Impresoj pri Universala kaj Junulara kongresoj en Kubo

Aranĝoj: 

Intervjuo kun Arina Osipova kaj Aleksandr Osincev (Rusio) pri partopreno en Universala kaj Junulara kongresoj en Kubo
 
  
 
 
- Kiam kaj kial al vi venis penso viziti la kongresojn en Kubo?
Aleksandr:
- Ĉiuj esperantistoj scias, ke Esperanto malkovras ne nur novajn horizontojn, sed ankaŭ novajn lan-dojn. Ni pensis, ke se ni ĉi-foje ne veturos al Kubo, tio ne okazos dum proksimaj dek jaroj. Plusoj estis kelkaj: senviza eniro por rusianoj; du aranĝoj unu post la alia: Universala Kongreso kaj Internacia Junu-lara Kongreso de esperantistoj; speciala avia-tarifo por la patroprenantoj.
Arina:
- Kaj aldone – kial oni povas ne voli al Kubo, kie la vivo estas ĉiama festo?
 
- Kiujn kongresojn vi jam partoprenis antaŭe?
Aleksandr:
- En 2009 ni vizitis Junularan kongreson en Hungario. Tiu ĉi kongreso iĝis la unua granda kaj inter-nacia esperanto-evento en mia vivo.  En grandaj e-aranĝoj, kie kolektiĝas en unu loko homoj el diversaj landoj, nur tie, oni povas vic-foje konvikiĝi, ke Esperanto vere funkcias. Ke tiu lingvo malkovras senli-majn eblecojn, kiuj antaŭe estis fermitaj.
. . .
 
- Kiomopaj vi estis el Rusio?
Aleksandr:
- Ĉe ambaŭ kongresoj el Rusio estis po 4 partoprenantoj. Ĉe la eŭropaj kongresoj tiu nombro kalku-liĝus je kelkaj dekoj da partoprenantoj.
 
- Via unua impreso pri Havano?
Aleksandr:
- Socialisma lando kun tre malalta vivnivelo.
Arina:
- Estis tre sufoke.
 
 
- Kie vi loĝis?
Aleksandr:
- Proponita loĝado ŝajnis por ni tre multekosta, tial ni decidis uzi jam provitan manieron – mendis pere de  interreto malmultekostan privatan loĝadon. Ĝi, feliĉe, situis preskaŭ en centro de Havano, ĉe la blua-blua maro.
Arina:
- Ĉe la blua-blua oceano, mi dirus por plia versimilo.
 
- Kiel pasis malfermo de la kongreso?
Aleksandr:
- La malfermo pasis solene, mi ne dirus, ke pompe, tamen tiu kvanto da homoj, kiuj troviĝas sam-tempe en unu granda salono, impresigas. Kaj rimarkinde, mi jam partoprenis internaciajn konferencojn, ne ligitajn al Esperanto, kaj min okulfrapis la fakto, ke mankas tradukistoj, homoj ne uzas aparataron por aŭdi per aŭskultiloj paralelan tradukon.
 
Universala kongreso en Havano, 2010
 
- Kial de Rusio la delegitaron de la kongreso salutis ne vi?
Aleksandr:
- Unue, ni ne havas tiun kutimon, due: ni venis tuj al la solena malfermo, venis ni al la dua tago de la kongreso, neniu el la organizantoj vidis nin antaŭ la malfermo.
Arina:
- Kaj trie: ni ja kuraĝis kaj venis al la podio por saluti la partoprenantojn. Sed krom ni, kiel okazis, venis esperantistoj el Ufo. Unu el ili estis tiu, kiu salutis la partoprenantojn de la universala kongreso en la nomo de nia lando.
 
- Ĉu vi partoprenis iujn kongresajn aranĝojn?
Arina:
- Nu, ĝenerale, tio estis nia ĉefa celo ĉe la kongreso. Ĉu estas senco veturi al kongreso, registriĝi kaj nenion viziti?
Aleksandr:
- Partopreno en la programo de la kongreso estis nia sola okupo en libera de sonĝo tempo. Ni vizitis ĉiujn kulturajn vesperajn aranĝojn: Nacian vesperon, elpaŝon de la internacia koruso, teatrajn prezentaĵojn, Internacian koncerton.
 
- Kiel pasis la nacia vespero?
Aleksandr:
- Universala kongreso ricevis grandan subtenon de lokaj potencaj instancoj kaj diversaj organizaĵoj. Kiam en 1990 en Kubo pasis UK-75, ĝin, en unu el tagoj, vizitis  Fidel Kastro mem. Li komprenis, ke la tutmonda revolucio estas neebla sen tutmonda lingvo.
Malgraŭ tio, ke ĉi–foje Fidel ne venis, ne eĉ lia frato Raul, la ŝtataj instancoj transdonis skriban mesaĝon al la partoprenantoj de la Universalal kongreso. La tuta programo de la Nacia vespero estis kompilita el prezentaĵoj de junaj kaj talentaj studentoj de Kuba Akademio de Atroj. Dum du horoj la mastroj klopodis prezenti la tutan  mizik-kant-dancan riĉecon de la insulo de Libereco kaj, ŝajnas, sukcese.
 
Ĉu vi renkontis iujn el la konatoj?
Aleksandr:
- Ni renkontis dum la kongreso du rusianojn – patron kaj filon el Ufo. Ili estas esperantistoj, la patro bone parolas en Esperanto, sed en rusia e-movado ne partoprenas. Multaj konatoj estis el Eŭropo. Mi persone konatiĝis kun direktoro de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio. Mi renkontis brazi-lanon, kiu iĝis la unua kaj dume la sola venkinto de kino-kvizo ĉe mia paĝejo “Verda Filmejo
 
Arina:
- Mi persone konatiĝis kun kubano, kun kiu mi korespondis ĉe “lernu!” dum duonjaro. Li estis unu el la organizantoj de la Junulara kongreso.
- Kiel vi ekskursis?
Aleksandr:
- Ni ne partoprenis oficialajn ekskursojn. Kaj en tiun tagon, kiam la kongresa palaco estis fermata, ni aranĝis la nian senpagan junularan ekskurson laŭ centro de Havano. Kolektiĝis 10 homoj, kaj ni bone pasigis la tagon, ni gustumis la plej bongustan glaciaĵon en Havano, serĉis objekton, kaŝitan laŭ reguloj de la tutmonda serĉludo “geocaching”, fotis eventualan monumenton al Zamenhof. Nin fotis la kuba Sekur-Servo kaj foje oni al ni proponis aĉeti drogaĵon.
Arina:
- Tio estis tre memorinda tago. Nia ekskurso portis ĉifritan nomon “”Iru HEJMEN - (Havana Esperanta Junulara Malmultekosta Ekskurso Neoficiala). Ni estis dekope el naŭ landoj. Sed ni absolute ne sentis problemojn pri interkompreno, ĉar nin unuigis Esperanto. Neniu povis paroli en patrolingvo  - en tiu situacio tio ĝenerale ne havis sencon. Estis mirinde!
 
 
- Ĉu vi estis en la domo de Ernest Heminguej?
Aleksandr:
- Ne, ĝi situis preter nia vojo. Por mi ne estis deviga programero. Kaj absolute ne pro tio, ke mi mal-bone rilatas al Heminguej aŭ liaj verkoj, simple por similaj vizitoj bezonatas aparta akordiĝo kaj apatra programo.
Arina:
- Sed ni vidis la domo-muzeon de Hose Marti. Tiel ni povas fanfaroni pri tio!
 
- Viaj impresoj pri kubaj esperantistoj?
Aleksandr:
- Mi eĉ ne povis imagi, ke en Kubo funkcias organizita esperanto-movado, ekzistas junulara espe-ranto-movado.  Kaj Esperanto-Domo de Kuba Esperanto-Asocio min simple mirigis. Estas trietaĝa spe-ciale agordita por esperanto-kursoj domo, oficejo de la organizaĵo, kuirejo, aŭto, garaĝo.
Arina:
- Kaj min dum la aranĝoj ĉiam mirigis nivelo de kubaj esperantistoj. Ili povis esti komencantaj esperantistoj, malbone posedi la lingvon,  sed se ili supreniĝis al la podio, ili faris ĉion perfekte. Neniam estis suflor-paperoj, stumbloj, la tekstoj parkeriĝis je 100%. Kaj estis impreso, ke tiuj homoj tre komforte sinsentas en Esperanto.
 

- Viaj impresoj pri kubanoj?
Aleksandr:
- Neenuantaj homoj – nia vivo tiom estas penetrita per konsumado, aĉetado kaj perlaborado de mono, ke ni ofte forgesas pri normala homa komunikado vid-al-vide, sed la kubanoj tion ne forgesis, ili vivas per komunikiĝado, emocioj, dancoj. Ili zorgas pri tio, ke ili aspektu inde kaj bone, tial renkonti malbonvesti-tan kubanon, des pli vespere estas probleme. Por mi restis enigmo, kie ili prenas vestaĵojn kaj monon por tio, se la vendejbretoj estas malplenaj.
Arina:
- Kubanoj – la plej bonaj!!! Kion ni scias pri Kubo? Tie ĉiuj dancas, kantas kaj ĝojas. Jes, tio veras. Tie tre malfacilas vivi en alia ritmo, tiel tie ĉio akordiĝas kun tio. Por mi Kubo estas tia malgranda mondo en Anlantika oceano. Rigardas al ĉiam-dancanta kaj vivĝoja kubano kaj aperas impreso, ke en tiu ĉi lando ĝenerale mankas problemoj. Tie al la homoj estas tute nekonataj niaj problemoj.  Ili vivtenas sin je $10 tage, ili ne havas Interreton, ĉe ili mankas porteblaj telefonoj,  al ili malfacilas veturi eksterlanden, sed ili estas tiom feliĉaj! Absolute neŝarĝitaj homoj. Tio estas vere Insulo de Libero. Tie mi iel alie komencis taksi la viv-valoraĵojn. Oni povas esti feliĉaj kaj ĝui la vivon havante nenion!
En la kongreso mi konatiĝis kun kubano, komencanta esperantisto. Lia patrino siatempe studis dum USSR en nia lando. (Necesas diri, ke en Kubo preskaŭ ĉiu dua aĝa kubano studis en Rusio kaj scias paron da vortoj en la rusa. Mi pretis ekaŭdi ion ajn alian… Sed kiam al mi en lamanta rusa kun mirinda hispana prononco oni kantis “Estu ĉiam la Suno”(*) mi perdis parolkapablon! Tio estis tre ĉarme!

 
 
- Viaj impresoj pri kuba kiurarto?
Arina:
- Vere, mi ne povas nun diri, ke ni manĝis ion aparte kuban. Mi povas nur noti abundon de fruktoj, konkrete de mango. Ĝin mi povis manĝi tage kaj nokte seninterrompe. Dum tri semajnoj de ĉeesto en Kubo ĝi al mi tute ne tedis. Matene ni ricevadis freŝan sukon el mango, ananasoj aŭ el mistera “gujavo”. Mi eĉ ne scias, kiel priskribi, al kio ĝi similas. Sed tio estas neordinara frukto, al ĝi oni devas kutimiĝi. Ĝenerale mi ne povas diri, ke kuba kuirmaniero estas io speciala. Eble ni ne havis taŭgan eblecon gustumi ĝin. Ĉe la Junulara kongreso ni havis “svedan tablon”, tie ĉefrolis eŭropaj pladoj. Ĉe la Universala kon-greso ni ne havis organizitan nutradon... Sed antaŭ ĉio memoriĝas la fruktoj! Kaj ankoraŭ estis multe da rizo!
- Via dua impreso pri Havano kaj Kubo?
Arina:
- Mi pensas, ke al tiu demando ni jam respondis, priskribante la kubanojn. Estas la lando, kiu vivas en pozitivo!
  
- Kelkajn vortojn pri la Junulara kongreso – kio, de kie, pri kio okupiĝis?
Arina:
- Estas tre malfacile kurte diri pri la junulara kongreso. Ĝi estis speciala laŭ kelkaj kaŭzoj.
Unue: ni loĝis ĉe la oceana bordo. En tiun ridindan sumon (140 euroj), kiun ni pagis por la kongresa semajno, enkluzivis loĝado en komfortaj ĉambroj, trifoja manĝado, preskaŭ plendiurne diversaj trinkaĵoj, ekskurso. Ni ankaŭ povis uzi boatojn kaj aliajn navigilojn kaj naĝilojn. Fakte, oni povas diri, ke ni vizitis “paradizon laŭ forte rabatitaj prezoj”.
Due: havante tiun ĉi oportunaĵojn partoprenantoj de la kongreso nenion volis fari. Tiu ĉi estis la plej pigra kongreso dum la tuta periodo de la ekzisto de Esperanto.  Mi certe scias, ke neniam en la vivo mi libervole veturus al simila ripozo, kie oni dum plenaj tagoj nur kuŝaĉas sur plaĝo, manĝas kaj trinkas. Sed tie estis iom alie. Jes, eble tio malbonis, ke mankis enhavriĉa programo. Sed aliflanke ĉio, kion ni faris, ni faris en Esperanto. Por mi tio estis granda bona Esperanto-“kunkuŝado”. Principe mi ne suferis pro manko de programo. Eblas eĉ diri, ke mi ĝojis, ke ĉi foje ne estis senfinaj temoj pri Esperanto, pri E-movado en diversaj landoj de la mondo, ĝia perspektivo… La tuto similis al granda amikema familio, kiu simple venis ripozi. La gejunuloj parolis pri ĉio, sed en Esperanto. Tio la vican fojon pruvas, ke Esperanto taŭgas por ajna temo de komunikiĝio.  Ne gravas, kion ni faris en la kongreso, gravas, ke en la internacia lingvo!
 
 
- Pri kio vi okupiĝis pos la kongresoj?
Arina:
En la lasta tago de la junulara kongreso ni simple luis aŭton kaj veturis al la orienta parto de Kubo, frontanre plurajn aventurojn. Sed rakonti pri tio per paro da vortoj ne eblas…
 
- Kion vi volas aldoni ankoraŭ ?
Arina:
- Kion ni volas aldoni... Post nia vojaĝo mi komprenis, ke momente Kubo estas la plej bona, kio estis en mia vivo. Mi plezure revenus tien denove. Se eĉ okazos elekto: monato en Eŭropo aŭ semajno en Kubo – mi elektos Kubon! 
 
- Viaj bondeziroj al niaj legantoj.
Aleksandr:
- En unu el vesperoj ni ludis iun socian ludon, ĉirkaŭata per grupo de eksperlandanoj, kie estis aŭstra-liano, du meksikanoj kaj islandano, mi sidis kaj pensis:
“Kiaj idiotoj estas la homoj. Ili malŝparas grandegajn monsumojn por lernado de fremdaj lingvoj, konkrete de la angla, fin-fine apenaŭ posedas ĝin,  sed tie estas tute egalrajta viva komunikado kun homoj el lokoj, kies geografiajn nomojn mi apenaŭ povos prononci, el ĉiuj anguloj de la Tero, kaj tiuj homoj konversacias kvazaŭ fratoj kaj ŝercas je temoj, same maldecaj   por ĉiuj… Mia bondeziro: "Homoj, ne estu idiotoj, aprezu vian tempon!”"
 
Int
ervjuis Pavel Veselov (Tjumenj, Rusio) por http://ural-sib.org
(*) “Estu ĉiam la suno” – ruslingva kanto, bone konata inter eksterlandanoj, preskaŭ samkiel “Katjuŝa”
 

 

Aldoni novan komenton

Komentoj el VKontakte