidantoj devas havi konfirmitan instruplanon, aprobitan programon, instrumaterialojn (lernolibron), fiksitajn metodojn de taksado de lingvokonoj kaj  atestado de kursanoj.  Al tiu ĉi tipo de kursoj en Rusia Federacio apartenas kutime fakultativaj lernejaj kaj diversgradaj universitataj kursoj, libervole elekteblaj de lernantoj kaj studentoj el akcesora varia t.e. el ne deviga parto de studobjektoj. En Rusio tiaj kursoj povas funkcii ĉe mezaj lernejoj, kolegioj, universitatoj, se estas konsento aŭ permeso de instituciaj aŭtoritatoj, kvalifikitaj instruistoj kaj dezirantoj lerni Esperanton.      Kiel ekzemplo de oficialaj universitataj kursoj menciindas la kursoj, gvidataj ekde 2014 de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova ĉe Rusia universitato de amikeco inter la popoloj (RUDN) en Moskvo. [3]  Iliaj kursoj funkcias kadre de akcesora profesia klerigo, kaj post la sukcesa ekzameno la kursfinintoj ricevas universitatajn atestilon aŭ diplomon pri plialtigo de kvalifiko, kio estas oficiala aldonaĵo al la jam ricevita universitata diplomo.

La neoficialaj kursoj funkcias senlicence, iliaj gvidantoj ne bezonas aprobon de dokumentoj; tiaj kursoj okazas kutime kiel formo de kluba laboro, kaj la kursfinintoj, eĉ se ili trapasas seriozan ekzamenon fine de la studado, ne rajtas ricevi oficialajn ŝtatajn atestilojn aŭ diplomojn. Tiaspecaj kursoj estas nomataj movadaj kursoj. Kutime Ili estas organizataj de esperantistaj kluboj, societoj, rondetoj, apartaj esperantistoj en diversaj kulturklerigaj oficejoj: junularaj kluboj, lernejoj, bibliotekoj, kulturpalacoj, en privataj apartamentoj ktp. Movadajn kursojn gvidas kiel profesiaj instruistoj tiel ofte ankaŭ amatoraj instruantoj de Esperanto aŭ trejnitaj Esperanto-instruistoj.

2. Kriterio -  lingvonivela aspekto:

- bazaj kursoj (por komencantoj = A1, A2);

- daŭrigaj / progresigaj / perfektigaj kursoj (por komencintoj =  A2 – B1 – B2);

- altnivelaj kursoj (por progresantoj kaj  flue parolantaj esperantistoj = B2 – C1 – C2);

- fakaj kursoj.

Teorie kursojn eblas organizi aparte por ĉiu lingva nivelo, detale prezentita en la Komunaj Eŭropaj Referenckadroj konforme al la laŭŝtupa taksilo de lingvokonoj kaj kapabloj kun ilia disbranĉiĝo je baznivela, meznivela kaj profesinivela lingvouzadoj. [4, paĝoj 14 - 15 ] Sed praktike al movadaj kursoj aliĝas homoj lingve diversnivele orientitaj, kun malsamaj lingvaj spertoj kaj kapabloj kaj rezulte ĉe la sama starto kursanoj  ofte atingas  malsamajn nivelojn kursofine. Sekve limoj inter diversaj  ŝtupoj ne ĉiam estas precize markitaj, same kiel celataj rezultoj. Ekzemple en la Uralaj lingvotrejnadoj la B-nivelaj kursoj unuigas esperantistojn, kies lingvaj niveloj varias de A2 ĝis B2 kaj eĉ C1, sed la kursgvidantoj, preparante lecionojn, orientiĝas mezume al la niveloj B1, B2, kaj tio funkcias bone.

Kvante la bazaj movadaj kursoj multoble pli superas la progresigajn, kaj ĉi tiu fakto malkaŝas akcesorajn problemojn, ligitajn kun malefika laborplanado de apartaj kluboj, kiuj ofte lasas komencantojn post la baza kurso plu drivi memstare sen aparta zorgo pri ilia perfektiĝo.

Sed se la lernomotivoj daŭre stabilas pro konkretaj atingotaj kaj dezirataj celoj,  ankaŭ la progresigaj kaj altnivelaj kursoj iĝas efikaj. Ekzemple, la kernon de la printempa regiona renkontiĝo EsPrimo-4 en Tjumeno konsistigis la kurso de profesoro Aleksandr Melnikov (Rostovo-ĉe-Dono) pri vortludoj en Esperanto kaj fonaj scioj de esperantistoj. Menciindas la sukcesa sperto de Aleksandr Osincev el Jekaterinburgo, kiu gvidis kelkmonatan gramatikan kurson cele al lingva pliperfektigo de samklubanoj antaŭ la KER-ekzameno. Irina Gonĉarova (MEA MASI) tradicie post la baza parola kurso FaRo gvidas daŭrigan kurson ĉirkaŭ dudekhoran, per kiu ŝi strebas pli funde peri al kursfinintoj lingvajn strukturojn kaj gramatikajn  fajnaĵojn de Esperanto, prepari lernantojn al la KER-ekzameno, amikigi kaj aktive enkomunumigi novajn esperantistojn. Ekzemple en 2016 el 8 ekzamenitoj dum  Moskva sesio de la KER-ekzameno 7 estis finintoj de FaRo kaj de la daŭriga kurso.

Movadaj fakaj kursoj, kiuj ordinare traktas diversajn branĉojn de scienco, lingvistiko kaj esperantologio, kulturo, historio, literaturo, esperantista movado ktp. estas plejofte dumaranĝaj kursoj, kiuj postulas de lernantoj ne nur altajn lingvajn kompetentojn sed ankaŭ fakajn kaj interkulturajn konojn. Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvino) dum RET-07 (18 – 25. 08. 2007) en Primorsko-Aĥtarsko gvidis fakan kurson, kiun li mem nomis tradukista metiejo kaj kiu estis populara inter partoprenintoj de la somera tendaro.

3. Kriterio – celgrupo laŭ la aĝoj:

- porinfanaj (antaŭlernejaj) kursoj;

- kursoj por lernejanoj;

- kursoj por studentoj;

- kursoj por plenkreskuloj.

Baldur Ragnarsson en la eseo  “Studado de aliaj lingvoj” aparte atentigas pri la aĝo de lernantoj kiel pri unu el la esencaj faktoroj en la instruado de Esperanto. “La aĝo draste decidas pri la kvalito de la lernanto. Juna infano spontanee entuziasmiĝas pri lernado, sed ankaŭ rapde laciĝas kaj mallonge plutenas atenton. Matura homo konscias pri la kialo kaj metodo de la lernado kaj povas dumlonge  koncentri sian atenton. Adoleskanto lernas kun entuziasmo, se li estas motivita,  kaj ankaŭ komencis direkti siajn klopodojn laŭ futura celo. Ĉi tiuj estas nur kelkaj el la kvalitoj, kiujn determinas la tri ĉefaj etapoj de lernado, pli-malpli korespondaj al la infano, adoleskanto kaj matura homo.” [5, paĝo 13]

Spertoj pri la enkursa instruado de Esperanto al infanoj de la antaŭlerneja aĝo mankas, ĉar ĝenerale la perado de fremdaj lingvoj en rusiaj infanĝardenoj estas nova, nedeviga  kaj dume neprioritata tendenco en la infanedukado.

Kursoj por lernejanoj kaj studentoj povas funkcii kiel oficialaj fakultativaj libervole elekteblaj kursoj en diversgradaj lernejoj kaj universitatoj. Vidu kondiĉojn en la ĉapitro 1. Sed pli ofte kursoj de tiu tipo estas gvidataj kiel movadaj kursoj en la formo de kluboj aŭ rondetoj pri lernado de Esperanto.

Plenkreskuloj venas al kursoj, kiam la gepatra lingvo servas al ili jam kiel plene adoptita baza interkomunikilo, ordinare ili posedas necesajn vivspertojn kaj lernas Esperanton ofte kiel duan aŭ trian fremdan lingvon. Sed samtempe maturaj homoj en la kursoj  alfrontas kelkajn  gravajn problemojn.  Ekzemple, Ili bezonas pli multan tempon kaj pli multajn fortostreĉojn por alproprigo de studmaterialo ol gejunuloj. [6, paĝo 9] La kursoj por plenkreskuloj estas preskaŭ ĉiam movadaj, kaj sekve ili altiras malsamsaĝajn lernantojn, kio neeviteble kaŭzas konkurencon inter la pli junaj mensviglaj kaj fleksiĝemaj gejunuloj kaj pli rigidaj maturaja aŭ eĉ aĝaj homoj.

La instrupraktiko montras, ke pli  efikas kursoj, vizitataj de samaĝaj lernantoj, ĉar tiuj havas pli-malpli egalajn interesojn, estas samgrade motivitaj kaj posedas similajn vivspertojn.

4. Kriterio - baza metodo.

Instrumetodo (en la malnovgreka lingvo: μέθοδος — vojo) estas interaga procezo inter instruisto kaj lernanto direktita  al atingo kaj realigo de konkreta instrucelo. La ĝeneralaj didaktikaj metodoj dividiĝas en tri partojn: en pedagogajn metodojn (instruagoj de instruistoj), lernejanajn metodojn (lernometodoj de lernantoj) kaj instrumetodojn. Birke Dockhorn nomas la instrumetodojn  “grandaj metodokonceptoj” diference de metodelementoj. [7, paĝo.26] Istvan Szerdahelyi konsideras metodon kiel “sisteman kombinadon de rimedoj kaj procedoj por atingi difinitan celon” kaj opinias, ke “absoluta metodo ne ekzistas. Ekzistas nur pli aŭ malpli ĝeneralaj validaj principoj, rimedoj kaj procedoj” [8, paĝo 280] Ĉiuj instrumetodoj posedas objektivan kaj subjektivan enhavojn. La objektiva  enhavo de metodo prezentas ĝian esencon kaj bazajn konceptojn, dum la subjektiva flanko montras la majstrecon kaj kreajn alirojn de instruistoj enkadre de konkreta metodo.

La metodiko de Esperanto-instruado listigas nun multajn specifajn kaj originalajn metodojn, sed laŭ la statistikoj de la paĝaro por instruistoj, kursgvidantoj kaj memlernantoj Edukado.net pli popularaj kaj pli ofte aplikataj en la movadaj kursoj estas miksita, gramatika-traduka, aŭdvida, situaci-komunika, rekta, sugestopedia metodoj kaj Cseh-metodo. [9] Klasifiko laŭ la aplikata metodo estas unu el la ĉefaj kaj esencaj karakterizoj de Esperanto-kursoj.

Miksita metodo integras elementojn el diversaj metodoj por atingo de difinitaj instruceloj.

Aŭdvida metodo apartenas al speco de novaj rektaj metodoj, evoluigantaj unuavice buŝan paroladon.

Gramatika-traduka metodo estas tradicia instrua metodo kun tradukado kaj analizado de gramatikaj elementoj kiel bazaj ekzercadformoj.

Situaci-komunika      metodo simulas realajn komunikajn situaciojn ne sen konvenaj gramatikaĵoj kaj celas paroligon de lernantoj simile al la aŭdvida metodo.

Rekta metodo postulas en la instruprocezo uzadon nur de cellingvo, forigon de la gepatra lingvo, ekskludon de gramatikaj ekzercoj  kaj lernolibroj.

Cseh-metodo estas rekta aŭtora metodo de la Esperanto-instruado de Andreo Cseh sen uzado de lernolibroj sed kun intensa instruado de la gramatiko en la cellingvo.

Sugestopedia metodo  estas intensa instruado per aktivigo de memorkapabloj, pozitivigo de emocioj, plialtigo de lernomotivado, unuigo de konsciaj kaj senkonsciaj perceptaĵoj, ĝojigo kaj plezurigo de lernantoj en ilia interkomunikado.

5. Kriterio -  individua instruista sperto:

aŭtoraj kursoj.

Ĉiu instruisto dum sia profesia kariero akumulas interesajn spertojn, metodikajn procederojn, utilajn instruteknikojn kaj penas apliki ilin en konkreta praktika laboro. Tiujn individuajn spertojn, kiuj transformiĝas  en logikan kaj praktike elprovitan sistemon de metodikaj konceptoj kaj reguloj fare de aparta instruisto kaj ofte apenaŭ ripeteblaj aŭ imiteblaj de aliaj kolegoj, oni nomas aŭtoraj kursoj. La plej fama kaj jam klasika aŭtora kurso de la Esperanto-instruado apartenas al Andreo Cseh (1895 – 1979), kiu en la dudekaj jaroj de la pasinta jarcento ellaboris propran unikan kombinaĵon de la gramatika kaj rekta metodoj.

En Rusio nuntempe estas bone konata aŭtoro kurso de Irina Gonĉarova “FaRo”  (“Faru la Rondon!”), kiun ŝi post multaj serĉoj kaj provoj ellaboris en 2002 por rapida rekta instruado de Esperanto. [10] La baza kurso “FaRo” celas paroligon de lernantoj en la daŭro de deko da duhoraj lecionoj kun varia uzado de plej bonaj adaptaĵoj el rekta, aŭdvida, sugestopedia metodoj [11, paĝo 95] kaj kun abunda aplikado de diversaj instruhelpiloj: bildoj, plakatoj, afiŝoj, objektoj, videoj ktp. Novembre de 2017 finiĝis la 49a kurso “Faru la Rondon!”, kiu entute dum 15 jaroj da funkciado nombras kelkajn centojn da kursfinintoj kaj estas konsiderata kiel unu el la plej stabilaj kaj sukcesaj aktualaj kursoj de Esperanto.

6. Kriterio –   kursodaŭro:

- ekspresa kurso, ĝis 10 duhoraj lecionoj;

- mezdaŭra kurso  kun ne pli ol  10 – 15 du-trihoraj  lecionoj;

- longdaŭra kurso kun pli ol 15 du-trihoraj lecionoj.

Ordinare la daŭro de kursoj dependas de tre multaj faktoroj, kiujn devas atenti kaj konsideri instruistoj, organizante la instruadon: celoj de konkreta kurso, celgrupo, bone atingebla (komforta aŭ ne tre komforta) kursejo, kursonivelo, tipo de kurso, aplikataj instrumetodoj – kaj helpiloj ktp.

7. Kriterio – organiza formo de kursoj:

- ĉeestaj kursoj (engrupaj aŭ individuaj);

- distancaj kursoj (korespondaj, retaj).

Multaj homoj,  por lerni Esperanton memstare kaj sendepende de iuj nekonvenaj aŭ malkomfortaj organizaj kondiĉoj (ekzemple: kursejo malproksimas, leciontago – kaj tempo ne taŭgas, oni ŝatas lerni malrapide, konkreta metodo ne estas akceptebla ktp.), uzas diversajn korespondajn retajn (pagatajn aŭ senpagajn) kursojn. La retajn kursojn kaj variajn studeblojn por memlernado povas oferti kiel sukcese kaj mondskale funkciantaj retejoj, kiaj ekzemple estas “Lernu.net”, “Edukado.net”, “Duolingo.com”, tiel ankaŭ societoj aŭ instruistoj pretaj instrui Esperanton al apartaj personoj aŭ grupoj kaj konsultigi lernantojn, uzante por kontaktoj kaj interkomunikado modernajn teknikajn rimedojn, interretajn servojn kaj tujmesaĝilojn. Nikolaj Solomencev (Kostromao) ekde 2010 instruas Esperanton, uzante voĉkomunikilojn. Aŭguste de 2017 li establis retportalon “Esperanto-lando” https://yadi.sk/d/5RB-tG7G3QiTFQ [12], destinitan por reta instruado de Esperanto al blindaj kaj malbone vidantaj homoj. Li kaj liaj tri gekolegoj senpage instruas nun Esperanton rete per voĉkomunikiloj entute al 25 personoj en kvar A kaj-B-nivelaj grupoj.

Ankaŭ ĉeestaj movadaj kursoj iufoje efektiviĝas en la formo de individua studado, se estas koncerna interkonsento inter lernanto kaj instruisto de Esperanto pri ĝia preferata formo. Individuaj kursoj havas multajn avantaĝojn (pli intensaj instruado kaj lernado, laŭplaĉa dozado de instrumaterialo, ampleksa konsidero de individuaj trajtoj de lernanto ktp.) krom ke ili ne disponigas parolkontaktojn kun aliaj personoj, kaj lernanto estas senigita je interaga poliloga konversacia praktiko kaj ne spertas aliajn parolekzemplojn.

Sed en la plimulto da okazaj movadaj ĉeestaj kursoj antaŭvidas instruadon en grupoj, en kiuj kreiĝas amika etoso kaj kiuj ebligas tutgrupan, etgrupan, partneran kaj individuan aktivadojn de kursanoj. Estas grave, ke instruistoj kaj gvidantoj de ĉeestaj kursoj klopodas ĉiurimede stimuli la aktivecon de lernantoj, krei parolsituaciojn, kiuj simulas realajn interparoladojn. Ne malgravas ankaŭ, ke lernantoj en grupoj povas konkurenci inter si, kaj ĉi tiu fakto nur pozitive pledas por ilia plia motivado kaj pli efika ekkomunikiĝo en Esperanto.

8. Kriterio - proprieta formo de kursoj:

- societaj kursoj;

- dumaranĝaj kursoj;

- privataj kursoj.

Multaj esperantistaj kluboj, societoj kaj rondetoj konsideras la instruadon de Esperanto unu el siaj gravaj kaj prioritataj edukaj agaddirektoj por popularigo de la internacia lingvo, rekrutigado de novaj membroj, lingva kapabligo de komencantaj esperantistoj. Ordinare la societaj kursoj estas movadtipaj kursoj, sed ĉar ilia gvidado respektive taksado de lingvokonoj de kursanoj kaj atestado nemalofte havas seriozajn organizajn formojn kaj nivelon, ili iĝas gravaj instrumentoj kaj scenejoj por aktiva enkomunumigo de novaj esperantistoj.  Ne ĉiam societaj kursoj estas senpagaj.

Sed diference de privataj kursoj, kiuj kutime estas organizataj profitcele kaj havas similajn karakterizaĵojn, ili ĉiam celas vastan informan kaj publikan varban kampanjon.

Dum grandaj instruaj, movadaj aŭ kulturcelaj longdaŭraj aranĝoj ofte estas organizataj porokazaj diversnivelaj kaj diverstemaj kursoj, ordinare aŭspiciataj de organizaj grupoj de koncernaj eventoj. Tradicie tiaj kursoj iĝas partoj de la programo de someraj tendaroj aŭ studadoj kaj tiel ebligas pli amasan partoprenon de komencantoj aŭ malbone parolantaj esperantistoj. La dumaranĝaj kursoj ne ĉiam finiĝas per taksado de lingvokonoj de lernantoj kaj per oficiala enmanigo de atestoj, sed ili povas efike suplementi la oficialan programon.  Dum Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-2017) en Poseĥonjo la lingvo estis instruata en la baznivla grupo sub la gvidado de Mikaelo Ĉertilov (Balaŝiĥo) kaj en la paroliga grupo, gvidata de Irina Gonĉarova (Odincovo). La baza kurso por 6 lernantoj konsistis el kvin duhoraj lecionoj. La kvin unuhorajn lecionojn de la Konversacia rondo (KoRo) regule vizitadis 5 – 10 personoj. Ambaŭ kursoj  integriĝis  al la klerig-eduka programo de RET kaj estis alte aprezitaj de ĉiuj lernantoj.

Konkludoj

1.      Tipo de kurso dependas de konkreta celo kaj kriterio – tiu distingilo, kiu en plej alcela maniero malkovras ĝiajn esencajn specifajn trajtojn.

2.      Por precize karakterizi aŭ difini apartan kurson, ne sufiĉas nur nomi ĝian tipon laŭ la plej konforma esenca, aŭ kiel ofte tio okazas, laŭ ia plaĉa okulfrapa distingilo,  ĉar fakte ĝi konglomeras plurajn diversajn tipojn respektive ideojn kaj kriteriojn, kaj tio rezultigas ofte ne koncizan sed pli  detalan klasifikadon kaj titoladon de kursoj, ekzemple: baza ĉeesta societa movada rektmetoda kurso por gejunuloj aŭ dumaranĝa daŭriga (B-nivela) kurso por plenkreskuloj ktp. Se afiŝo informas pri kulturcenta kurso, ĝi supozigas unue nur ĝian okazigon ĉe kulturcentro t.e. ĝian lokalizon sed kaŝas aliajn pli gravajn necesajn detalojn kaj informojn.

La prezentita klasifiko de plej gravaj kursotipoj povas esti uzata de organizantoj kaj gvidantoj de Esperanto-kursoj. La aŭtoro volonte akceptas komentojn kaj sugestojn.

Referenca literaturo

1. Paĝo 133

ESPERANTO: lingvo, movado, instruado; redaktinto Detlev Blanke. – Berlin: Zentraler Arbeitskreis Esperanto im Kulturbund der DDR, 1977. – 189 paĝoj

2. Словарь бизнес-терминов. Академик.ру.  2001. / https://dic.academic.ru/

3. Всё об эсперанто. Международный образовательный проект. http://esperanto.su/.

4. Paĝoj 14 - 15

La Komuna Eŭropa Referenckadro. – Universala Esperanto-Asocio. – Rotterdam,  2007. –

24 paĝoj

5. Paĝo 13

Metodiko en la praktiko; redaktinto Zsuzsa Barcsay. – Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1982. – 128 paĝoj

6. Paĝo 9

Гальскова Н.Д. Современная методика обучения иностранным языкам. Пособие для учителя. – М.: АРКТИ, 2000. – 166с.

7. Paĝo 26

“Manlibro pri instruado de Esperanto”: Projekto “Flugiloj de malfacila vento”; redaktoro Katalin Kováts. – dua eldono. – Hago, Nederlando: Esperanto@Interreto / ILEI, 2005. - 152 paĝoj

8. Paĝo 280

Gvidlibro por supera ekzameno: historio, literaturo, metodologio; redaktoro Alfonso Pechan. –  Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1979. – 370 paĝoj

9. Statistiko. Informoj pri movadaj kursoj. <Edukado net> http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=movadajkursoj

10. Sinprezento de Irina Gonĉarova al la Panteono de eminentaj instruistoj ĉe Edukado.net http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=156&s=17bc3dc6f9bf3d60b1c13421a6be3fb2

11. Paĝo 95

Гудсков Н. Л.  Epitomo de esperantologio / Конспект по эсперантологии. На языке эсперанто. 2-е издание исправленное и дополненное - Москва: РОСЭ / «ИМПЭТО»,  2002. – 152 paĝoj

12. “Esperanto-lando”, https://yadi.sk/d/5RB-tG7G3QiTFQ  https://www.youtube.com/watch?v=fZI9DPtB9Y4

Vladimir Opletajev (Surguto)